|
Tiu ?i artikolo temas pri la prakrita lingvo Palio. Pri la ?evalkurado en
Sieno
, vidu la artikolon
Palio (Sieno)
.
|
Palio
a?
la palia lingvo
estas mezhinda lingvo kaj la plej frua sankta
lingvo
de
budhismo
. La
budho Gotamo
, kiu lo?is en Norda
Hindio
, parolis almena? unu formon de
prakrito
, eble plurajn; la budhisma kanono de la
teravado
, la unua versio de la
Tripitako
), estis redaktita en normigita prakrito, kiun uni nomis tutsimple "tekstlingvo" - en tiu lingo
p??i-bh?sa
, poste pli mallonge
p??i
(kio do fakte signifas "teksto").
Palio estas parenca al
Sanskrito
, sed ne estas ido de Sanskrito; la prahinda, el kiu ?i devenis, estis ver?ajne pli proksima al la veda ol al la sanskrita. La bu?a instruado de la Budho en Palio venis al
Cejlono
/
Srilanko
en la
4-a jarcento a.K.
, kaj tie ?i estas skribe fiksita kelkajn jarcentojn poste (vidu
Tripitako
). El Hindio kaj Cejlono, la lingvo disvasti?is en multajn landojn, precipe al la regiono tiam nomata palie
Suvanna-bh?mi
, sanskrite
Suvarna-bh?mi
. "Or-lando", kie nun estas
Birmo
,
Siamo
/
Tajlando
,
Laoso
kaj
Kambo?o
.
Krom la Tripitakon, oni verkis en Palio multajn postkanonajn tekstojn. La unua estis
Milinda-panh?
("La demandoj de Milinda"), pri dialogo inter la mona?o N?gasena kaj la greka re?o Menandros (en Palio: Milinda), kiu regis en
Baktrio
en la nordokcidenta parto de la hinda subkontinento. Grava paliverkisto, ?irka? mil jarojn post la Budho, estas
Buddhagho?a
(5-a jarcento p.K.), kiu verkis unue la dikan kompendion
Visuddhi-magga
("Vojo de la puri?o"), kaj poste longajn komentariojn al multaj tekstoj de la Tripitako (surbaze de anta?a komentario en la
sinhala
, nun malaperinta); lin postsekvis la pli juna komentariisto
Dhammap?la
. La birma mona?o Ledi Sayadaw verkis palilingvajn disertaciojn ankora? anta? ?irka? cent jaroj.
Fine de la 19a jarcento, fondi?is en Britio
Pali Text Society
, por eldoni la paliajn tekstojn en originalo (latinlitere) kaj en angla traduko.
Hodia?, multaj homoj ankora? lernas la lingvon. Oni regule recitadas en ?i en theravadbudhismaj temploj.
La
palilingva vikipedio
havas la adreson <
http://pi.wikipedia.org/wiki
>