Pengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pengo
valuto
?tato: Hungario
Subdivido:
Kodo la? ISO 4217 :
Mallongigo:
v ? d ? r
Aluminia monero de 1 hungara pengo, flosanta sur akvo kaj tiel pruvanta la akvosurfacan tension

La pengo , hungare peng? , estis la oficiala monunuo de Hungara re?lando de la 1-a de januaro   1927 ?is la 31-a de julio   1946 .

Post la Unua Mondmilito , en Hungario oni uzis la monunuon krono, kiu rapide perdis la valoron. Por malhelpi la inflacion, oni fondis la Hungaran Nacian Bankon en 1924. Post tio, la hungara registaro emisiis ?tatan obligacion , eksterlande a?eteblan (t.n. popolliga obligacio). La hungara registaro bazis la jaran bu?eton en 1925 je orbazo , la valoron de la krono ligis al la brita pundo . La financa komisio de la Ligo de Nacioj aprobis en septembro samjare la raporton pri financa situo de Hungario, tiel ebli?is enkonduki la novan monunuon. La nova monunuo aperis fine de 1926 kaj oni deklaris ties valoron, ke 1 kg pura oro egalas al 3800 pengoj, sed tiun ?an?eblecon oni malebligis post la granda depresio de 1929?33.

Post la Dua Mondmilito okazis en Hungario la plej granda inflacio de la mondo. Stabilecon de la hungara ekonomio kreis nur la enkonduko de nova monunuo: La 1-an de a?gusto   1946 ekvalidis la forinto , kiu tiam egalis al 400.000 kvarilionoj (4 kun 29 nuloj: 400.000.000.000.000.000.000.000.000.000) da pengoj a? al 200 milionoj da impostpengoj.

La monero de pengo estis la filero (= 1 centono de pengo).

Pri la nomo [ redakti | redakti fonton ]

La hungara nomo peng? (la?vorte plektranta ) signifis pli frue - en ?enerala parolo - metalmonon, kiu donis plektran sonon kiam oni batetis ?in al dura objekto. Iam oni nomis ?iun noblametalan monon peng? post ties plektra sono. Tiu sono signis la bonecon, oran kaj ar?entan entenon. ?is 1858 ekzistis e? aparta pengo-forinto, kiu estis pregita el ar?ento .