El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigrapiedulo
|
|
La neoficiala flago
|
etno
|
?tatoj kun signifa populacio
|
|
|
Nigra-piedo
(la?litere) kaj pli esperante
Nigrapiedulo
estas transskribo de franca esprimo
pied-noir
, kiu apliki?as al Francoj iam vivintaj en
Al?erio
anta? ties sendependi?o disde
Francio
en
1962
. Tiuj Francoj (?u denaskaj, ?u asimilitaj) devis rifu?i al la
Patrujo
a? ekzili?i eksterlanden.
La deveno de tiu termino estas disputata. Oni ?enerale konsideras, ke ?i aperis en la
1950-aj jaroj
, tamen ?i ?efe disvasti?is depost
1962
por nomi Al?eri-devenajn francajn rifu?intojn. La termino en si mem estas familiara, kaj adoptita de la interesatoj, kio montras, ke ?i ne estas pejorativa.
Koncerne ?ian signifon, la plej vaste akceptita klarigo estas, ke
Francoj
mar?is per nigraj
?uoj
, dum
Araboj
mar?is per
sandaloj
.
Nigrapieduloj formis vastan
diasporon
de ?irka? unu miliono da homoj. Kvankam ili bone adapti?is al sia nova lando, restis ?e ili nostalgio pri la pasinto kaj ili ankora? sopiris al la forlasita lando, sen espero reveni tien. Pro tio, krei?is specifaj asocioj kaj revuoj. En la kultura vivo, tio traduki?is per literaturo kaj kino. La publiko, interalie publicistoj ofte asocias ilin al sia tradicia kuir-arto kiel
kuskuso
. Anka? karakterizas ilin specifa ak?ento, uzata de
humuristoj
.