El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuntempa ritmenbluso
, en iuj naciaj lingvoj
angle
nomata
Contemporary R&B
respektive plennome
Contemporary Rhythm and Blues
, estas
popmuzika
?enro naski?inta komence de la
1980-aj jaroj
en
Norda Ameriko
, kiu revivigas elementojn de la popmuzika ?enro
ritmenbluso
el la
1940-aj jaroj
. Tamen anka? rimarkeblas influoj de la popmuzikaj ?enroj
soulo
,
funko
,
dancmuziko
, kaj ekde
1986
anka?
hiphopo
. La stilo iusence sekvis la "
diskotekan
muzikon" de ?irka? la jaro
1980
. Multaj nuntempaj ritmenblusaj muzikistoj, kvankam kompreneble ne ?iuj, estas usonanoj de etne afrika deveno.
La tiuspeca popmuziko havas poluritan stilon perfektigitan por studia produktado de kompaktdiskoj, ritmojn ofte el
drumoma?ino
, foje uzas
saksofonon
por doni al la muziko iom
?azan
elementon, kaj profesiecan aran?adon de kantado. Elementoj de eletronika muziko kaj de
hiphopaj
ritmoj fine de la 1990-aj jaroj plimulti?is, kvankam la nebridita krudeco de muzikaj ritmoj en hiphopo estas multe pli "malsova?igita" kaj moligita en nuntempa ritmenbluso. Pluraj kantistoj de nuntempa ritmenbluso en sia kantado aparte akcentas la uzon de
melismo
, kiun popularigis popmuzikaj kantistoj kiel
Stevie Wonder
,
Beyonce Knowles
kaj
Mariah Carey
.