한국   대만   중국   일본 
Paul Valery - Vikipedio Saltu al enhavo

Paul Valery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Valery
Persona informo
Naski?o 30-an de oktobro 1871 ( 1871-10-30 )
en Sete
Morto 20-an de julio 1945 ( 1945-07-20 ) (73-jara?a)
en Parizo
Tombo Cimetiere Marin, Sete (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
?tataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lycee Condorcet Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Paul Valéry
Memorigilo Paul Valéry
Familio
Gefratoj Jules Valery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jeannie Valery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Agathe Rouart-Valery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Doris vd
Okupo filozofo
eseisto
profesoro
literaturkritikisto
verkisto
poeto
?urnalisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio , literaturo , literatura kritiko , ?urnalismo kaj eduka sistemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Q115950265  ?
The Crisis of the Mind vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Paul Ambroise VALERY (naski?inta en la 30-a de oktobro 1871 en Sete , mortinta en la 20-a de julio 1945 en Parizo ) estis franca verkisto kaj poeto . Li estis grava reprezentanto de la malfrua simbolisma poezifarado ene de la franclingva literaturo .

Paul Valery

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Valery studis en Universitato de Montpellier kaj eklo?is en 1892 en la franca ?efurbo, kie li ani?is al la rondoj ?irka? Stephane Mallarme , konati?is kun Andre Gide kaj amiki?is kun Edgar Degas ( Degas, Danse, Dessin , 1937). Liaj fruaj, inter 1889-98, skribitaj poemoj estas kolektitaj en la libro Album de vers anciens (1921); ili plievoluigis la simbolisman poezion de Mallarme kaj Paul Verlaine . Post 1892 Valery komencis skribi la sume 293 kajerojn Cahiers (29 vol., 1957-1961), kiuj estis kompletigitaj ?iun matenon de li kaj pliri?igitis ?is la morto de la verkinto per lingvopensoj akraj, eseoj rapidspritozaj, anekdotoj, aforismoj, grafika?oj kaj desegna?oj en ?ina inko. Temoj de la Kajeroj estas detala analizo de la homa interneco (por kio Valery aplikis metodojn de naturscienca sekco ), de liaj emocioj, sentadoj, animmaltrankvilo, enson?aj fartoj. Celo por la poeto estas laste ne balaste anka? la rekonon de la propra identeco.

Kiel Mallarme kaj Verlaine, anka? Valery estis konvinkita pri la memstara realeco de lingva arta?o kaj liaj teoriaj skriba?oj ?iam denove pritraktas la demandon pri artista konscienco. En Introduction a la methode de Leonard de Vinci (1895) li esploris la kreivajn principojn de Leonardo da Vinci ekzemple. Aliaj eseaj tekstoj gravaj estas Discours en l'honneur de Goethe (1932) a? Notion generale de l'art (1935). La kurta sed impresega romanfragmento La Soiree avec Monsieur Teste (1895) rakontas la internan realecon de racie observanta geniulo kies ekziston - la? la anta?parolado - "vere ne povus esti etendita je pli ol kelkaj kvaronoj da horo". Enkondukas tiun spiritan romanon - kiu tre furoris inter parizaj intelektuloj - la fama frazo "Malinteligenteco ne estas mia forto".

Anta? ?io per la 3 jardekojn pli malfrue publikigitaj t.n. Testiana Valery grave kontribuis al la prikonscienca romanfarado de la moderna epoko ( Lettre de Madame Emilie Teste , 1924; Extraits du log-book de M. Teste , 1926). En la lasta fragmento Fin de M. Teste la abstrakcia figuro malaperis en por ?i digna formo, nome ene de la beateco de la nenio.

Okupoj neverkistaj [ redakti | redakti fonton ]

De 1897- 1900 Valery de?oris en la Ministerio pri defendo kaj estis inter 1900-22 membro de la nova?agentejo Havas . Tiam li ?efe okupi?is pri metodika analizo de mensaj kaj psikaj procezoj. Lia literatura renomo bazi?as ?efe sur lirika?oj. Jam per la en 1917 eldonita poemo La Jeune Parque pri internhoma konflikto inter intelekto kaj animo/sentoj li furoris inter kritikistoj kaj legantaro. Pli malfruaj verkoj kiel Le Cimetiere marin (1920) a? Charmes (fina versio ne anta? 1926) da?rigis tiun ?i sukceson. En komentado pri noveldono de Charmes en 1929 Valery evoluigis sian programon poetikan pri polifonia interpretadeblecoj de siaj poemoj (kio frape memorigas al oni la koncepti de Mallarme pri la t.n. "malferma arta?o").

La malfruaj proza?oj ampleksis ?efe filozofia?ojn. En Eupalinos ou L’architecte (1923) li prezentas teorion pri arkitekturo kaj muziko kiuj estus senpere najbaraj arto?enroj. La verko Regards sur le monde actuel (1933) pritraktas la ideologiajn bazojn de moderna politiko. En 1925 li i?is membro de la Franca Akademio kaj instruis ekde 1937 kiel profesoro pri poetiko ?e la Kolegio de Francio . Prelege li atentigis la literaturon de Goethe , Stendhal kaj Voltaire . i.a. En la drama fragmento Mon Faust (1945) kvaza?a "intelekta komedio" pri la motivoj de Fa?sto li reprenis centrajn ideojn de la Kajeroj.

Jenas aliaj verkoj de li: La conquete allemande (1897), L’ame et la dance (1923), Variete I-V (1924-1944), L’Idee fixe (1932) kaj Tel Quel (2 vol., 1941-1943).

Fonto [ redakti | redakti fonton ]

Koster, Thomas: "Valery, Paul Ambroise", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopadie , Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Karl Alfred Bluher, Jurgen Schmidt-Radefeldt (Hrsg.): Forschungen zu Paul Valery . (= Thematische Hefte; 1). Kiel 1988.
  • Karl Alfred Bluher: Strategie des Geistes. Paul Valerys Faust. Klostermann, Frankfurt am Main 1960.
  • Hartmut Kohler: Paul Valery. Dichtung und Erkenntnis; das lyrische Werk im Lichte der Tagebucher. Bouvier, Bonn 1976, ISBN 3-416-01301-8 .
  • Huguette Laurenti: Valery et le theatre. Gallimard, Paris 1973
  • Franz Rauhut: Paul Valery. Geist und Mythos (= Epoche der franzosischen Literatur. Band 7). Hueber, Munchen 1930.
  • Jurgen Schmidt-Radefeldt (Hrsg.): Paul Valery. Philosophie der Politik, Wissenschaft und Kultur. Stauffenburg Verlag, Tubingen 1999, ISBN 3-86057-079-X .
  • Ralph-Rainer Wuthenow: Paul Valery zur Einfuhrung. (= Zur Einfuhrung. 159). Edition Junius, Hamburg 1997, ISBN 3-88506-959-8 .
  • Joxe Azurmendi: Poesia eta filosofia: hilobiz hilobi. In: Joxe Azurmendi: Filosofia eta poesia. Jakin, Donostia 2011, ISBN 978-84-95234-43-8 .
  • Benoit Peeters: Valery. Tenter de vivre. Flammarion, collection Tandem, Paris 2014, ISBN 978-2-08-125955-3 .

Oma?oj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]