El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quintana Roo
[kinTAna ROo], Esperantigite
Kintanaroo
, estas
federacia sub?tato
de
Meksiko
.
?i situas sur la
duoninsulo
Jukatano
, kies sud-orientan duonon ?i okupas. Sude ?i limas al
Belizo
kaj
Gvatemalo
.
?ia areo estas
50 800 km²
. Pri la lo?antaro estas diversaj indikoj: la hispana vikipedio indikas
874 000
(en la jaro 2000), la franca kaj germana vikipedioj indikas nur la duonon, la dana
1,2
milionojn. La provinca retpa?ejo ne indikas precizan nombron, sed diras, ke la distrikto
Solidaridad
havas
36 395
lo?antojn, nome
4,0 %
de la provinco; el tio rezultas proksimume
450 000
lo?antoj.
La provinca ?efurbo estas
Chetumal
.
La kodo de la provinco la?
ISO 3166-2
estas "MX-ROO".
?i estas la plej nova provinco de Meksiko, ekestinta nur en
1974
.
La nomo de la provinco venas de
Andres Quintana Roo
, konata revoluciulo. La regiono portas lian nomon jam de
1902
, longe anta? la sub?tati?o.
La provinco dividi?as en na?
komunumojn
a?
distriktojn
(Vidu anka? la
liston de komunumoj en Quintana Roo
):
- Cozumel (insulo)
- Felipe Carrillo Puerto
- Isla Mujeres (insulo)
- Othon Blanco
- Benito Juarez
- Morelos
- Tulum
- Lazaro Cardenas
- Solidaridad
La plej grava ekonomia faktoro de la provinco estas
turismo
, pro la
maraj
pla?oj kaj la historiaj vidinda?oj. Gravas la marbordaj banlokoj
Cancun
(flughaveno) kaj
Playa del Carmen
kaj insuloj
Cozumel
,
Holbox
kaj
Isla Mujeres
. Pri la iama civilizo de la
majaoj
atestas multaj arkeologiaj trova?oj, ekzemple ?e
Tulum
.