Post la fino de la
unua mondmilito
kaj la disfalo de la
osmanida imperio
, la gajnintaj potencoj starigis en
Parizo
komitaton da
ambasadoroj
superrigardontaj la ekzekuton de la pactraktatoj. Tiu komitato donis al internacia komisiono la taskon desegni la limon inter
Grekio
kaj
Albanio
.
La 27-an de a?gusto
1923
, la itala generalo
Tellini
kaj tri aliaj italaj oficiroj anoj de la komisiono estis mortigitaj far nekonatoj en greka teritorio survoje inter
Ioannina
kaj
Sarande
. Tio estas proksime de la insulo
Korfuo
.
Reage al tiu krimo, la tiama provizora ministro pri eksteraj aferoj de Italio,
Benito Mussolini
postulis pezan kompensacion de la greka registaro, nome:
- oficialan pardonpeton,
- funebran servon,
- militistan oma?on de itala milit?iparo,
- enketo pri la afero kun la partopreno de la milita ata?eo ?e la reprezentejo en
Ateno
,
- mortpuno por la kulpuloj,
- pago de kvindek milionoj da
liroj
- militistan oma?on al la kadavroj.
Tiu peto devus esti akceptata antau 24 horoj.
La greka registaro rifuzis nur la partoprenon de la itala ata?eo en la enketo, kaj la promeso de mortpuno. Tial, la 31-an de a?gusto Mussolini sendis militan ?iparon kun mil soldatoj cele al "paca kaj provizora okupado" de la insulo Korfuo ?is solvo de la disputo. La okupado ne estis tute paca, ?ar la komandanto de la fortika?o de Korfuo rezignis pri rezisto nur post pafo al la fortika?o de kelkaj kanonfrapoj, kiuj beda?rinde mortigis kaj vundis kelkajn grekajn kaj armenajn rifu?intoj lo?antaj en la soldataj dormejoj.
Cetere la okupo restis nemilita afero: la greka polico daurigis de?ori sur la insulo kaj la civilaj a?toritatoj kunlaboris kun la italoj. Dum kvar semajnoj okazis do densaj diplomatiaj kontaktoj inter Italio, la komitato de la ambasadoroj, Grekio kaj la
ligo de la Nacioj
por solvi la aferon.
Italio insistis ke la? la
internacia juro
la okupo ne estus milita ago, kiu estus malpermasata de la nova jura ordo starigita post la unua mondmilito per la fondo de la
Ligo de la Nacioj
.
La? tiu ordo la ?tatoj ja devus provi arbitracii siajn konfliktojn en la konsilio de la Ligo.
Samtempe Mussolini postulis ke la komitato de la ambasadoroj subtenu liajn postulojn al Grekio puni la mortigon de anoj de la limkomisiono, sed ne volis renonci pri la rajto de Italio mem defendi siajn interesojn. La itala registaro akiris anka? neformalan opinion de itala ju?isto
Dioniso Anzilotti
de la
Internacia Kortumo
de Hago, kiu malpravigis Italion.
La tezo de Mussolini i?is do ke la pago de 50 milionoj da liroj estus anstata?ajo, ne aldona?o, de la punado de la krimuloj.
La 27an de septembro 1923, ricevinte nur la pagon de la petita sumo, Italio lasis Korfuon.
Revuo
Prassi Italiana di Diritto Internazionale, 1444/3
Arkivigite je
2012-11-14 per la retarkivo
Wayback Machine