Rene Cassin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... ?i tiu artikolo temas pri Rene Cassin . Por aliaj signifoj vidu la artikolon Cassin .
Rene Cassin
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Samuel Rene Cassin
Naski?o 5-an de oktobro 1887 ( 1887-10-05 )
en Bajono
Morto 20-an de februaro 1976 ( 1976-02-20 ) (88-jara?a)
en 13-a arondismento de Parizo
Tombo Panteono de Parizo vd
Religio judismo vd
Lingvoj franca vd
?tataneco Francio vd
Alma mater Lycee Massena ? Faculte de droit d'Aix-en-Provence ? Universitato de Parizo ? Universitato de Provenco ? universitato Paul Cezanne Aix-Marseille III vd
Partio Radical-Socialist and Radical Republican Party vd
Subskribo René Cassin
Familio
Parencoj Honel Meiss vd
Profesio
Okupo juristo ? diplomato ? politikisto vd
Verkado
Verkoj Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r
Statuo de Rene Cassin en Forbach , Francujo

Rene Samuel CASSIN ([ ??' ne ka' s??: ] ; naski?is la 5-an de oktobro 1887 en Bajono , mortis la 20-an de februaro 1976 en Parizo ) estis franca juristo , diplomato kaj politikisto .

Li kreis en 1947 la Institut francais des sciences administratives (Francan instituton pri administraciaj sciencoj). Li estis la precipa redaktoro de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948 , kaj gajninto de la Nobel-premio pri paco en 1968 .

Juna?o, studoj kaj instruado [ redakti | redakti fonton ]

Je la 5-a de oktobro 1887, li naski?is en la franca urbo de Bajono , el juda familio de komercistoj, kiu originis de Forbach . Post studoj de juro en Aix-en-Provence ] kaj Parizo , li licencii?is en 1908 , kaj doktori?is pri juraj, ekonomikaj kaj politikaj sciencoj en 1914 . Dum la Unua Mondmilito , kiel soldato Cassin estis vundita, kaj i?is kripla. Li ricevis la Krucon de milito 1914-1918 , tiam li promociis la fondon de l'Union Federale des victimes et anciens combattants de guerre (Federala Unio de eksaj batalantoj kaj milito-viktimoj). Li fari?is profesoro ?e la universitato de Lille de 1920 ?is 1929 , kaj sekve li plu instruis en la pariza universitato Sorbono , ?is la fino de sia vivo.

Membro de la Ligo de Nacioj [ redakti | redakti fonton ]

Delegito por sia lando en la Ligo de Nacioj en 1924 , sed en 1938 li rifuzis da?rigi sian mandaton en ?enevo post publika esprimo de sia malakcepto de la Munkena interkonsento , kiu metis finon al la konflikto de Sudetoj .

Ekde 1940 , kun la generalo Charles de Gaulle li estis unu el la proparolantoj de la France Libre (Libera Francujo), dum la ekzilo en Londono pro la nazia okupado de Francujo.

Socialaj kaj politikaj agoj [ redakti | redakti fonton ]

Poste li estis nomumita delegita por sia lando al la permanenta konferenco de kuni?inta ministroj pri edukado. Dank'al sia privilegia pozicio, la elektita centra oficejo por UNESKO estis la urbo de Parizo en 1945 . Kiel pasia humanisto li defendis homajn rajtojn. CCJO Rene Cassin estas juda organiza?o pri homaj rajtoj fondita en 1946 kun konsultaj rilatoj kun internaciaj organiza?oj [1] . Li estis unu el la ?efaj inspirintoj kaj redaktoroj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj . Li estis anka? aktivulo en la Komisiono pri Homaj Rajtoj en la Unui?intaj Nacioj (komisiono, de kiu li estis prezidanto en 1955 kaj 1956 ) kaj en la Permanenta Kortumo de Internacia Justeco de Hago .

Prezidanto de provizora Konstitucia Konsilio de Francio en 1958 , li oficiale proklamis la generalon Charles de Gaulle Prezidento de la Respubliko .

En 1959 , li estis nomumitaj vicprezidanto de la E?ropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (kun sidejo en Strasburgo ) ?is 1965 , kaj poste ties prezidanto de 1965 ?is 1968 .

En 1968 , dudek jaroj post la Universala deklaracio de homaj rajtoj, li gajnis la Nobel-premion pri paco : Pro tuta vivo dedi?ita al paco, justeco kaj homaj rajtoj, kaj pro lia laboro kiel redaktoro de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Dum la sama jaro, li ricevis la Premion pri Homaj Rajtoj el la Unui?intaj Nacioj , premio rekompencanta homojn a? organiza?ojn, kiuj faris gravajn kontribuojn al "la promocio kaj protekto de homaj rajtoj kaj de fundamentaj liberecoj." [2] . La sekvantan jaron li partoprenis al la kreado de la Institut international des Droits de l'Homme ( Internacia Instituto pri Homaj Rajtoj ), kiun li prezidantis ?is 1976 .

Cassin mortis en Parizo la 20-an de februaro 1976 , kaj liaj cindroj estis translokitaj al la Panteono de Parizo .

Franca instituto pri administraciaj sciencoj [ redakti | redakti fonton ]

En 1947 , Rene Cassin kreis la Institut francais des sciences administratives (Francan instituton pri administraciaj sciencoj), kiu estas agnoskita kiel asocio de publika utileco, kaj kiu ali?is al la Institut international des sciences administratives (Internacia instituto pri administraciaj sciencoj) jam ekzistanta ekde 1930 . Li estis la unua prezidanto de sia franca instituto. Sub lia prezidanteco estis organizitaj multnombraj simpozioj, kiuj konsekvence disvolvis la pripensadon de la doktrino pri administracia juro.

Oma?oj [ redakti | redakti fonton ]

Rene Cassin ricevis la medalon de granda kruco de Honora Legio .

Per lia nomo Rene Cassin nomi?as multaj lernejoj en Francujo, kaj liceoj sed ne nur en Francujo anka? en Fianarantsoa (signifa: kie oni lernas bone ), Jerusalemo kaj Oslo . La Profesia internacia universitato Rene Cassin de Liono , kreita dum 2003 , estis oficiale baptita la? tia nomo en 2005 .

Multaj francaj vojoj, stratoj kaj placoj nomi?as oma?e al li, same kiel kelkaj monumentoj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]