Monto Pinatubo
estas
vulkano
situanta en la centro de la insulo
Luzono
,
Filipinoj
, alta 1486 m (1741 m ?is 1991). En
1991
?i ekestis grandan
erupcion
.
Pinatubo estas ano de sinsekvo de vulkanoj, la
vulkanaro de Luzono
. Pluaj anoj de tiu sinsenkvo estas ne nur en Luzono, sed anka? en etaj insuloj pli norde (ekzemple, la
Batana Insularo
) kaj en
Tajvano
.
La vulkanaro de Luzono estas parto de giganta kurba sinsekvo de vulkanoj, la
Pacifika fajra rondo
, longa ?irka? 40000 km.
La plej antikva historio de Pinatubo, dum la
plejstoceno
, ne estas ankora? entute konata.
Oni scias ke jam anta? 1 miliono da jaroj ekzistis en la loko de Pinatubo pravulkano. ?i estis
stratovulkano
kiel la nuntempa Pinatubo, kaj entenis
magmon
kun
andezito
kaj
dacito
.
?irka? anta? 80mil jaroj (a? nur anta? 40mil la? aliaj sciencistoj) grandega erupcio, eble 5 fojojn pli granda ol la erupcio de 1991, detruis la pravulkanon kaj estigis vastegan tavolaron de
tofo
, geologie nomatan
formacio de la tofoj de Inararo
.
[2]
[3]
Sur tiuj tofoj formi?is
lafkupolo
, la komenco de la nuntempa Pinatubo. Ekde tiam, la geologia strukturo de la vulkano malsimpli?is: stratovulkano kun postresta?oj de lafkupoloj.
La unua granda erupcio dum
holoceno
okazis anta? preska? 10mil jaroj. Tiam estis en la loko de Pinatubo granda
kaldero
. La lasta erupcio anta? la 20-a jarcento okazis en la
15-a jarcento
. Inter grandaj erupcioj estis kvietaj tempoj longaj jarcentojn a? e? jarmilojn.
[1]
Je la mezo de la 20-a jarcento, Pinatubo estis konusa monto alta 1741m, dense kovrita de tropikaj arbaroj.
En
1991
, ekde la 15-a de marto, sinsekvo de malgrandaj tertremoj komenci?is en la areo de Pinatubo. La 2-an de aprilo okazis malgranda erupcio sur la flanko de la vulkano ?is tiam dormanta. Ekde la 7-a de aprilo, la lo?antoj en cirklo de 10km ?irka? la vulkanpinto estas postulataj lasi siajn hejmojn.
En majo la ellaso de
sulfura dioksido
kreskis rapide, signo ke la
magmo
supreniras; post la maksimumo atingita la 28-an de majo, ?i malkreskas, signo, la? multaj fakuloj, ke la gazo ne plu kapablas eliri el la
magma kameno
kaj la
premo
grandi?as, kun la risko de eksplodema erupcio.
Fakte, la 3-an de junio iom da lafo ekforiras, sed tio ne sufi?as. La 7-an de junio okazas granda eksplodo, estiganta kolonon de cindroj altan 7km. Sed la fakuloj komprenas ke tiuj eventoj estas nur anta?signoj de pli granda erupcio. Anka? la lo?antoj en cirklo de 20km ?irka? la vulkanpinto devas foriri. La postan semajnon e? pluaj homoj devas lasi siajn lo?ejojn - entute estas pli ol 100mil rifu?antoj pro la erupcia alarmo.
La 12-an de junio nova
plinia erupcio
estigas kolono de cindroj alta almena? 19km. La forto de la erupcio grandi?as ?is la 15-a de junio, faligante dikajn cindrojn sur pli ol 125mil km² kaj pli maldikajn ?is
Malajzio
(3 milionoj da km²). La tuta insulo Luzono estas en la mallumo.
Dume, alvenas la
tajfuno
Yunya, kies pluvoj kune kun la vulkanaj cindroj kreas plurajn
laharojn
sur la flankoj de Pinatubo.
Post la 15-a de junio, la erupcio iom post iom malforti?as kaj fini?as je la komenco de septembro. La mortoj, malgra? la anta?alarmoj, estas almena? 300; multegaj domoj (pli ol 8000), vila?oj kaj kampoj estas detruitaj.
Entute, la erupcio de 1991 ?etis en la atmosferon ?irka? 10 km³ de fragmentitaj rokoj kaj cindroj. La
vulkan-eksploda indikilo
(VEI) estas 6. La tuta pinto de la monto estis detruita; anstata? ?i ekestis kaldero de 2,5 km, kies bordo estas 250-300 m pli malalta ol la anta?a pinto.
Pluaj malgrandaj erupcioj okazis en 1992 kaj 1993; poste la vulkano denove endormi?is, kaj la kaldero i?is
lago
.