한국   대만   중국   일본 
Nikola Ra?i? - Vikipedio Saltu al enhavo

Nikola Ra?i?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nikola Ra?i? )
Nikola Ra?i?

Nikola Ra?i? ?e la podio, EEU -kongreso en Rijeko, julio 2014
Persona informo
Naski?o 18-an de julio 1957 ( 1957-07-18 ) (66-jara?a)
Lingvoj Esperanto
Nacieco kroato , nederlandano
?tataneco Kroatio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La Rondo Familia
Esperanto
Verkis en Esperanto La Rondo Familia
Aliaj aktiva?oj Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1988–2003)
v ? d ? r
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nikola RA?I? (n. 18 julio 1957 ) estas kroatdevena esperantisto , nuntempe lo?anta en Roterdamo . Post kiam li anta?e estis kunlaboranto de Internacia Kultura Servo en Zagrebo , en Roterdamo li ekde 1988 ?is majo 2003 laboris kiel Konstanta Kongresa Sekretario en la Centra Oficejo de UEA . Lia demisio de tiu posteno estigis la retan Esperanto-gazeton Libera Folio . Nuntempe li laboras en Roterdamo en propra lingva kaj kultura konsultejo Most / De Brug ("la ponto"). Krome, li estis kuratoro por UEA de la Amsterdama katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto.

Ra?i? estas a?toro de la libro pri sociologiaj esploroj en Esperantio La Rondo Familia kaj kontribuis al la verkado de la bro?uroj por la " Zagreba metodo ". Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo , festlibro por Ulrich Lins kaj en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin .

Li anka? tradukis, precipe poezion, el kelkaj jugoslaviaj lingvoj.

Sociologia esploro [ redakti | redakti fonton ]

Nikola Ra?i? en sia artikolo Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj , [1] montris rezultojn de esplorenketo farita en 2002 al esperantistoj anoj de UEA kaj aliaj partoprenantoj de lasta UKo en Brazilo pri UK-oj mem. Venis 482 respondoj, ?efe el okcidentaj landoj, ?efe de viroj, altedukitaj, ?efe de maljunuloj, mezklasuloj kaj duarange soluloj, ?efe inter virinoj, kun pluraj hobioj, ekzemple pri naturo, homoj de libroj pli ol de faroj, kaj ne multe pri fremdaj lingvoj!, kun bona lingvonivelo (propra takso) kaj aktivaj en Esperanto-movado, 87% anoj de UEA, 12% de SAT ktp., fervoraj legantoj, kiu lernis E-on en kurso (37%) kaj duarange memlerne el libro (26%), pro instigo ?efe de konato. Preska? duono partoprenis en almena? kvar UK-oj. Kiel tialo por ne partopreno oni indikas mankon de mono kaj de tempo. Por partopreno oni indikas intereson pri la movado, kaj duarange pri praktikado de la lingvo. El la programo oni preferas tiuorde la libroservon , la ina?guron, la nacian vesperon kaj la ekskursojn ; plej malpli la Cseh-aran?ojn, la aran?ojn por aktivuloj, la komitatkunsidojn, la lingvajn kursojn kaj IKU. Oni ne volas pagi tion multe, sed oni volas konvenan kongresejon. La kvalito de helpo ricevita de la LKK kaj de la Kongresa Fako de UEA estas alte taksita, same kiel pri la informiloj, nome la du Bultenoj, sed strange oni ne demandis pri la Kongreslibro ! La a?toro mem substrekas la kontra?diron inter la neceso montri Esperanton al la ekstera mondo kaj UK-oj kie oni vivas interne por la komunumo mem.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Nikola Ra?i?, Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj , en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin , Roterdamo , 2010, UEA ( ISBN 978-92-9017-113-3 ). pp. 542-557.