Perkin Warbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perkin Warbeck
Persona informo
Naski?o 30-an de novembro 1473 ( 1473-11-30 )
en Tournai , Tournaisis
Morto 23-an de novembro 1499 ( 1499-11-23 ) (25-jara?a)
en Tyburn
Mortokialo pendumo
Lingvoj nederlanda
?tataneco Re?lando Anglio
Familio
Edz(in)o Catherine Gordon
Okupo
Okupo pretendanto al la re?eco
v ? d ? r

Perkin Warbeck (naski?is ?irka? 1474, mortis la 23-an de novembro 1499 ) pretendis la tronon de Anglio dum la regado de Henriko la 7-a .

Familio; frua vivo [ redakti | redakti fonton ]

Ver?ajne li estis flandro kiu naski?is ?e Tournai , kaj filo de Johano Osbeck a? Werbeck. Li iris al Portugalio kiel pa?io de damo kiu subtenis la jorkojn , kiuj perdis la militon de rozoj en 1485, kiam Henriko la 7-a gajnis la anglan tronon.

Pretendo al la angla trono [ redakti | redakti fonton ]

En 1490 ?e la kortego de Burgundio li unue pretendis ke li estis la rajta re?o de Anglio. Li asertis ke li estis Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko) kiu probable mortis en la Turo de Londono en 1483. (Estas historiistoj kiu asertas ke li ja estis Rikardo de Shrewsbury, sed tio ne estas la ?enerala kredo.)

En 1491 li iris al Irlando kun bretona komercisto, sed tie li altiris malmulte da subtenantoj kaj devis reveni al Francio . Tie Karlo la 8-a unue bonvenigis lin, sed poste tiu subskribis traktaton kun la angloj la? kiu li devis forpeli homojn kiu ribelis kontra? Henriko la 7-a. Perkin Warbeck revenis al Burgundio, kie Margareta de Jorko (fratino de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj vidvino de Karlo la Brava , duko de Burgundio) formale agnoskis lin kiel Rikardo de Shrewsbury. Ne certas ?u fakte ?i konsciis ke li estis fra?dimitanto, sed ?i instruis lin pri la kortegaj kutimoj de la jorkoj. Henriko la 7-a plendis pri tio al Filipo la 1-a (Kastilio) , kiu en 1493 ekregis Burgundion, sed tiu faris nenion. Pro tio Henriko estigis embargon per kiu estis malpermesate al angloj komerci kun Burgundio (tia komerco ege valoris al Burgundio). Aliaj regantoj bonvenigis Perkin Warbeck, kaj li ?eestis la funebron de Frederiko la 3-a (Sankta Romia Imperio) per invito de ties filo Maksimiliano la 1-a , kiu agnoskis lin kiel re?o Rikardo la 4-a de Anglio. Perkin Warbeck promesis ke, se li mortus anta? ol gajni la anglan tronon, Maksimiliano heredus lian pretendon.

Unuaj invadoj [ redakti | redakti fonton ]

La 3-an de julio 1495, financite de Margareta de Burgundio, li velis al Deal , Kent , kun malgranda armeo. Tie 150 da liaj soldatoj estis mortigataj anta? ol Perkin Warbeck el?ipi?is. Perkin Warbeck fu?is al Irlando, kie li gajnis la subtenon de la grafoj de Desmond kaj de Kildare. Li sie?is Waterford , sed, pro la forto de la kontra?uloj, denove fu?is, ?ifoje al Skotlando , kie Jakobo la 4-a bonvenigis lin, kaj kie li edzi?is al damo Catherine Gordon, kuzino de Jakobo.

En 1496 Jakobo la 4-a invadis Anglion sed retretis kiam mankis al li sufi?e da subtenantoj en Northumberland . Poste Jakobo subskribis traktaton kun Anglio, per kiu Perkin Warbeck estis forpelata de Skotlando. Tiu revenis al Waterford kie denove li sie?is la urbon: tamen post nur 11 tagoj li fu?is el Irlando, ?asate de kvar anglaj ?ipoj. La? iuj fontoj, li tiam havis nur 120 soldatojn.

Alteri?o en Kornvalo; malsukceso [ redakti | redakti fonton ]

La 7-an de septembro 1497 li alteri?is proksime al Land's End , Kornvalo , promesante abolicii la pezajn impostojn estigitajn por financi militon kontra? Skotlando. Multaj ali?is al li, kaj kun armeo de 6,000 li eniris Exeter anta? ol anta?eniri al Taunton . Henriko la 7-a sendis sian ?efan generalon, Lordo Daubeney, por subpremi la ribelon. Kiam Perkin Warbeck eltrovis ke re?aj skoltoj atingis Glastonbury , li panike dizertis sian armeon. Li kapti?is ?e Abatejo Beaulieu , Hampshire . La 4-an de oktobro 1497 Henriko la 7-a atingis Taunton kaj la kornvala armeo kapitulacis: la estroj de la ribelo estis ekzekutataj kaj la aliaj ricevis monpunon. Perkin Warbeck enkarceri?is, unue en Taunton kaj poste en la Turo de Londono post esti sur?evale kondukata tra la stratoj de Londono anta? mokanta homamaso.

Finaj jaroj [ redakti | redakti fonton ]

En la Turo de Londono Perkin Warbeck estis enkarcerigata kune kun Eduardo Planta?eneto (17-a grafo de Warwick) , kiu havis veran pretendon al la angla trono. En 1499, eble kun Eduardo Planta?eneto, li malsukcese klopodis eskapi. La 23-an de novembro tiun jaron li estis pendumata ?e Tyburn post la?tlegi konfeson.

Perkin Warbeck en literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Estas pluraj romanoj tute a? parte pri Perkin Warbeck. Inter ili estas The Fortunes of Perkin Warbeck de Mary Shelley , eldonita en 1830.

La dramisto John Ford verkis teatra?on Perkin Warbeck , eldonitan en 1634.