Rammstein
[
RAM?tajn
] estas
germana
industri-metalroka
muzikgrupo, kreita en
Berlino
en
1994
.
La nomo
Ram(m)stein
devenas de la usona
Aerbazo Ramstein
en
Germanio
, kie okazis avia akcidento en
1988
, en kiu pli ol 70 homoj mortis kaj ?irka? 1000 vundigis
[2]
.
Komence de
2018
, Rammstein vendis 20 milionojn da diskoj internacie. La turneoj de la grupo estas la plej sukcesaj scenejaj okaza?oj de germanlingve kantanta muzikgrupo en la mondo. La? internacia percepto, Rammstein estas tial unu el la plej gravaj nuntempaj muzikaj "kultureksporta?oj" de Germanio.
Post la rusa invado de Ukrainio en
2022
, la grupo esprimis sian subtenon por la ukraina popolo kun deklaro en la
germana
, la
ukraina
kaj la
rusa
[https://www.dw.com/de/rammstein-ukraine-krieg-zeit-neues-album/a-61071588 1]
. Rammstein estas internacie fama pro la ampleksa uzo de
piroteknikaj
elementoj dum iliaj koncertaj spektakloj
[3]
.
?ia muziko estas mikso de
peza
-
gotika metalroko
kaj
elektronika muziko
, kaj ofte ?i apartenas al
Nova Germana Dureco
(
Neue Deutsche Harte
) kune kun aliaj muzikgrupoj kiel
OOMPH!
kaj
Die Krupps
. La
klavarinstrumentisto
Christian "Doktor Flake" Lorenz
priskribis la
muzikan ?enron
de Rammstein kiel
Tanz Metall
("Danca metalroko"), por indiki la akordon inter
metalroka
kaj
elektronika muziko
[4]
.
Preska? ?iuj kantoj de Rammstein estas en la
germana lingvo
. Edukite en orientgermanaj lernejoj, la membroj estis ?iuj instruitaj en la
rusa lingvo
kiel dua lingvo prefere ol en la
angla
. En 2019, Flake komentis: "Mi vidis multajn orientgermanajn grupojn kiuj kantis en tre malbona angla por publiko kiu ne komprenis la anglan - ?i estis absolute stulta. Sed se vi vere volas rakonti viajn emociojn, vi devas esprimi vin en la gepatra lingvo." La grupo uzis jam diversajn lingvojn:
- Angla
: Kantoj kiujn ili surbendigis tute a? parte en la angla inkludas: kovro de kanto el la jaro 1986 de Depeche Mode "
Stripped
" kaj anglaj interpretadoj de "
Engel
", "
Du hast
", kaj "
Amerika
". La originalversio de "
Amerika
" same kiel "
Stirb nicht vor mir
(Ne mortu anta? mi)" kaj "
Pussy
" anka? enhavas kelkajn kantotekstojn en la angla.
- Rusa
: la kanto "
Moskau
" (Moskvo) enhavas refrenkoruson en la rusa, kaj Till Lindemann havas neoficialan kanton nomitan "
Schtiel
" (kovro de la kanto "Штиль" (?til) de populara rusa metalrokgrupo Aria) tute en la rusa".
- Franca
: "
Fruhling en Paris
" (Printempo en Parizo) havas refrenkoruson en la franca,
- Latina
: "
Zeig dich
" (Montru vin) enhavas kantotekston en la
latina
kantata de koruso.
Oliver Riedel komentis ke "la germana lingvo konvenas por peza
metalmuziko
. La franca povus esti la lingvo de amo, sed la germana estas la lingvo de kolero". En intervjuo kun Ultimate Guitar (unu el la plej grandaj interretaj komunumoj de gitaristoj kaj muzikistoj), Till Lindemann deklaris post demando ?u Rammstein iam kreus originan kanton tute en la angla, ke "Rammstein neniam verkos kanton origine en la angla, ?ar ?i estus kiel peti al
Budho
mortigi porkon".
Pro la nigraj karakteroj, milit?ajno, perfortemo kaj libervole provokemo de la bildoj kaj paroloj uzataj , ?iaj membroj estis akuzitaj esti simpatianoj de
naziismo
. Oni vidas tion en la filmeto
Stripped
, repreno de
Depeche Mode
, kiu estas parto de la disko
Music For the Masses : Depeche Mode Tribute
kaj la unuopa kanto
Stripped
: ?i enhavas bildojn de la re?isorino
Leni Riefenstahl
, kiuj venas de la
Someraj Olimpikoj
en
1936
. La grupo defendis sin malka?ante sian maldekstran politikan orienti?on kun la kanto
Links 2 3 4
en la disko
Mutter
. La tekstoj estas tute klaraj pri tio :
|
| ?
Ili volas mian koron je la dekstra/?usta loko, sed se mi rigardas min mem, ?i batas maldekstre!
”
| —
Rammstein,
Links 2, 3, 4
, Sie wollen mein Herz am rechten Fleck, doch seh' ich dann nach unten weg, da schlagt es links!
|
|
Rammstein provas resti senpolitika kaj ?iaj tekstoj ne parolas pri politiko. Tamen, kelkaj kantoj kiel
Amerika
povas esti interpretitaj kiel politika pozicio kontra? Usono a? pli precize kiel kritiko de la tutmonde kultura kaj politika imperiismo de Usono. En ilia libro
Envisioning Social Justice in Contemporary German Culture
, Jill E. Twark kaj Axel Hildebrandt trovis ke la teksto de la kanto kaj la plej multaj el la bildoj de ?ia videa?o indikas kritikon rilate al la usona kultura imperiismo kaj politika propagando. La kanto respondas kritike al la usona invado de Irako en 2003. Ili anka? trovis ke "
Mein Land
" (Mia lando), alia kanto de la grupo, estas kritika vidalvide de Usono, kredante ke ?i kritikas usonan rasismon kaj naciismon.
En
oktobro
2004
, la video de
Mein Teil
ka?zis plurajn diskutojn en
Germanio
. La teksto de la kanzono traktas pri
Armin Meiwes
, germana in?eniero kiu kreis kazon de kanibalismo. En la video, oni povas vidi
Christoph Schneider
vestita kiel virino, dum la kantisto Till havas
bu?an seksan rilaton
kun virino vestita kiel an?elo
[5]
(kvankam la peniso estas kovrita). Tio okazas en kla?strofobia kaj maltrankviliga medio. Malgra? la vivecaj kritikoj, la unuopa?o atingis la duan lokon.
Anka? la video de
Mann gegen Mann
i?is celon de multaj kritikoj. Rammstein ludas la kanzonon komplete malvestitaj (krom la kantisto), kvankam la penisoj ne estas videblaj. Krom la grupo, aperas ankaj aliaj malvestitaj personoj.
MTV
nuligis tute la elsendon de la video; en Germanio oni malkonsilas la vidon al junuloj ne ankora? deksesjaraj kaj ?i estis elsendita post la dudeka.
Multlingveco en muziko
Cita?a eraro Etikedoj
<ref>
ekzistas por la grupo nomita "https://www.dw.com/de/rammstein-ukraine-krieg-zeit-neues-album/a-61071588", sed la responda etikedo
<references group="https://www.dw.com/de/rammstein-ukraine-krieg-zeit-neues-album/a-61071588"/>
ne estis trovita; $2