El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osto
(el
greka
osteon
) estas
organo
. Osto konsistas el
osta histo
kaj ceteraj
histoj
. Osto estas parto de
skeletoj
de kelkaj
vertebruloj
.
La ostoj eltenas la
korpajn
strukturojn, protektas la internajn
organojn
, kaj servas kiel apogilon por la
muskoloj
, ebligante la movojn. Ili anka? estas implikitaj en la formi?o de la
sango
?eloj, la kalcia metabolo kaj la stokado de mineraloj.
Ekzistas tri ostotipoj:
- La
longaj ostoj
karakterizi?as per tio, ke unu dimensio estas multe pli granda ol la du aliaj. Ili konsistas el korpo a?
diafizo
kaj ekstrema?oj a?
epifizoj
. Diafizon kaj epifizon ligas parto per kiu kreskas la osto: temas pri la kresko
kartilago
. ?i komplete osti?as nur fine de la
kreskado
. Ekzemploj:
Femuro
(vidu bildon),
tibio
.
- La diafizo: ?i konsistas el dika kompakta histo nomata kortika. ?in tube kavigas la medola kanalo plena de flava
medolo
. ?in ?irka?as membrano ri?a je nutraj
angioj
, kiu rolas en la dikeca kreskado dum osti?o.
- La epifizoj: ili situas ?e la ekstremoj, konsistas el spongeca histo, estas tre ri?aj je ru?a medolo sangonaska. Ilin kovras (almena? parte) artika
kartilago
.
- La kreskokartilago: limo inter diafizo kaj epifizo, ?i osti?as laste.
- La
mallongaj ostoj
karakterizi?as per tio, ke iliaj tri dimensioj proksimume egalas. Ili konsistas el spongeca kerno ?irka?ita per kompakta kortiko. Ekzemploj:
vertebroj
,
falangoj
.
- La
plataj ostoj
karakterizi?as per tio, ke unu dimensio estas multe pli malgranda ol la du aliaj. Ili konsistas el du tavoloj el kompakta osto, sandvi?e entenantaj tavolon el spongeca osto. Ekzemploj:
sternumo
,
ripo
,
skapolo
,
parietosto
.
Iuj ostoj havas etajn elstara?ojn, kiujn oni nomas
procesoj
.