한국   대만   중국   일본 
Profeto Jesaja - Vikipedio Saltu al enhavo

Profeto Jesaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Profeto Jesaja
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Libro de Jesaja
2-a libro de la Re?oj
2-a libro de la Kroniko
Informoj
Eble sama Jesaja en rabena literaturo ? Jesaja la unua
Sekso vira
Nacieco Re?lando de Judujo
Religio Jahveismo
Okupo verkisto ? profeto ? orakolo
Patro Amoz
Infanoj Maher-shalal-hash-baz ? Shearjashub ? Emanuelo
v ? d ? r

Jesaja ( hebree: ????????????, la Sinjoro savas; 740 a.K.) estis unu el hebreaj profetoj.

Li estas unu el la bibliaj profetoj . al kiuj estas atribuita se ne tutan almena? grandapartan la komencan eron de la libro de Jesaja (?ap. 1-39); li estas konsiderata, kune kun Elija , unu el la plej gravaj profetoj de la tuta Biblio . Jesaja estis sacerdoto kaj kiel tia apartenis al la tribo de Levi .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Dum en aliaj profetoj, kiel ekzemple Jeremia a? Ho?ea , la personaj eventoj esgtas strkte ligitaj al la mesa?o kiun ili transdonas kaj do ili estas rakontataj en la respektivaj libroj, en Jesaja superas la aspekto pli vizia, politika kaj poezia de la profeta funkcio..

En lia libro oni aludas al liaj du filoj kun simbolaj nomoj [1] kaj al unu edzino monata profetino [2] eble ?ar dotita de la sama karismo de la edzo a? ?ar nur pro la fakto de ?ia edzina ligo.

Filo de Amos (kiu ne estas la profeto Amos ) Jesaja naski?is ?irka? 765 a.K. En 740 a.K., jaro de la morto de la re?o Ozia , li havis en la Templo de Jerusalemo vizion en kiu la Sinjoro lin invitis anonci la ruini?on de Israelo [3]

Li travivis en periodo de fortaj sociaj kaj politikaj tensioj dum kiuj la norda regno de Israelo estis sub konstanta minaco de invado flanke de Asirio . La politika pezo al li donita de la fakto de lia profeta stato lin igis elstara gravulo tiutempa kaj lia najbareco de la re?a korto de Jerusalemo opiniigas ke li apartenis, la? iuj bibliistoj, al aristokrata familio. Lia politika kaj profeta aktiveco estis konstante enga?ita denunci la moralan defalon alportitan de prospero de la lando. Li provis malhelpi ?iun militan aliancon kun aliaj landoj indikante unika sava vojo la fidon je Dio.

Pri Jesaja perdi?as la spuroj en 700 a.K.; la? hebrea tradicio li estis arestita kaj mortokondamnita sub Manase re?o de Judujo . La? apokrifaj evangelioj li estis vertikale segita en du korperoj kiel aludite en la ?apitro 11 de la Epistolo al la Hebreoj .

Krom profeto kaj politikulo, Jesaja estis anka? poeto. Lia libro, fakte, estas unu el plej poeziaj de la tuta Malnova Testamento la? kritikistoj.

La nomo Jesaja (hebree: Yeshayahu , La Sinjoro savas) similas al la vorto Yoshua (alitata tradukita Josuo kaj poste Jesuo , kiu signifas Savanto ). En la libro de Jesaja estas multa pasa?oj kiuj en la kristana tradicio estis interpretitaj kiel referencoj al Jesuo la Nazareta . La sama Jesuo, la? kio raportita en la Evangelio la? Luko elektas Jesajan eron por komenci sian predikadon. [4] .

La ?apitro 11 de la libro de Jesaja estas konsiderata ?e iuj ekzegezistoj la origino de la Mesianismo la? la plej religia signifo, kaj samtempe la? la katolika doktrino difinas la sep donojn de la Sankta Spirito , ilin atribuante al la Mesio mem.

En la libraj eroj atribuitaj al aliaj verkistoj oni legas la faman paroladon pri la Suferanta Servisto de la Sinjoro kiun kristanoj legas kiel profeta?on koncernantan Jesuon Kriston.

Kulto [ redakti | redakti fonton ]

Jesaja konsideri?as sanktulo en la Katolika Eklezio , lia memortago estas la 9-a de majo.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Jesaja 7, 3.
  2. Jesaja 8, 3.
  3. Jesaja 6,1-13.
  4. Sankta Luko 4. 16?30.

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Isaiah en la Catholic Encyclopedia ( angle )