한국   대만   중국   일본 
Nigra skatolo (aviadilo) - Vikipedio Saltu al enhavo

Nigra skatolo (aviadilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flugdatena registrilo

Aviad-registrilo , ofte nomata nigra skatolo , estas aparato en aviadilo, kiu dum la flugado registras informojn utiligeblajn en la okazo de akcidento . Malgra? sia kromnomo tiaj aparatoj estas ne nigraj, sed brile oran?-koloraj, por faciligi ilian trovadon.

Ekzistas du specoj de registrilo:

  • la flugdatenan registrilon ( angle flight data recorder , FDR), kiu registras te?nikajn datenojn pri la aviadilo, ekz. flugrapidon, alton, direkton , vertikalan akcelon , la?aksan angulon;
  • la stirejan son-registrilon ( angle cockpit voice recorder , CVR), kiu registras sonojn en la stirejo. Konforma al la angla esprimo ?i foje estas nomata vo?-registrilo, kvankam ?i registras ne nur vo?ojn.

La du aparatoj povas esti kombinitaj en unu skatolo.

La reguloj pri la devo havi tiajn registrilojn varias la? landoj. En Usono de 2014 aviadilo devas havi ilin, se

  • ?i havas almena? 20 pasa?erajn lokojn, a?
  • ?i havas almena? 6 pasa?erajn lokojn, bezonas du stiristojn kaj havas turbo-?argitajn motorojn.

Te?nikaj detaloj [ redakti | redakti fonton ]

Protekto [ redakti | redakti fonton ]

Aviad-registrilo havas ?talan mantelon, kaj ?irka?as la internon plurtavola izola?o. La mantelo protektas kontra? kolizio kun 3.400 g (?. 33.000 m/s²) kaj temperaturo de 1.000 °C (dum 30 minutoj). La datenregistra bendo estas protektita kontra? marakvo kaj hazarda forvi?o. Tiel la nigra skatolo eltenas ekstremajn cirkonstancojn kaj akcidentojn. Anstata? la tradicie uzata magnetbendo nun ofte estas uzata fulmomemora datenkarto.

Por ekstra protekto la aparatoj estas lokitaj en la vosto de la aviadilo.

Retrovo [ redakti | redakti fonton ]

Aviadila kra?o povas dis?eti la rompa?ojn al vasta areo. Post surtera kra?o oni fidas je la oran?a koloro de la skatolo, kiu bone videbligas ?in. Se la skatolo tamen estas detruita, povas esti malfacile trovi la datenportilon. Post la kra?o de flugo 9525 de Germanwings en 2015 oni trovis la flugdatenan registrilon nur post na? tagoj.

Por ebligi la retrovon de subakvi?inta registrilo la aparatoj havas instala?on, kiu aktivi?as post malseki?o kaj tiam elsendas ultrasonan signalon. Tiu signalo estas trovebla per tiucelaj detektiloj kaj funkcias dum almena? 30 tagoj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Al la evoluigo de la aviad-registriloj kontribuis pluraj personoj; la plej grandan meriton oni ofte atribuas al la kemiisto David Warren el A?stralio . Li en 1954 publikigis artikolon, en kiu li proponis la enkondukon de la registriloj; en 1957 li mem konstruis prototipon de flugdatena registrilo. En 1958 ekestis la unua kombinita datena kaj sona registrilo.

Tamen jam en 1939 la francaj in?enieroj Francois Hussenot kaj Paul Beaudouin konstruis aparaton, kiu registris flugdatenojn sur optika filmo. En 1942 la finna in?eniero Veijo Hietala konstruis registrilon (nomatan "Mata Hari"), kiu funkcie jam similis al la modernaj aparatoj kaj estis uzata dum eksperimentaj kaj provaj flugoj; ?i ne estis konstruita por elteni akcidenton.