El Vikipedio, la libera enciklopedio
Phineas P. GAGE
(
1823
?
21-an de majo
1860
) laboris kiel labor-anta?prepara dungito ?e la usona fervoja kompanio ?e
Cavendish
(
Vermont
) kaj suferis tie la 13-an de septembro 1848 gravan akcidenton. Li prembatis eksploda?on, kiu eksplodis kaj pafis ferstangon en/tra lian kranion. La ferstango longis 1,10 m, dikis 3 cm kaj estigis grandan vundan kanalon. La stango penetris sube de la maldekstra vanga osto kaj forlasis la kranion ?e la supro. Dum kaj post la akcidento, Gage ne perdis konscion kaj e? poste kapablis paroli pri la akcidento. Li transvivis la akcidenton, la vundoj resani?is, li perdis nur la maldekstran okulon.
La akcidento de Phineas P. Gage estas grava por la
ne?rosciencaj
esploroj: la? informoj de la kuracisto, Dr. John D. Harlow, Gage post kelkaj semajnoj reakiris siajn anta?ajn intelektajn lingvo- kaj mov-kapablojn.
[
mankas fonto
]
?an?i?is nur ? post iom da tempo ? okulfrape lia persona kondutado. La pripensema, amika kaj kvieta Gage i?is infaneca, impulsa kaj nefidebla homo.
Phineas Gage mortis la 21-an de majo 1860. Lin trafis post la akcidento
epilepsiaj
atakoj, post akra spasma atako li perdis la konscion kaj ne rekonscii?is post serio de la pluaj spasmoj.
Oni eltombigis liajn resta?ojn en 1867. La kranio ? kun la ferstango ? estas videbla nun en la Muzeo de
Harvard Medical School
. La kranion skanis en 1994 Hanna Damasio en universitato de Iowa kaj simulis cerbon, kiu povis situi en tiu kranio. Danke al la truoj en la kranio oni povas konstati, kiuj cerboareoj estis dama?itaj per la stango.