Okultismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okultismo
homa konduto ? scio ? mondkoncepto ? pse?doscienco
v ? d ? r

Okultismo (de la latina vorto occultus = ka?ita, obskura, sekreta) estas parta tereno de esoterismo . Foje la vorto simple uzi?as ? en ne?trala a? malapreza signifo ? kiel sinonimo de la vorto magio .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La vorto "okultismo" ekestis dum la 19-a jarcento . Inter la kleruloj, kiuj eksplicite nomis sin "okultistoj", estis ekzemple la filozofino Helena Blavatskij . La? la lingvouzo la vorto dum la sekvaj jardekoj ekhavis tendence negativan, malaprezan signifon. Ne ekestas unueca scienca difino pri ?i.

Formoj [ redakti | redakti fonton ]

taroko , astrologio , geomancio , kiromancio
  • Kontakto kun mortintoj
spiritismo , kontakto kun fantomoj (aparte nekromancio )
  • "Supernaturaj" fortoj
telepatio , telekinezo , parapsikologio , spirita kuracado
  • Okulta kredo
hermetikismo , kabalo , magio , kredo sor?ista , satanismo , sankta gralo , Aka?a-kroniko , akvista epoko, rozkrucismo

Filozofia kritiko [ redakti | redakti fonton ]

Citaĵo
?  Die Neigung zum Okkultismus ist ein Symptom der Ruckbildung des Bewußtseins. Es hat die Kraft verloren, das Unbedingte zu denken und das Bedingte zu ertragen. Anstatt beides, nach Einheit und Differenz, in der Arbeit des Begriffs zu bestimmen, vermischt es beides unterschiedslos.    ?  La tendenco pri okultismo estas simptomo de malkresko de la konscio. ?i perdis la forton, pensi nelimigite kaj toleri la limigojn. Anstata? difini amba? polusojn, la? komuneco kaj diferenco, en la laboro per certaj terminoj, ?i miksas la polusojn sen diferencigo. La nelimigito i?as fakto, kaj la limigo senpere viva?o. 
—  Theodor Adorno , "Thesen gegen den Okkultismus" / "Tezoj kontra? la okultismo" en: Minima Moralia I (1951).

Plej konata estas la cita?o de Adorno: " Okultismo estas la metafiziko de la stultuloj " (sama verko, volumo VI).

Baza literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Manfred Kyber: Einfuhrung in das Gesamtgebiet des Okkultismus, vom Altertum bis zur Gegenwart ( germane : "enkonduko en la tutan temaron de la okultismo, de la antikvo ?is la nuntempo"), eldonejo Union, Stutgarto/Berlino/Lepsiko (Germanio) 1923; Fourier, Wiesbaden 1994, ISBN 3-925037-75-6
  • Rudolf Steiner : Der Mensch im Lichte von Okkultismus, Teosophie und Philosophie. Zehn Vortrage, gehalten en Kristiana (Oslo) vom 2. bis 12. Juni 1912. (same germane : "La homo en la lumo de okultismo, Rudolf-Steiner-Verlag, Dornach (Svislando) 1999, ISBN 3-7274-7450-5
  • Ekzistas multaj nacilingvaj nesciencaj verkoj pri okultismaj temoj, kaj ankora? multe pli da kritikaj priju?oj de okultismaj movadoj kaj de rilataj literaturaj verkoj: pri listo de ili en unuopaj lingvoj vidu la koncernajn versiojn de tiu-?i artikolo en tiuj lingvoj.

En la Enciklopedio de Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

La Enciklopedio de Esperanto dum la jaro 1934 pri la temo skribis:

Okultismo . " Esperanta Psikistaro ", estis iniciita de A. Stas, Antverpeno kaj ?i celis esti "unui?o por psikisma studado per Esperanto" pri hipnotismo , magnetismo , telepatio , spiritismo ktp. Rektoro Boirac skribis en 80-pa?a libreto, kiun eldonis la unui?o per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910 :

" Esperantismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras transpa?i la limojn de la videbla mondo kaj penetri en pli profundan regionon, kie ka?i?as la veraj ka?zoj kaj principoj de ?iu realeco. Simile Esperantisto deziras transpa?i la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro."

La unui?o aran?is kongresan fakkunsidon dum la antverpena UK en 1911 , pri kiu aperis raporta kajereto 31 pa?a enhavante anka? la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 Esperantistoj. La kajero anka? enhavas "psikisman terminaron" kun la plej gravaj fakvortoj. La sekretario de la unui?o estis Stas, kiu aran?is sukcesan fakkunsidon en Krakovo , 1912 , sed la tie projektita revuo ?ajne neniam aperis. En 1934 Alexander William Thomson fondis Psi?an Esperanto-Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psi?aj fenomenoj.

En 1913 - 1914 aperis ?e Davidov en Saratov dumonata bulteno dupa?a titolita "Okultismo". La unua tiaspeca verko estis certe Libreto pri transmorta vivo de G. T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907 . Dum la Unua Mondmilito aperis de fama ?urnalisto William Thomas Stead "Kial mi scias ke mortintoj revenas" en 1917 en Bostono . Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebault. Unu el ili aperis, kiel aldono de Heroldo de Esperanto en 1925 kaj aparte france kaj Esperante en dekmil eroj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis Emile Grosjean-Maupin . Pri okultismo ?iam interesi?is anka? eminentaj Esperantistoj. Membroj de la diversaj similtendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado , Oomoto , Nova Spirito, La Blankaj Fratoj en Bulgario , Ru?krucanoj , anoj de Emmanuel Swedenborg kaj Teozofoj uzas Esperanton en siaj eldona?oj, kelkaj el ili e? en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de Spiritistoj, ?Harmonia“ eldonis Esperantan flugfolion La Spiritisto en 1928 . Pri la lasta okultisma kunveno ?e UK -j ni scias el 1923 , Nurenbergo . Poste nur la diversaj supre nomitaj movadoj aran?is apartajn kunvenojn. D-ro Privat rakontas, ke la lasta manskriba?o de Zamenhof, nefinita, estis plano de artikolo pri senmorteco de la animo.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]