한국   대만   중국   일본 
Nikolaj Leskov - Vikipedio Saltu al enhavo

Nikolaj Leskov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Leskov
Persona informo
Николай Леско?в
Naski?o 4-an de februaro 1831 ( 1831-02-04 )
Morto 21-an de februaro 1895 ( 1895-02-21 ) (64-jara?a)
en Sankt-Peterburgo
Mortis per Astmo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Literatorskie mostki (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
?tataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Nikolaj Leskov
Familio
Gefratoj vd
Profesio
Alia nomo М. Стебницкий vd
Okupo verkisto
dramaturgo
prozisto
romanisto
?urnalisto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Lady Macbeth of the Mtsensk District vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Nikolaj Semenovi? LESKOV ( ruse   Николай Семёнович Лесков ; naski?is la 4-an [jul.] / 16-an de februaro   1831 [greg.] en vila?o Goro?ovo , Orlova gubernio , Rusia Imperio , mortis la 21-an de februaro [jul.] / 5-an de marto   1895 [greg.] en Sankt Peterburgo . Li estas elstara rusa verkisto, etnografo kaj bona spertulo pri la rusa vivmaniero.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Kelkaj liaj prauloj servis kiel prepostoj en vila?o Leska , kiu donis al ili familian nomon - Leskov. Patro Semen Dmitrievi? Leskov (1789-1848) sukcese finis teologian seminarion , sed ne ekvolis esti pastro kaj servis kiel ?uriano en la kriminala ?ambro de Orjol urbo. Patrino Maria Petrovna (1813-1886) apartenis al loka nobela klano - Arefiev . La gepatroj havis entute sep gefilojn, el kiuj Nikolaj estis plej a?a.

?is 1839 Nikolaj lo?is kaj eduki?is en vila?o Goro?ovo kune kun siaj multaj gekuzoj kaj avino. Inter ceteraj geinstruistoj estis germano kaj francino, kio estis rara?o por ordinara bieno. Liaj pli altaj rezultoj en lernado okazigis envion kaj malkontenton de la parencoj, tial samjare li revenis al siaj gepatroj en Orjol.

En 1841 - 1846 li frekventis lokan gimnazion, kiun li ne sukcesis fini kun konvena atestilo. Ekde 1846 li servis kune kun la patro en la kriminala ?ambro de Orjol urbo kiel skribisto.

Post subita morto de la patro Nikolaj en 1848 transloki?is al Kievo , kie servis lia onklo kiel profesoro de la loka Universitato . Tie li ekservis en tiea filio de la ?tata Financa ?ambro kiel kontoristo. ?is 1856 da?ris lia kariero kaj tiam li eksi?is en la alta 12-a rango - Registara sekretario.

Ekde 1857 li laboris kiel makleristo en negoca firmao, kiun estris Alexander Scott , edzo de lia onklino. Kelkjare Leskov voja?is tra la tuta Rusio por vendi varojn kaj samtempe observi kutiman vivon de la popolo.

Literatura kariero [ redakti | redakti fonton ]

En 1860 aperis lia unua publikigita artikolo, en kiun li enmetis polemikajn tiamajn problemojn de la lando. Pli ofte liaj verkoj estis eldonitaj en perioda?oj de Sankt Peterburgo , en kiun li transloki?is en 1861 . Balda? li i?is fama publicisto kaj novelisto.

En 1862 - 1869 Leskov estis kunlaboranto de revuo "La Norda Abelo" , kiu eldonis multajn liajn verkojn sub pse?donimo M.Stebnicki . Anka? li tiam multe voja?is tra E?ropo plenuminte komision de la redaktisto kaj tradukis en la rusan lingvon kelkajn verkojn de famaj tieaj verkistoj.

En 1875 Leskov elveturis eksterlanden por la dua fojo. Li estis tute seniluzii?inta en siaj religiaj kredoj kaj post reveno li verkis kelkajn satirikajn rakontojn pri la klerikaro. Du jarojn poste lia romano "La Klerikaro" pla?is al la imperiestrino Maria Aleksandrovna . Leskov tuj i?is membro de la eduka fako en la Ministerio pri Registara Propra?o.

En 1881 li verkis unu el siaj plej famaj libroj, "La historio de straba Maldekstrulo de Tula kaj la ?tala Pulo" , en kiu rusa lertulo sukcesis subfor?i la ?talan pulon faritan en Anglio . Du jarojn poste li retiri?is de registara servo.

En sia malfrua prozo , li kritikis la tutan rusan politikan sistemon. Tial li devis eldoni siajn verkojn en provincaj flugfolioj, ?urnaloj kaj revuoj. Li ofte subskribis ilin per diversaj pse?donimoj, kvankam li ne havis iun permanentan.

Nikolaj Leskov mortis en St-Peterburgo post nova paroksismo de astmo , kiu turmentis lin dum la lastaj kvin jaroj de lia vivo. Li estas enterigita en la Volkovskoje tombejo.

Familio [ redakti | redakti fonton ]

En 1850 Leskov edzi?is al la filino de ri?a kieva komercisto. La geedzi?o estis tro rapida kaj ?in ne aprobis multaj parencoj. Ties unua filo Mitja mortis frue kaj iliaj interrilatoj grave malvarmi?is. En 1866 naski?is ties dua filo Andrej , kiu poste verkis biografion de sia patro.

lia tombo

Memoro [ redakti | redakti fonton ]

"Katerina Izmajlova" [ redakti | redakti fonton ]

Opero " Katerina Izmajlova " estas unu el ?efverkoj far Dmitrij ?ostakovi? elstara soveta komponisto . ?i bazi?as sur novelo far Nikolaj Leskov Damo Makbeto de mcenska distrikto ( ruse ≪Ле?ди Макбе?т Мце?нского уе?зда≫) .

Filmadaptoj de verkoj de Leskov [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistas filmo de Andreo Vajdao baze de Damo Makbeto de mcenska distrikto titolita Siberia damo Makbeto .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]