El Vikipedio, la libera enciklopedio
Platformo
- la?
PIV
kaj
Reta Vortaro
- estas plata starejo fine de
vagono
,
a?tobuso
a? alia komuna
veturilo
. Platformoj estis kutimaj konstrueroj de la historiaj, unuaj vaportrajnaj vagonoj kaj samepokaj ?evaltiritaj omnibusoj a? pli poste motorigitaj a?tobusoj meze de la
19-a
?is meze de la
20-a jarcento
. En modernaj komunaj veturiloj - trajnoj, metrooj, tramoj a? busoj - platformoj ne plu kutimas, sed la pasa?eroj tuj eniras la veturilon tra flankaj pordoj.
En aliaj lingvoj similforma vorto estas uzata en multe pli vasta senco - ekzemple en la senco de stacidoma
kajo
(de historia trajnvagona platformo eblas elpa?i sur kajon elvagoni?ante, kaj inverse), de iel altigita loko por publikaj prezentoj (en la senco de scenejo de teatro a? koncertejo, en salono a? sub?iele), de altigita ebena?o por spektantoj, a? en abstrakta senco por priskribi kunlaborejon, en kiu eblas komuniki kaj interagi je sama alteco, sama rango. La tradicia esperantlingva difino de la vorto kompare estas multe pli limigita kaj teknika.
Diskuteble permeseblas dua uzo de la vorto, por nafta
platformo
- metala ebena?o sur pluraj firmaj piedoj, konstruata en maro, por sur ?i fiksi
borilojn
kaj
pumpilojn
por elpreni
nafton
el la mara fundo.
Anka?
muelejoj
povas havi platformon, de kiu la muelisto priservas la muelejon.