Prusia-A?stria milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prusa-a?stria milito )
ru?aj: A?stra flanko; bluaj: Prusa flanko; verdaj: ne?tralaj landoj

La Prusa-a?stra milito de 1866 , alinome Germana milito a? Interfrata milito , temis pri la hegemonio en Germanio . ?i fini?is (armee per la Batalo de Sadova ) venke al Prusio kaj ?iaj aliancanoj, malvenke al A?strio (kaj ties aliancanoj). Sekve de ?i la Germana Ligo , loza unui?o post la Unua Germana Regno , estis dissolvita; Prusio de A?strio transprenis la politikan hegemonion en Germanio. Rezulto estis la malgranda germana solvo , t.e. germana federacio sen A?strio, vd. anka? Demando pri Germanujo kaj Du respondoj al la demando . ?i anka? estas konsiderata kiel la dua el tri Militoj de Germana Unui?o .

Anta?historio [ redakti | redakti fonton ]

La originoj de la milito ku?is en la konflikto inter Prusujo kaj A?strujo pri la dominanteco ene de la Germana Federacio , kaj la fina ka?zo de la milito estis la disputo pri la administracio de la regionoj ?lesvigo kaj Holstinio , kiujn A?strujo kaj Prusujo komune akiris en la Dania-Germana Milito (kiu konati?is kiel unua milito kondukinta al la germana unui?o), en kiu ili amba? estis batalintaj kontra? Danujo. La registaro de Prusujo konsideris, ke milito en 1866 probable finus bone por ?i, ?ar A?strujo suferis en ega financa krizo kaj Francujo deklaris sian ne?tralecon, se Prusujo militus kontra? A?strujo. Krome, Bismarck, la prusa ?efministro, kapablis aliancigi sian landon kun la Itala re?lando , kiu havis malbonajn rilatojn kun A?strujo, ?ar la a?stroj posedis la regionon Veneto , kiu ?is 1814 ankora? estis parto de la Re?lando Italujo . La 8-an de Aprilo 1866, Prusujo kaj Italujo estigis trimonatan aliancon kontra? A?strujo. [1]

La 9-an de Junio, prusaj soldatoj enmar?is en Holstinion, kaj tiam la a?straj diplomatoj rememorigis la aliajn ?tatojn de la Germana Federacio pri ties devigo, defendi la federacion kontra? atakantoj. La 14-an de Junio, la parlamento de la Federacio akceptis kun na? kontra? ses vo?oj la a?stran postulon, ke la Federacio mobilizu sian armeon kontra? Prusujo. Prusujo siavice opiniis, ke tio estu detruo de la Federacia Konstitucio, kaj deklaris la Federacion kiel dissolvata. La oficiala sindissolvo sekvis la 23-an de A?gusto en Augsburg . [2]

Aliancoj [ redakti | redakti fonton ]

A?strio formale reprezentis la Germanan Ligon kaj batalis kune kun Bavario , Badeno , Virtembergo , Hanovro , Hesio-Darmstadt , Elekta Hesio , Nassau kaj kelkaj ?tatetoj.

Surflanke de Prusio estis Italio , Oldenburgio , Meklenburgo , Brunsvigo kaj kelkaj turingiaj ?tatetoj .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Forg, Joachim: Der Deutsch-Deutsche Krieg . Ligilo: http://www.regionalgeschichte.net/bibliothek/texte/aufsaetze/forg-deutsch-deutscher-krieg.html [ rompita ligilo ] . Vidita la 23-an de Decembro 2013.
  2. Forg: Der Deutsch-Deutsche Krieg . Samloke.