한국   대만   중국   일본 
Robert Morton - Vikipedio Saltu al enhavo

Robert Morton

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Robert Morton
Persona informo
Naski?o 1-an de januaro 1430 ( 1430-01-01 )
en Anglio
Morto 1-an de januaro 1479 ( 1479-01-01 ) (49-jara?a)
Lingvoj angla
?tataneco Re?lando Anglio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

Robert MORTON (* ?. 1440 ; † 13-a de marto 1479 ) estis anglodevena komponisto kaj kantisto en la servo de burgonjaj dukoj, kiu estis siatempe renoma kaj de kiu estas transdonata trivo?aj rondeloj .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Pri la vivo de la chappelain anglois (angla subpastro)oni scias malmultan. Li naski?us ?. 1440 a? en Anglio a? kiel filo de anglaj gepatroj en Burgonjo . Ekde 1457 ?is 1476 li estis dungita de la burgonjaj dukoj kiel subpastro de la kortegokapelo. Li ricevis dum la dekde?orado 75 "Livre" (funtojn), por povi vesti sin la? la manieroj de la kortego. ?ajnas, ke li jam tiam lo?intis en Bruselo .

Komence li estus ?libera‘ kunlaboranto de la kapelo; nur ekde 1460 alfluis regulaj pagoj. Je tio li subskribis, kiel videblas el dokumentoj de la koertegokapelo, kiel "Messire"; do li estis sacerdoto . Konsidere tion, estas malfacile klarigeble, kial li 15 jarojn devis kontentigi sin per la modesta pozicio de kleriko .

Ekde 1-a de junio 1464 ?is 12-a de marto 1465 kaj ekde 1-a de oktobro 1465 ?is 30-a de septembro 1466 li apartenis la? ordono de sia dunginto Filipo la bona al la mastruma?o de la grafo de Charolais , la posta duko Karlo la sentima . Plej ver?ajne Morton akompanis Karlon dum ties militiroj.

La iom longa periodo de relativa paco sur Filipo la bona fini?is per ties morto en 1467 . Sub lia posteulo Karlo la sentima la muzika vivo ?e la kortego estis draste perturbita; multaj kantistoj kaj komponistoj, inter ili Hayne van Ghizeghem , partoprenis la multajn militirojn, kiujn entreprenis sia dunginto. Supozeble Morton bone konis Hayne, ?ar anonima dokumento priskribas, kiel amba? montris en Cambrai siajn virtuozecojn pri kantado kaj instrumenta ludado.

Post la morto de Filipo (1467) Morton estis transprenita en la kapelon de Karlo la sentima. Ekde la 20-a de julio ?is la 13-a de a?gusto 1470 oni koncedis al li libertempon. Inter la 20-a de junio 1471 kaj la 20-a de julio 1472 li transprenis en la kapelo la titolon de chappelain . En la jaro 1475 Morton aperas nur malregule en la kontoj; li ricevis nur kvaronon de la plena jarsalajro.

Post 1476 oni ne trafas sur pagoj al Morton en la kontoj. La 1-an de februaro 1476 Pierre Basin transprenis la pozicion de Morton kiel chappelain , evidente en realigo de atendado koncedita en 1475 . Tamen ?ajnas, ke ne la morto de Morton kondi?is tiun ?i transprenadon, ?qar tiu ?i ne estas anoncita kiel mortinto. Ke li almena? vivis en 1478 , montras listo, en kiu estas notita postaj pagoj al membroj de la duka kapelo. Nova esploroj en la arkivoj de la Vatikano krome indikas, ke li ankora? vivis en 1479 ; en tiu jaro li distanci?as de nederlanda paroko.

Ekzistas neniam pruvita a? ?isfunde esplorita hipotezo , ke li kaj certa Robert Morton, kiu estis episkopo de Worcester kaj mortis en 1497 ; estas tute la sama persono. Ke unuflanke nenio konatas pri la vivo de la episkopo inter 1456 kaj 1476 , la periodo dum kiu Robert Morton kiel komponisto aktivis ?e la burgonja kortego, kaj ke aliaflanke kardinalo John Morton, onklo de la onta episkopo, restas en Burgonjo en ?uste la sama periodo, dum kiam Robert malaperas el la kontoj, estas starigita kiel argumento por subteni la aserton.

Pluajn biografiajn informojn oni nur povas elpreni la verkaron de Morton kaj aliaj komponistoj. Le souvenir kaj Souvenir tue mencias Claude Bouton († 1488 ) resp. ties familion. La rondelo Il sera pour vous / L’homme arme aludas je Simon le Breton († 1473 ), kiu forlasinte la burgonjan kortegokapelon en majo 1464 iris al Cambrai . Tiun ?i urbon Morton kaj Hayne van Ghizeghem kune vizitis almena? je unu okazo, pri kiu raportas la anonima rondelo La plus grant chiere . La poemo ?Mon bien, m’amour, ma joye et mon desir‘, de kiun oni supozas, ke ?i estas la praa teksto por Mon bien ma joye? de Morton, entenas la akrostikon MARIE MORELET.

Muziko [ redakti | redakti fonton ]

Pro la fakto, ke preska? la kompleta angla muzikrepertuaro el la 15-a jarcento malaperis sekve de la malfondado de la mona?ejoj far‘ Henriko la 8-a en la 1530-aj jaroj, ne mirigas, ke la muziko de Morton venis per fontoj sur la kontinenton. Se li estintus en sia supozata naski?lando produktiva komponisto, tiam ja ?iu spuro pri tio perdi?us. Ok pecoj ? ?iuj rondeloj - transda?ris la detrueman tempon. Unu el la plej famaj el ili estas la plej frua muzikigo de la kanto " l'Homme arme ", kiun multaj komponistoj de la frua renesanco utiligis kiel kanto firma por siaj mesoj . Tiu ?i muzika?o estas kvodlibeto kaj dati?as el la jaro 1464 ; ver?ajne ?i estas verkita kiel adia?a donaco por alia kortegokomponisto, Simon le Breton . Alia rondelo, Le souvenir de vous me tue , estis senmezure ?atata; kopioj de tiu ?i kompona?o cirkulis tra tuta E?ropo .

?iuj verkoj postlasitaj sendube de Morton estas muzikigoj de francaj tekstoj, kio ne mirigas, ?ar ili ?iuj dati?as el lia burgonja periodo. Melodie ili estas iom pli simplaj ol la muziko de samtempuloj kiel ekz. Hayne a? Antoine Busnois .

Morton estis menciita de siaj samtempuloj Hothby kaj Johannes Tinctoris . La muzikeoretiisto kaj verkisto Johannes Tinctoris skribis fervore pri Morton, kiun li opiniis kiel "mondfamulo". Kvankam multe da muziko de Morton malaperis, inkluzive ?iuj sakralaj verkoj, kiujn li eble skribintus, ?ajnas estis klare, ke li influintus aliajn komponistojn ?e la bugonja kortego. Estu kiel ajn, pluraj el liaj kompona?oj estis utiligitaj kiel fontmaterialoj por mesoj de postaj komponistoj kiel ekz. Josquin Desprez .

Kvankam lia famo neniam transpasis malgrandan cirklon da spertulo, liaj pecoj estis nekutime disvastigitaj. Liaj kanzonoj ?Le souvenir‘ (14 fontoj) kaj ?N’aray je jemais‘ (15 fontoj) apartenas al la kulminoj de la burgonjaj kanzonoj.

Verkaro [ redakti | redakti fonton ]

De Morton transvivis nur kanzonoj:

  1. Cousin trop vous abuses (trivo?a rondelo ;
  2. Il sera pour vous conbatu / L’homme arme [kvodlibeto, trivo?a rondelo, a?tenteco dubindas. La trivo?a versio estas tute anonima; la kvarvo?an oni atribuas al alikaze nekonata ?Borton“ (= Pieter Bordon a? Antoine Busnois + Morton)];
  3. Le Souvenir de vous tue;
  4. Mon bien ma joye? (nur tekstincipito, la verko ?ajnas esti novaran?o de la anonima Bergerette Greveuse m’est vostre acointance , kiu estas transdonata en la manskriba?o Washington M.2.1 L.25);
  5. N’aray jemais mieulx (rondelo, trivo?a);
  6. Paracheve ton entrepris (rondelo, trivo?a);
  7. Plus j’ay le monde (rondelo, trivo?a);
  8. Que porroit plus faire une dame (rondelo, trivo?a).

Dubindaj atribuadoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. C'est temps perdu
  2. Elend du hast umbfangen mich (anka? konata kiel Vive ma dame par amours )
  3. Pues servicio vos desplaze
  4. Vien avante morte dolente

Pritaksado [ redakti | redakti fonton ]

Senatente de lia angla deveno Morton tute apartenas la burgonjan sferon. Liaj kantoj estas la?stile intime parencaj al verkoj de Hayne van Ghizeghem kaj Antoine Busnois .

?iuj pecoj montras eksterkutiman melodian ?paremon. Al ili komplete mankas la pleniga?oj en la kontratenoro, per kiuj verkis Hayne van Ghizeghem , anstata?e aperas plki ofte grandaj intervaloj kaj kvintsaltoj.

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]