Petro la 3-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro la 3-a
Caro kaj imperiestro de la Rusia Imperio
Regado januaro?julio 1762
Persona informo
Петръ III ?еодоровичъ
Naskonomo Karl Peter Ulrich von Schleswig-Golstein-Gottorf
Naski?o 10-an de februaro 1728 ( 1728-02-10 )
en Kiel
Morto 6-an de julio 1762 ( 1762-07-06 ) (34-jara?a)
en Rop?a, Petergofsky Uyezd,   Rusia Imperio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per nekonata valoro vd
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Pa?lo vd
Religio ortodoksismo ? luteranismo ? Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Lo?loko Kiel ? Sankt-Peterburgo vd
?tataneco Rusia Imperio vd
Subskribo Petro la 3-a (Rusio)
Familio
Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp ? Oldenburga dinastio vd
Patro Karlo Frederiko, duko de Holstein-Gottorp vd
Patrino Anna Petrovna of Russia vd
Edz(in)o Katerina la 2-a vd
Amkunulo Marie Anne de Coislin vd
Infanoj Pa?lo la 1-a de Rusio ? Anna Petrovna vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r
Petro la 3-a, imperiestro de Rusio en 1762
Kijla kastelo - naski?loko de Petro la 3-a

Petro la 3-a ( ruse   Пётр III Фёдорович ; naski?is la 21-an de februaro 1728 en Kijlo , ?lesvigo-Holstinio kaj mortis (probable pereis) la 17-an de julio 1762 en sia rezidejo Rop?a) estis imperiestro de la Rusia Imperio en 1762 . La longeco de lia re?ado dum 186 tagoj estis la plej mallonga en la rusia historio. Li apartenis al la rusa monarka dinastio Romanov , pli precize Romanov-Holstein-Gottorp .

Origino [ redakti | redakti fonton ]

Karl Peter Ulrich von Schleswig-Holstein-Gottorf estis filo de gedukoj Karl Friedrich von Schleswig-Holstein-Gottorf kaj Anna Petrovna (filino de rusia imperiestro Petro la Granda ). Li naski?is la 21-an de februaro 1728 en la kijla kastelo, kien liaj gepatroj revenis en 1727 post longa devigita elmigrado.

Balda? lia patrino Anna mortis pro malvarmumo. En 1739 mortis lia patro Karolo kaj ekde dekunujara a?o Petro i?is plena orfo.

Infaneco [ redakti | redakti fonton ]

Petro estis nepo de fratino de sveda re?o Karolo la 12-a , tial lin deinfanece oni edukis kaj preparis kiel heredonto de la svedia trono.

Post surtroni?o en 1741 rusia imperiestrino Elizaveta Petrovna ordonis alveturigi sian nevon dukidon Petron en Rusion , kiel ?ia heredonto.

Heredonto de la rusia trono [ redakti | redakti fonton ]

juna Petro

En 1742 Petro venis la tute nakonatan Rusion la? invito de sia onklino, imperiestrino Elizaveta Petrovna , kiu estis nenies edzino kaj do havis neniun idaron. ?i tre deziris iel ajn da?rigi la bran?on de sia patro Petro la Granda de la rusa monarka dinastio Romanov .

Tamen debila staturo, malbonaj kapabloj kaj karaktero de la nevo tre seniluziigis ?in. Lin oni baptis en Rusa Ortodoksa Eklezio kaj de tiam li nomi?is granda princo Petro Teodorovi?.

Li lernis la rusan lingvon, katekismon kaj ceterajn sciencojn, sed sukcesis praktike neniel. Rusion li ne ekamis kaj ?iam timis ?in. Li tre ?atis Prusion mem, ?ian re?on Frederikon la 2-an kaj entute ?ion prusan.

Edzi?o [ redakti | redakti fonton ]

Katerina en 1745

Junece tiama granda princino Elizaveta estis fian?ino de Karolo, princo de Holstinio , kiu mortis ?is ties geedzi?o. Tial ?i restis kvaza? neoficiala parencino de multaj re?aj germanaj familioj. En 1744 ?i elektis Sofia Frederika Augusta, princinon de Anhalt-Zerbst kiel fian?ino de sia nevo Petro Teodorovi?, heredonto de la rusia trono.

La 9-an de julio 1744 Sofia estis baptita la? la ortodoksa ritaro kaj ricevis la rusan nomon Ekaterina Alekseevna . A?guste de 1745 okazis geedzi?o de la junuloj, kiuj reale ne amis unu la alian.

Amba? junuloj reale estis nur adoleskoj, ?ar ?i tiam atingis dekses jarojn kaj li ? deksep jarojn. ?ajne pro tio dum unuaj jaroj de ilia kuna vivo ne okazis ties intima koito. Imperiestrino Elizaveta Petrovna eldiris sian malkontentecon pri foresto de ties idoj.

Finfine post du malsukcesaj gravedecoj Ekaterina naskis filon la 1-an de oktobro 1754 . Lin oni baptis kiel Pa?lo kaj deprenis de la patrino por varti lin ekstere. ?i rajtis nur malofte viziti lin.

Surtroni?o [ redakti | redakti fonton ]

Petro la 3-a en 1761

Januare de 1762 , post morto de Elizaveta Petrovna , granda princo Petro Teodorovi? i?is imperiestro de Rusio sub nomo Petro la 3-a. Li tiam estis tridekkvarjara matura viro. Kutima kronado de la nova rusia re?o ne okazis.

Re?ado [ redakti | redakti fonton ]

Post sia surtroni?o Petro la 3-a okazigis kelkajn agojn, kiuj rezultigis negativan akcepton de rusaj generaloj kaj oficiroj. Li ?esis militon kontra? Prusio , dum kiu Rusio havis multajn viktimojn kaj jam okupis ?ian ?efurbon Berlinon . Li redonis tutan areon de Orienta Prusio al ?ia re?o Frederiko la 2-a , kvankam ?i estis aneksita parto de Rusia Imperio .

Li anka?:

  • deklaris "Manifeston pri libereco de la rusia nobelaro", per kiu grave pliigis ties rajtojn;
  • ?esis persekutojn de la malnovritanoj;
  • sekularigis terpecojn, kiujn posedis la Eklezio; krom tio li planis reformon de Rusa Ortodoksa Eklezio ;
  • zorgis pri la rusiaj arbaroj kaj en sia le?o pri komerco ordonis gardi arbarojn kiel grava ri?a?o de la lando;
  • nomis mortigon de servutuloj "tirana torturo" kaj pro ?i punis per dumviva ekzilo.

Tamen multaj nobeloj estis malkontentaj pri agoj de Petro la 3-a, kiu ne kapablis korekte regi tian grandan landon, kiel Rusio . Ili rigardis lian edzinon , kiel plej ta?gan personon por regado.

?tata renverso [ redakti | redakti fonton ]

Katerina forlasas Peterhofon

Frumatene la 9-an de julio 1762 , kiam Petro la 3-a estis en Oranienbaumo, Katerina el Peterhofo venis Sankt Peterburgon , kie al ?i ?uris kaj apogis kelkaj militaj regimentoj.

Petro la 3-a komprenis senesperecon de ia rezisto kaj sekvonttage abdikis la tronon. Poste li estis arestita kaj la 17-an de julio pereis en sia rezidejo Rop?a, probable estis murdita.

Farso de la postmorta kronado [ redakti | redakti fonton ]

Pa?lo la 1-a

Petro la 3-a estis sepultita kiel ordinara civitano, sen re?aj oma?oj, en tombejo de Aleksandro-Nevskaja La?ro de Sankt Peterburgo kaj trovi?is tie tridek kvar jarojn.

Post morto de lia edzino Katerina la 2-a en 1796 kaj surtroni?o de lia filo Pa?lo la 1-a okazis ekzotika farso.

La nova imperiestro metis sian kronon sur kranion de la elterigita kadavro kaj kvaza? kronis sian patron, eksan imperiestron Petron la 3-an. Li anka? ordonis resepulti lin kune kun ?us mortinta edzino Katerina la 2-a en Petropavlovskij-katedralo de Sankt Peterburgo . Eventualaj murdistoj grafo Orlov kaj princo Barjatinskij kun turmento kaj teruro pasis en avangardo de la funebra procesio kaj tenis enmane la kronon. Tio ?i estis originala ven?o de la filo pro murdo de lia patro.

?etombaj tabuloj montras saman mortdaton de amba? geimperiestroj kaj geedzoj, kiuj reale diferencas je 34 jaroj.

Kvardek falsistoj [ redakti | redakti fonton ]

Puga?jov

Post morto de la imperiestro en diversaj lokoj de la lando aperis onidiroj pri lia savi?o. Kvardek falsistoj sendepende unu de la alia prezentis sin kiel Petro la 3-a kaj provis potenci en iuj provincoj de Rusio .

Plej fami?is kozako Emeljano Puga?jov ( 1742 - 1775 ), kiu organizis kaj estris sufi?e multenombran kamparanan armeon sub nomo de la "savi?inta" caro Petro la 3-a ekde 1772 (t.e. post dek jaroj de lia reala morto en 1762 ). La aperinta milito de kozakoj kaj kelkaj etnoj lo?intaj en Urala regiono kontra? la ?tata potenco da?ris ?. tri jarojn. Rezulte de perfido de liaj asistantoj Emeljano Puga?jov estis arestita kaj ekzekutita en Moskvo la 21-an de januaro 1775 .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]