Orkestro (arkitekturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En PIV la du unuaj signifoj de la termino orkestro ne tiom rilatas al muziko , sed al arkitekturo , nome por parto de la helena teatro, kie staris la ?oro kaj por la responda parto de moderna teatro, kie sidas la muzikistoj, akompanantaj la aktorojn. [1]

La? Francisko Azorin orkestro estas Parto de la antikva greka teatro, inter la sceno k. la amfiteatro, kie la ?oro kantis k. ludis ?irka? la arao de Dioniso. Parto de la moderna teatra ?ambrego, inter la aktorejo k. la publikejo, por la muzikistaro. [2] Li indikas etimologion el la greka or?estra , el or?eistai (danci) kaj de tie la latina orchestra . [3]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. NPIV , [1] Alirita la 5an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?o 154.
  3. Azorin, samloke.

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Histoire sommaire illustree de la litterature grecque , Paris, J. de Gigord, 1934, 176 p.