한국   대만   중국   일본 
Politiko de Tanzanio - Vikipedio Saltu al enhavo

Politiko de Tanzanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tanzanio estas federala respubliko , kie la prezidento estas samtempe la ?tatestro kaj registarestro.

La re?imo estas parlamenta, kaj multpartia.

Politika kunteksto [ redakti | redakti fonton ]

La kontinenta parto Tanganjiko i?is sendependa en 1961 kaj fari?is membro de la UN. Unu jaron poste ?i transformi?is al respubliko sub gvido de prezidento Julius Nyerere , sed restis membro de la Brita Komunumo . Tanganjiko unui?is en 1964 kiel federacia ?tato kun insulo de Zanzibaro (kiu estis brita protektorato ?is 1963) kaj ?an?is la landonomon al Tanzanio.

La konstitucio de 1977 garantiis a?tonomion de Zanzibaro (kaj la al ?i apartenanta Pemba) ene de Tanzanio, sed la konstitucio rekonis nur sola le?a politika partio la partion de Nyerere, la Tanzanian Revolucian Partion.

La re?imo de Nyerere estis modelo de afrika vojo al socialismo , kiu bazi?as je ujamaa (familieco), je familiaj mastrumejoj kaj memvolaj kooperativoj. Tiu socia eksperimento malsukcesis - spite al la eksterlanda financa kaj teknika helpo.

Dum la 1970-aj, 1980-aj jaroj, la manko de la ekonomia efikeco, la kontra?staro de la kamparanoj, la koruptado, la prezoeksplodo de la importita nafto ka?zis financan ?uldi?on de la lando. En 1985, la nova prezidento i?is Ali Hassan Mwinyi (anstata? Nyerere). Mwinyi promesis malpliigon de la ?tata rolo en la ekonomio, tiel esperante fluon de investoj kaj helpoj en la landon. La ekonomia krizo ne mildi?is, sed alvenis amaso da rifu?intoj el la najbaraj landoj.

La multpartieco alvenis en 1992 , kiam estis le?igitaj dek unu partioj. En 1994 okazis la unuaj plurpartiaj elektoj, kaj en ?i venkis la Chama Cha Mapinduzi ( Revolucia ?tata partio , CCM).

En la prezidenta elekto de 2000 la kandidato de la CCM, Benjamin Mkapa , venkis siajn tri ?efajn rivalojn per 71% de la balotoj. La CCM akiris 202 de la 232 se?oj de la Parlamento. Abeid Amani Karume , filo de la antikva prezidento Abeid Karume gajnis la prezidentajn elektojn de Zanzibaro. Grandaj protestoj okazis post la balotoj

Nuntempe [ redakti | redakti fonton ]

La nuna prezidento de Tanzanio, elektita per rekta baloto en 2005 , estas Jakaya Kikwete de la partio Chama Cha Mapinduzi. La da?ro de la prezidanteco estas 5 jaroj.

La ?efministron nomumas la prezidento. La nuna ?efministro estas Edward Lowassa .

La Parlamento havas 274 se?ojn, el kiuj 232 elektitajn per direkta vo?dono, 37 rezervitajn al virinoj nomumitaj de la prezidento kaj 5 por reprezentantoj de la Parlamento de Zanzibaro.

Zanzibaro posedas gravan a?tonomion por siaj propraj aferoj.

Prezidento en 2021 estas Samia Suluhu kaj vicprezidento Philip Mpango . ?efministro estas Kassim Majaliwa .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]