한국   대만   중국   일본 
Perigueux - Vikipedio Saltu al enhavo

Perigueux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la pa?on Perigueux (stacidomo) .
Perigueux
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Dordogne
INSEE kodo 24322 [+]
Po?tkodo 24000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 29 516    (2021) [+]
Lo?denso 3 006 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 45° 11′  N , 0° 43′  O (mapo) 45.184166666667 0.71805555555557 [+]
Alto 101 m [+]
Areo 9,82 km² ( 982 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Périgueux (Dordogne)
Perigueux (Dordogne)
DEC
Situo de Perigueux
Périgueux (Francio)
Perigueux (Francio)
DEC
Situo de Perigueux

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Perigueux [+]
v ? d ? r


Perigueux (esperante Perigozo , okcitane Periguers ) estas la ?efurbo de la franca departemento Dordogne .

La urbo disvolvi?is en la valo de Isle , piede de arbaritaj alta?oj. ?i ?uldas siajn ?armon kaj nobelecon al ties longa pasinteco. Naski?inta el la antikva Vesone , ?i jam estis granda ga?loromia urbo kun 15.000 ?is 20.000 lo?antoj, en la dua jarcento, kiam Luteco estis ankora? nur urbeto de river?ipistoj kaj fi?kaptistoj.

Sekve, la barbaraj invadoj, la fe?daj militoj, la malsekureco dum Mezepoko reduktis ?in range de urbeto el kelkmilaj familioj, ?irka?barita per muregoj kaj turoj. Nur meze de la dekna?a jarcento, post la alveno de la fervojo, Perigueux ekkreskis.

?i nun entenas viglan lo?antaron pli ol 75 000 nombra, kalkulante la ?irka?antajn urbetojn, kiel Coulounieix-Chamiers , Boulazac Isle Manoire , Trelissac , Champcevinel , Marsac-sur-l'Isle kaj Notre Dame de Sanilhac .

BEMI -anoj sur la ponto Zamenhof en la anta?urbo Boulazac

La terciaraj aktivecoj ?efas (administracio, komerco, instruado, hospitala centro). Kompletigas ilin industrioj kiel fervojistaj metiejoj, agronutra?aj entreprenoj, nacia presejo de po?tmarkoj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Jam en la neolitika epoko, la homoj instali?is sur la monteto Escorneboeuf kaj la plata?o Boissiere , sude de la rivero Isle. Kelkajn jarcentojn poste tie trovi?is kelta tribo nomita "Petroc" , kiu fondis la gallan urbeton Vesunna . Fine de la romiana venko, meze de la unua jarcento anta? Kristo, la urbo konservis sian nomon. Du jarcentojn poste, la urbo vasti?is en meandro kaj nomi?is en la kvara jarcento "Civitas Petrocorum" . Alia civito konstrui?is en la deka jarcento, almonte de la meandro, nomita "Burgo de Pu? Sankta-Front". Dum la re?ado de Sankta Ludoviko , en 1240, la Civito kaj la Burgo unui?is por formi ununuran urbon: Perigueux.

En la 20-a jarcento , Perigozo disvolvi?is sur la najbaraj urbetoj avale kaj almonte, surgrimpis la montetdeklivojn kaj e? instali?is sur la altebena?o .

Tia kia ?i nun estas, kun ?iaj dumila?aj monumentoj kaj belaj avenuoj en la modernaj kvartaloj, ?i estas ekvilibra kaj vivanta urbeto, kie estas agrable vivi kaj akcepti voja?antojn kaj turistojn. ?i indas atentan viziton.

Vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

La katedralo de Perigueux
  • de la antikva lo?loko ga?loromia, konservi?as pecoj de du ?efaj monumentoj: la amfiteatro "les Arenes" kaj tiu vezona turo, parto de granda sanktejo dedi?ita al la diino Vezuna ;
  • de la mezepoko , restas du pre?ejoj same gravegaj por historio de romiana arkitekturo:
    • Sankta Stefano, de la dekunua jarcento, kun sia nura navo,
    • Sankta Front, de la deka jarcento, martirejo kaj hodia? katedralo, la? modelo de "la sanktaj apostoloj" en Bizanco kaj Sankta Marko en Venecio .

Promenante en la urbocentro, tute piedirebla, oni povas admiri domegojn el mezepokaj kaj renesancaj periodoj, kaj muzeon de Perigordo, kiu entenas la duan plej grandan francan kolekton pri prahistoria?oj.

Esperanto-movado [ redakti | redakti fonton ]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo, kaj en 2022 la Franca Esperanto-Kongreso okazis en la anta?urbo Trelissac . Krome, en la lo?loko Boulazac , nun parto de la anta?urba komunumo Boulazac Isle Manoire , ekzistas ponto dedi?ita al L. L. Zamenhof (vidu la foton supre).

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]