Otfried PREUSSLER
(prononco [
OTfri:t PROJSla
], naski?is la
20-an de oktobro
1923
en la tiutempe plene germanlingva urbo
Reichenberg
(
?e?e
Liberec) en la tiam nur 4-jara
?e?oslovakio
, mortis la
18-an de februaro
2013
en
Prien am Chiemsee
) estis
germana
verkisto
kaj pedagogo. La gepatroj (estantaj instruistoj) kaj la ?ajne neel?erpebla fonto de rakontoj de lia avino Dora estis inspiro por li, same kiel lia bohema patrujo. Kiel loka esploristo, la patro de Otfried Preußler kompilis la legendojn kaj rakontojn de la tiea montaro: rakontoj de magiistoj, sor?istinoj kaj fantomoj, kiuj poste anka? trovis sian vojon en la rakontojn de Preußler.
La jarojn de la
Dua mondmilito
anta?is infana?o en malferma kaj literaturema medio. Kiel la plej multaj el liaj samlernejanoj, Preußler estis rekrutita en sia hejmurbo en 1942 tuj post trapaso de la abiturienta ekzameno.
[1]
Post deploji?o ?e la orienta fronto la tiam 21-jara?ulo i?is militkaptito en 1944 pasigonte la venontajn kvin jarojn en diversaj internigejoj en Orienta
Rusia SSR
. Post liberi?o en 1949 li retrovis en
Rosenheim
membrojn de sia familio inter kiuj estis anka? la fian?ino Annelie; samjare ili geedzi?is (ili havis tri filinojn: Renate, Regine kaj Susanne).
Preußler decidis fari?i instruisto laborante paralele por la porinfana sekcio de radistacio. Fininte siajn pedagogiajn studojn li i?is bazlerneja instruisto kaj restis en la instrua profesio ?is 1970.
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/e/ec/La-Malgranda-Sor%C4%89istino.jpg/220px-La-Malgranda-Sor%C4%89istino.jpg)
la furorlibro
La Malgranda Sor?istino
En 1956 aperis la verko
Der kleine Wassermann
kaj estis entuziasme akceptita de infanoj, plenkreskuloj kaj la profesia mondo. Preußler ricevis specialan premion por sia debuta laboro (Deutscher Jugendbuchpreis). Sekvis
Die kleine Hexe
(1957, esperante
La Malgranda Sor?istino
1994 vidu sube),
Bei uns in Schilda
(1958),
Thomas Vogelschreck
(1958),
Der Rauber Hotzenplotz
(1962) - du da?rigoj de la rabisto Hotzenplotz estis faritaj en 1969 kaj 1973 - kaj
Das kleine Gespenst
(1966, esperante
La malgranda fantomo
2021). Multaj el la rakontoj de tiu tre produktiva kreiva fazo de Preußler eblis danke al observoj de ?la iutaga vivo de kaj kun liaj filinoj.
Krome influoj el
Orienta E?ropo
ja trovi?as en lia verkaro, ekzemple en la rakontoj
Kater Mikesch
(1962; traduko kaj interpreto de
Kocour Mikes
de la ?e?a a?toro
Josef Lada
),
Die Abenteuer des starken Wanja
(1966) kaj la teatra?o
Der goldene Brunnen
(1975).
Post liaj sukcesaj infanlibroj, Otfried Preußler anka? skribis romanojn por junaj plenkreskuloj kaj plenkreskuloj de la 1970-aj jaroj. Lia romano
Krabat
, kiu estis publikigita en 1971 kaj rakontas la historion de
soraba
sor?istmetilernanto, i?is unu el liaj plej gravaj verkoj siaspece.
Krabat
poste estis tradukita en 31 lingvojn ricevonte krom
Deutscher Jugendbuchpreis
anka? internaciajn premiojn (
E?ropa Junulara Libro-Premio
;
Notable Book-premio
de
American Library Association
).
Die Flucht nach Agypten. Koniglich bohmischer Teil
(1978) estis la unua libro eksplicite celita al plenkreskaj legantoj. La a?toro anka? lokigis multajn el la sekvaj libroj en sia
boheman
patrujon kaj pasigis la intrigojn ofte en arbaroj kaj montoj de sia infana?a ?irka?a?o.
Por la plej multaj el liaj infanlibroj verkis scenejajn kaj radiaj teatra?ojn Preußler mem. Li kunlaboris kun porinfanaj teatroj ?ie ajn en Germanio. Filmadapti?oj sekvis, inkluzive de
Kater Mikesch
, enscenigate fare de
Augsburger Puppenkiste
en 1964. Poste la rabistrakontoj pri
Hotzenplotz
estas filmitaj, kaj la figuroj el
Die kleine Hexe
respektive
Der kleine Wassermann
i?is bildstrifiguroj. Anka? pro tio la a?toro ricevis multajn premiojn kaj ricevis plurajn orajn diskojn.
La rakontoj de Preußler da?re estas inter la plej popularaj infanaj kaj junularaj libroj, ne nur en
Germanlingvio
. Li ricevis multajn aliajn premiojn pro sia verko kaj literaturaj meritoj, ekz.
Großer Preis der Deutschen Akademie fur Kinder- und Jugendliteratur e.V. Volkach
(1988),
Eichendorff-Literaturpreis (1990), Deutsche Fantasy-Preis (1992), la meritkrucon unuaklason
Bundesverdienstkreuz
(1993) kaj la ordenon
Bayerischer Maximiliansorden fur Wissenschaft und Kunst
(2010). En 1976 la unua lernejo en
Dillenburg
estis nomita por li; aliaj sekvis.
Krom sia literatura verkado, kiun li da?rigis ?is 2011, Preußler tre okupi?is pri sociaj kaj edukaj temoj. Kiel verkisto kaj instruisto, li ?iam restis praktika edukisto. Liaj libroj proponas pedagogiajn impulsojn por lingva kaj emocia edukadoj kaj estas uzataj anka? sur la kampo de kuracado. Ekde la 1970-aj jaroj, Preußler enga?i?is pri la Ortopedia infana kliniko en
Aschau
kaj flegis dum la tuta vivo korespondadajn kontaktojn kun infanoj el la tuta mondo.
- Der kleine Wassermann
(1956)
- Die kleine Hexe
(1957)
- Der Rauber Hotzenplotz
(1962)
- Das kleine Gespenst
(1966)
- Neues vom Rauber Hotzenplotz
(1969)
- Krabat
(1971)
- Hotzenplotz 3
(1973)
- Die Flucht nach Agypten
(1978)
- Herr Klingsor konnte ein bisschen zaubern
(1987)
- Mein
Rubezahlbuch
(1993)
- La Malgranda Sor?istino
/ Kun multaj desegna?oj de Winnie Gebhardt-Gayler. [Al Esperanto tradukis la familioj Eckert, Fischer kaj Kleemann] -
Maribor
kaj
Durmersheim
/
Rastatt
: Inter-Kulturo 1994. - 129 p. - (Familiaj Libroj ; 1)
ISBN 961-6075-00-4
. La libro rakontas la historion de relative juna kaj naiva sor?istino, kiu volas partopreni la
Valpurgan Nokton
sur la monto
Brocken
literature nomata
Blocksberg
, sed estas forbarita fare de la malicaj maljunaj koleginoj.
- La malgranda fantomo
(kun desegna?oj de F.-J. Tripp). [Al Esperanto tradukis
Kirilo Brosch
] -
Dob?ichovice
:
Kava-Pech
2021. 113 p.
ISBN 9788088326212
. La libro rakontas pri la aventuroj de malgranda fantomo, kiu eraras en urbo kaj danke al la helpo de infanoj povas reveni al sia kastelo.
- ↑
Nur postmorte (2015) oni eksciis, ke Preußler publikigis junularan libron la? la ideologia stilo de la
Hitlera junularo
inter 1940 kaj 1942 sub la titolo
Erntelager Geyer
pri laboro de knaboj sur bienoj sudetgermanaj; ?ian legadon malpermesis la
sovetiaj
okupantoj post 1945.