El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolao Nikolajevi? Beketov
(1827-1911) (ruse: Николай Николаевич Бекетов), estis rusa mineralogo, fizikisto
[1]
kaj kemiisto, fondinto de lernejo pri fiziko-kemio en Rusio
[2]
, frato de la botanikisto Andreo Beketov (1825-1902) kaj Aleksejo Nikolaevi? Beketov (
1825
-
1902
), profesoro pri kemio en la
Universitato de ?arkovo
, membro de la
Akademio pri Sciencoj de Sankt-Peterburgo
.
En 1886, li laboris en
Sankt-Peterburgo
, en kemia laboratorio kaj estis profesoro en la Universitato por Virinoj. En 1890, li instruis pri la "Fundamentoj pri Termokemio" en la
Universitato de Moskvo
. Beketovo malkovris la la metalanstata?adon de solva?oj el ties saloj per hidrogeno sub premo. Li anka? starigis ke la
magnezio
kaj la
zinko
translokigas aliajn metalojn el ties saloj sub altaj temperaturoj. Inter 1859 kaj 1865, Beketovo montris ke la
aluminio
[3]
restarigas la metalojn elde ties oksidoj sub altaj temperaturoj. Pli malfrue, liaj eksperiimentoj estis uzataj kiel deirpunkto por la
aluminiotermo
, kies tekniko estis vaste uzata en
metalurgio
.
La plej granda merito de Beketovo estas lia kontribuado al fiziko-kemio kiel sendependa scienco. En 1860, li faris kurson pri la "Rilatoj inter la fenomenoj fizikaj kaj kemiaj" en
?arkovo
, krom alia kurso pri "Fiziko-kemio", en 1865. En 1864, la Departemento pri Fiziko-kemio de la Universitato de ?arkovo estas kreita dank'al lia aktiva partoprenado, kaj tie la studentoj povis konduki siajn esplorojn kaj plenumi praktikajn laborojn. En 1886, Beketovo elekti?is kiel plena membro de la
Akademio pri Sciencoj de Sankt-Peterburgo
. Kelkaj el liaj lernantoj estis Aleksandro Elketovo, Flaviano Flavitskio, krom aliaj. La poeto Aleksandro Blok (
1880
-
1921
) estis nepo de lia frato."
- Русские ученые в цветной металлургии (Rusaj sciencistoj kaj la neferoza metalurgio), 1950, Nikolao Beketov, Nikolao Antonovi? Pu?in, 205 pa?oj
- Гавриил Гавриилович Густавсон, 1842-1908: некролог (mortatesto de Gavriil Gavrilovi? Gustavson (1843-1908)), Imperia Akademio pri Sciencoj de Sankta Petersburgo, 1908 - 205 pa?oj
- Якоб Хендрик Вант-Гофф, 1852-1911: некролог (mortatesto de Jacobus Henricus van 't Hoff 1852-1911)
- Исследования над явлениями вытеснения одних металлов другими (Esploro pri la fenomenoj rilate al substituado de kelkaj metaloj), 1865, tezodefendo
- Biografio de Alexei Beketov
, frato pli juna de Nikolao Beketov
- Encyclopaediae Magnae Sovieticae
- Personensuche
- Университетская философия в России: идеи, персоналии, основные центры
, В. Ф Пустарнаков
- 100 знаменитых харьковчан
, Карнацевич В. Л.
- Энциклопедия необходимых знаний. Книга 3
, Enciklopedio pri la necesa kono, volumo 3
- Выдающиеся деятели российской науки: учебное пособие по чтению для ...
, Людмила Константинова, Елена Щенникова
- The Dostoevsky Encyclopedia
, K. A. Lantz
- The Life of a Chemist: Memoirs of Vladimir N. Ipatieff
, Vladimir Nikolaevich Ipatieff, Xenia Joukoff Eudin
Histories of the Electron: The Birth of Microphysics
, Jed Z. Buchwald, Andrew Warwick