El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliver Halassy
[hala?i], la? hungarlingve kutima nomordo
Halassy Oliver
estis
hungara
na?isto
,
akvopilkisto
, olimpiano, olimpika ?ampiono,
oficisto
. Lia origina familia nomo estis
Haltmayer
[haltmajer].
Oliver Haltmayer
[1]
naski?is la
31-an de julio
1909
en
Ujpest
, li mortis la
10-an de septembro
1946
en
Budape?to
.
Oliver Halassy pro
akcidento
perdis unu el sia piedoj de
maleolo
, tial liaj futbalistaj son?oj nenii?is. Li maturi?is en
mezlernejo
, poste li estis oficisto en fabriko, poste en municipo de Ujpest. Post la
2-a mondmilito
li estis prirabita kaj murdita en nekonataj cirkonstancoj. Lia
edzino
naskis la trian idon jam kiel vidvino. Li ricevis
premiojn
ekde 1936, la lastan postmorte en 2006.
Oliver Halassy konsoli?is kiel na?isto ekde la mezlernejaj jaroj en sportklubo en Ujpest. En na?ado en pluraj bran?oj li estis hungara ?ampiono 36-foje (1926-1938) kaj en akvopilkado li estis hungara ?ampiono dekfoje (1930-1939). Li estis olimpiano en
Hungario en la Somera Olimpiko 1928
,
Hungario en la Somera Olimpiko 1932
kaj
Hungario en la Somera Olimpiko 1936
kun 2 oraj kaj ar?enta medaloj, krome en E?ropaj ?ampionumoj li estis la unua trifoje (1931-1938). Li estis membro de la nacia akvopilka teamo 91-foje kaj de la na?a teamo okfoje.
- memortabulo en Budape?to (2009)
- busto
en 2011
- lernejo kaj na?ejo prenis la nomon "Halassy Oliver"