한국   대만   중국   일본 
Rapida metalroko - Vikipedio Saltu al enhavo

Rapida metalroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Motorhead ludante en 2005.

Rapida metalroko , en angla speed metal , estas ekstrema sub?enro de metalroka muziko kiu origini?is fine de la 1970-aj jaroj el radikoj de nova ondo de brita metalroko ("new wave of British heavy metal", NWOBHM). [1] ?i estis priskribita de AllMusic kiel "ekstreme rapida, agresema, kaj teknike postulema" muziko. [2]

?i estas kutime konsiderata malpli agresema kaj pli melodia ol dra?a metalroko , montrante malpli da influo el hardcore punko . Tamen, rapida metalroko estas kutime pli rapida kaj pli agresema ol la tradicia metalroko, montrante anka? pli da emo al virtuozaj soloa?oj kaj uzante mallongajn instrumentajn fragmentojn inter strofoj. La kantoj de rapida metalroko ofte faras uzadon de tre esprimivaj vo?oj, sed estas kutime malpli tendencaj uzi "akrajn" vo?ojn ol dra?metalaj kantoj. [3]

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La origino de la ?enra nomo estas la ?uste nomita "Speed King" (rapida re?o) de Deep Purple (1969). Tiu estis la nura kanto de Deep Purple kiu uzas la duoblan basdrumon, kaj la video el la bando montras ilin fakte uzante la duan bason necese por ludi la kanton.

Black Sabbath el Birmingham , Anglio , estas ofte citita kiel unu el la avoj de la ?enro. Kvankam kutime konata pro la pli malrapida ludado, ilia "After Forever" estas multe pli rapida kanto ol aliaj kantoj de ilia katalogo. Judas Priest , anka? el Birmingham, ofte ludis pli rapide ol plej granda parto de tiamaj rok-grupoj kaj faris pli "metalrokan" sonon ?e gitaroj. Kelkaj iliaj kantoj, kiel "Exciter" de 1978, estis elrompaj pro akreco kaj rapido; malmultaj bandoj eble escepte Motorhead ludis samtempoe.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. K. Kahn-Harris, Extreme Metal: Music and Culture on the Edge (Berg Publishers, 2007), ISBN 1-84520-399-2 , p. 31.
  2. "Speed/Thrash Metal". AllMusic . All Media Network. Alirita la 2an de Januaro 2017.
  3. "The Best Speed Metal Albums". Heavy Metal Encyclopedia . Arkivita el la originalo la 13an de Aprilo 2011. Alirita la 5an de Februaro 2014.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

  • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Speed metal en la angla Vikipedio.