Romancaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Romanco estas tipo de poemo karaktera de la hispanlingva tradicio literatura , kaj iberia kaj hispanamerika komponita la? la skemo de la samnoma metrika kombino . La totalo de la poemoj kaj la ?enro nomi?as romancaro , same kiel la diversaj kompila?oj. Vidu ekzemple la dudekjarcentan verkon Cigana Romancaro de Federico Garcia Lorca .

La romanco estas poemo karaktera de la parola tradicio, kaj populari?is ?irka? la 15a jarcento , kiam oni kolektis skribe la unuajn fojojn en kolektoj nomitaj romanceros (romancaroj). La romancoj estas ?enerale rakontaj poemoj de granda vario temara, la? la populara pla?o kaj tiama kaj de ?iu loko. Ili estis ludataj ?u per deklamado, kantado a? amba?e. Unu el plej popularaj estas la "Romanco de la prizonulo", kiu sub la lamento de prizonulo kiu ne povas ?ui printempon, ka?as amaferon tragedian, kiel plej parto de la romancoj, inklude tiuj kiuj ?ajne prezentas militajn aferojn de la epoko de la Reconquista (rekonkero de Iberio fare de kristanoj kontra? islamanoj).

La romancaro disvasti?is ne nur tra tuta Hispanio, sed anka? al Hispanameriko kaj tra la Mediteraneo pere de la judaj hispanoj, forpelitaj en la epoko de la Katolikaj Gere?oj .

Malnova romancaro [ redakti | redakti fonton ]

Nova romancaro [ redakti | redakti fonton ]