Pesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... ?i tiu artikolo temas pri epidemia malsano. Por informoj pri italdevena sa?co kun beda?rinde sama nomo, vidu la artikolon Pesto (kondimento) .
Doctor Schnabel von Rom ("Doktoro Peko de Romo"), gravura?o el la jaro 1656 (la? J. Columbina). Per tiu vesta?o la kuracistoj esperis protekti sin kontra? la pesto dum la epidemio de 1656 en Romo . Ili portis vaks-mantelon, specon de okulvitroj, bekforman maskon kaj gantojn. En la peko trovi?is spica?oj.

Pesto estas epidemia malsano , kiu mortigis trionon de la homaro en E?ropo kaj kvantegon sur aliaj kontinentoj en la mezepoko . ?in ka?zas la Jersina bacilo ( Yersinia pestis ).

La plej konata inter la unua priskribitaj epidemioj okazis en la jaroj 551 ? 580 ; pro ?i mortis ?irka? 20-25 milionoj da homoj en Proksima Oriento . La lasta e?ropa epidemio okazis, kiel oni konsideras, en Rusio (suda Uralo kaj nordaj bordoj de la Kaspia maro , 1877 ? 1889 ); tiam efikaj kontra?pestaj (karantinaj kaj higienaj) penoj reduktis la kvanton de mortintoj ?is ?irka? 420 homoj. La lasta granda epidemio de pesto okazis en Azio (?inio kaj Barato) ekde 1855 , mortiginte ?irka? 12 milionojn da homoj.

Vakcinon kontra? pesto kreis en 1896 rusia judo Waldemar Haffkine a? Waldemar Mordechai Wolff Haffkine . Li multe aktivis en Barato , tiam brita kolonio, savinte multajn milojn da homoj. Pro tio li ricevis en 1897 ordenon de la Hinda Imperio de la re?ino Viktoria mem.

Ratpulo
Disvasti?o de la pesto inter 1347 kaj 1351 en E?ropo.

Baciloj de pesto plu ekzistas en naturo, kie ?in portas diversaj animaloj. Rimarkinde, tiaj animaloj forestas en E?ropo kaj A?stralio .

Bubona pesto [ redakti | redakti fonton ]

Waldemar Haffkine

Waldemar Haffkine a? Waldemar Mordechai Wolff Haffkine [Valdemar Morde?aj Volf Hafkin e ], jen en germanlingva literumo, en la rusa Мордехай-Вольф Хавкин [Morde?aj-Volf ?afkin] (naski?is la 15-an de marto 1860 en Odeso , [1] Rusia Imperio - mortis la 26-an de oktobro 1930 en La?zano , Svisio ) estis rusijuda bakteriologo , kies kariero estis dama?ita en Rusio ?ar "li malakceptis konverti?i al Rusia Ortodoksismo." [2] Li elmigris kaj laboris ?e la Institut Pasteur en Parizo , kie li disvolvigis la kontra??oleran vakcinon kiun li aplikos sukcese en Hindio. Li estis agnoskita kiel la unua mikrobiologo kiu disvolvigis kaj uzis vakcinojn kontra? ?olero kaj bubona pesto . Li provis siajn vakcinojn sur si mem.

Okazoj [ redakti | redakti fonton ]

En kulturo [ redakti | redakti fonton ]

La fama kanto O du lieber Augustin naski?is en 1679 en Vieno , trafita de pesta epidemio. La? legendo ?in verkis baladisto Marx Augustin , kiu en ebriega stato pasigis nokton en amastombo, tamen postvivis tion [3]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Waldemar Haffkine: Pioneer of Cholera Vaccine. EDYTHE LUTZKERAND kaj CAROL JOCHNOWITZ. American Society for Microbiology Arkivigite je 2012-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Rats, fleas and men; Anthony Daniels on how the secret of bubonic plague was found. de Anthony Daniels. Sunday Telegraph (Londono). p. 14. 25a de A?gusto, 2002.
  3. Stanislavo Belov (2018-06-17) Vieno: morna pre?ejo kaj bela promenejo  ( esperante ). Blogger . Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]