El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jose de la Cruz Porfirio DIAZ
,
diktatoro
de
Meksiko
, naski?is je la
15-a de septembro
1830
en
Oaxaca
,
Meksiko
.
Militestro
de malri?aj radikoj, li heroi?is pro sia partopreno en la milito kontra? la imperio de
Maksimiliano
(kiu estis apogita de
Francio
), kie li venkis en multaj bataloj. Post la liberigo li dufoje (
1867
kaj
1871
) kandidatis por prezidanteco, sed malvenkis al
Benito JUAREZ
. En
1876
li pu?is la registaron de
Sebastian Lerdo De Tejada
kaj kelkajn monatojn poste en baloto i?is prezidento.
Kiam fini?is lia unua periodo (1877-1880), li nomis kiel posteulon
Manuel Gonzalez
. Kvar jarojn poste, Diaz denove estis elektita prezidanto. De tiam, li igis reelekti sin plurajn fojojn, ofte manipulante la balotadon por venki siajn rivalojn.
Diaz provis modernigi Meksikon. Li konstruigis fervojojn kaj telegraf-liniojn tra la lando. Li anka? spronis la industriigon de Meksiko.
Diaz provis malgrandigi la dependecon je
Usono
, ?efe per la alporto de e?ropaj kulturo kaj komerco.
Li diris, a? dirus, tiujn famajn vortojn :
Povra Meksiko. Tiom for de Dio, tiom proksime al Usono
.
En
1910
ribelo gvidata de
Francisco I. Madero
kontra? Diaz devigis lin rezigni, kaj en
1911
li fu?is al Francio. Li mortis en
Parizo
je la
2-a de julio
1915
kaj estis entombigita en la
tombejo
Cimetiere de Montparnasse
.