El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
Programo de Gotha
(germane:
Gothaer Programm
) estis en 1875 akceptita partifondi?a programo de la
germana socialdemokratia movado
. La partitago okazis en la gastejo
Tivoli
.
Dum la kongreso en
Gotha
inter la 22-a kaj la 27-a de majo 1875 oni unuigis la de
Wilhelm Liebknecht
kaj
August Bebel
en 1869 en
Eisenach
establitan
Sozialdemokratische Arbeiterpartei
(SDAP) kaj la de
Ferdinand Lassalle
en 1863 en
Lepsiko
establitan
Allgemeine Deutsche Arbeiterverein
(ADAV). Rezulto estis la
Sozialistische Arbeiterpartei
(SAP).
En tiu ?i programo la du ?efaj tendencoj de la germana laborista movado paci?is kompromise inter teorio
marksisma
kaj reformema praktikindeco. Plej gravaj celoj estis la libera ?tato kaj la socialisma socio; la frakaso de la fera salajrosistemo per forigo de la ekzistanta sistemo pri salajrita laboro; la neebligo de ia ajn ekspluatado; la forpelo de sociala kaj politika neegalecoj.
La? la ideoj de la reformen kaj ?tatsocialismen orientitaj Lassalle-anoj oni rezignis pri revoluciaj klasbataloj kaj estis kontenta atingi la celojn en la kadro de la apliko de le?oj la? la tiutempa realigebleco ensocia (ekzemplo: la restrikto de la laborda?ro je 8 horoj potage)
Karl Marx
kaj
Friedrich Engels
kritikegis tian kompromisan karakteron en sia pamfleto
Kritik des Gothaer Programms
(1875).
Sed tial ke la socialdemokratoj de post la Gotha-programo ekaspiris gajni la plejmulton da vo?donoj dum elekto per klerigo de la popolo kaj demokratiigo de la ?tato, ilia partio rapide kreskis kaj ekgravis.
Pro la pligrandi?inta influo en la
Reichstag-parlamento
(en 1877 oni jam posedis 12 mandatojn = 9,1 %) kanceliero
Otto von Bismarck
aprobis la t.n. Kontra?socialismajn le?ojn
(Sozialistengesetz)
. Post la abolicio en 1890 la partio fondis sin denove sub la nomo
Sozialdemokratische Partei Deutschlands
(SPD) kaj akceptis en 1891 la
Programon de Erfurto
.
- Karl Marx:
Kritik des Gothaer Programms (1875)
, 4-a eldono, Dietz Verlag, Berlin 1986,
ISBN 3-320-00278-3
(Represa?o de la berlina eldono de 1946)