Radioastronomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Very Large Array , radio- interferometro en Nov-Meksiko , Usono

Radioastronomio estas fako de astronomio , kiu temas pri la observo de kosmo en la kampo de la radioondoj per radioteleskopoj . Estas nova scienco, kiu aperis en la 1930-aj jaroj .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La ideo pri kosmaj radioondoj naski?is en la 1860-aj jaroj , kiam la ekvacioj de Maxwell elmontris, ke elektromagnetaj ondoj povas esti elsendataj de kosmaj objektoj. Pluraj sciencistoj, inter kiuj Nikola Tesla , Oliver Lodge kaj Max Planck , prognozis, ke Suno devus elsendi radioondojn. Lodge provis observi sunajn elsendojn, sed tiam mankis sufi?e sensivaj riceviloj.

La 5-an de majo 1933 , la in?eniero pri radio Karl Guthe Jansky publikigis sian malkovron de radioondoj emisiataj nek de tera fonto nek de Suno , sed de steloj . Pli malfrue li montris, ke la pli intensaj radioondoj venas de la centro de la Lakta vojo . Estas la unua kosma radiosignalo kaptita sur Tero.

En 1937 , Grote Reber konstruis radioteleskopon kaj esploris la ?ielon kiel amatoro .

Post la Dua Mondmilito , oni reuzis armeajn radarojn por novaj ser?oj.

La bildo montras tutan grupon de antenoj, angle very large array, en Esperanto tre granda aro. ?iuj antenoj ricevas el ekzakte sama direkto kaj iliaj ricevitaj signaloj estas adiciitaj. Aro de antenoj produktas uli fortan bildon ol unueca anteno. Anka? oni povas multe pli bone distingigi najbarajn objektojn.


Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Ruse [ redakti | redakti fonton ]

  • Карцев Вл.. (1974) “Электромагнитные волны”, Максвелл , Жизнь замечательных людей  5  ( ruse ). Москва: Молодая гвардия.


Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]