한국   대만   중국   일본 
Nicola Porpora - Vikipedio Saltu al enhavo

Nicola Porpora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicola Porpora
Persona informo
Naski?o 17-an de a?gusto 1686 ( 1686-08-17 )
en Napolo
Morto 3-an de marto 1768 ( 1768-03-03 ) (81-jara?a)
en Napolo
Lingvoj itala
?tataneco Re?lando de Napolo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
muzikinstruisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.porporaproject.com
v ? d ? r

Nicola Antonio Porpora (* 17-a de a?gusto 1686 en Napolo ; † 3-a de marto 1768 samloke) estis Itala komponisto kaj kantinstruisto . Li estis fama pro sia virtuozeco en la Itala ario .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Komencoj en Italio [ redakti | redakti fonton ]

Ekde la 8-a de septembro 1696 ?is 1706 Porpora vizitis la konservatorion ?Conservatorio dei Poveri di Gesu Cristo“ kiel lernanto de Gaetano Greco kaj Ottavio Campanile kaj poste de?oris kiel kapelestro de princo Philipp de Hessen-Darmstadt, la komandanto de la imperiestraj trupoj en Napolo. Kiel operkomponisto li unue prezenti?is kun Agrippina , kiun li prezentis la 4-an de novembro 1708 en la re?a palaco en Napolo kaj la 9-an de novembro en la Teatro San Bartolomeo.

En julio de 1715 Porpora komencis sian agadon kiel kantinstruisto ?e la Conservatorio San Onofrio, el kiu eli?is dis?iploj tiel famaj kiel Antonio Uberti (kiu nomis sin honore al sia instruisto Porporino ), Farinelli (Carlo Broschi) kaj Caffarelli (Gaetano Majorano). La 28-an de a?gusto 1720 li unuafoje prezentis Farinelli en privatkoncerto de la serenado Angelica e Medoro (teksto de Pietro Metastasio , kiu per tio komencis kiel libretisto) en la domo de la Principe della Toretta. Sian oficialan komencon Farinelli faris dum karnavalo 1721 ?e la Roma Teatro Alibert en la opero Eumene de Porpora. La sensacia sukceso de sia majstra dis?iplo anka? forte instigis la karieron de Porpora. En 1722 li abdikis sian oficon ?e la Conservatorio San Onofrio, por tute sindedi?i la prosperigon de la kantista kariero de Farinelli. Nur en 1725 li oficiale reekfunkciis kiel estro de la Ospedale degli Incurabili en Venecio. Lia ?is tiam prefere sporada operkreado enbu?i?is nun en longan serion de verkoj ekestintaj en rapideta sinsekvo kaj prezentitaj sur ?iuj gravaj scenejoj de Italio. En tiuj jaroj Porpora konkuris kun Leonardo Vinci je la rango kiel plej populara operkomponisto de Italio. Vinci havis je sia flanko Pietro Metastasio, kiu rapide ascendis al la plej demandata operpoeto kaj konfidencis por la unua muzikigo siajn avidatajn libretojn al li, kiun li ege estimis kiel muzikisto. Porpora tamen plejofte disponis pri la pli famaj kantistoj, el kiuj multoj kiel iamaj estis intime ligata al li. La rivaleco inter amba? komponistoj fini?is nur en majo 1730 per la subita morto de Vinci (onidire li estis murdia per taso da varma ?okolado venenita sekve de amafero).

Londono kaj "Operejo de la nobelaro" [ redakti | redakti fonton ]

En 1733 Porpora sekvis inviton al Londono por transpreni la direktadon artistan de la ?Operejo de la nobelaro" nove fondita kaj protektita de la princo de Kimrio, kiu konkurencis kun la operentrepreno de Georg Friedrich Handel subtenata de la re?o Georgo la 2-a . Tuj kun sia unua verko por tiu ?i entrepreno Porpora faris sukcesan tiron. Post kiam publiki?is, ke la opero ?Arianna in Creta“, de Handel planita por la venonta opersezono surbaze de prilaborado de libreto de Pietro Pariati ( Arianna e Teseo ), kiun Porpora anta?e jam mem muzikigis, Paolo Antonio Rolli tuj poetis da?rigon. La nova opero Arianna in Nasso ina?guris la 29-an de decembro 1733 la sezonon ?e la Lincoln's Inn Fields Theatre, kvar semajnoj anta? ol Handel la 26-an de januaro 1734 povis prezenti sian Adriadne ?e la teatro ?Haymarket Theatre“.

Por la venonta sezono la "Operejo de la nobelaro" luprenis la teatron ?Haymarket Theatre“; Handel kaj sia personaro devis transsetli al Covent Garden. Kiel kroma atrakcion oni venigis Farinelli al Londono, kiu karnavale 1734 ankora? enga?i?is en Italio. La nova opersezono estis ina?gurata la 29-an de oktobro 1734 per Artaserse de Johann Adolf Hasse (ke Hasse mem ?eestis je la enstudado en Londono, ofte estas asertata, tamen ne estas pruvita). la unua prezentadode tiu ?i opero jam okazis karnavale 1730 en Venecio, same kun Farinelli en la rolo de Arbace. La versio pliamplifita per serio da enmetitaj arioj el la plumo de Porpora, Attilio Ariosti kaj la frato de Farinelli Riccardo Broschi al pasticcio estis spektakla sukceso kaj havigis al la nobelaroperejo tian altiron da a?kultantoj, ke sekve la personaro de Handel plurfoje devis aktori anta? preska? malplena a?kultantejo. Tamen Handel sukcesis, certigi al si por la sekva sezono la kunagon de la fama baletgrupo de Salle, kiu gastis en Londono. Kun Ariodante ( 8-a de januaro 1735 ) kaj Alcina ( 16-a de aprilo 1735 ) li kreis du el siaj majstraj verkoj, kiuj samis la ?lagrojn de la konkurenco anka? je scena atraktiveco pro sia elspezigaj ?oraj kaj baletaj surscenigoj. Porpora tamen metis per Polifemo , ?ustatempe je la novjara la 1-an de januaro 1735 , plue sur la virtuozecode siaj kantsteluloj.

Reveno al Italio [ redakti | redakti fonton ]

La reciproka vetarmado de la Londonaj Operejoj malgra? bonaj enpezoj investendaj plejparte en la ga?oj de la kantistoj balda? kondukis al konsumi?o de la financaj rimedoj. Kiam post kvar opersezonoj amba? rivalaj entreprenoj ruinigis unu la alian, Porpora forlasis Londonon kaj provis rekomendi sin per sia oratorio Gedeone ?e la imperiestra kortego en Vieno. La verko tamen ver?ajne ne ricevis speciale bonan resonancon, kaj la esperata dungiteco forrestis. Porpora revenis al Napolo, kie li tuj trovis konekton al la publika muzika vivomkaj povis da?rigi la serion de siaj operoj. Speciale la unua prezentado de la reviziita versio de Semiramide riconosciuta la 20-an de januaro 1739 en la Teatro San Carlo i?is triumfo, anka? dank‘ al la kunago de Caffarelli,. Samjare Porpora i?is unua instruisto ?e la konservatorio de Santa Maria di Loreto. En 1742 li iris al la unua prezentado de sia opero Statira al Venecio kaj tie i?is ?ordirektisto ?e la Ospedale della Pieta kaj ?e la Konservatorio dell'Ospedaletto .

Interludo en Dresdeno [ redakti | redakti fonton ]

Post kiam Porpora sensukcese kandidatis post la morto de Leonardo Leo en 1744 pri ties sukcedo kiel re?a kapelestro en Napolo, jaron poste li forlasis Italion kaj voja?is eskorte de la Venecia ambasadoro Correr trans Vieno al Dresdeno . Inter li kaj Johann Adolf Hasse , de?ore ligita al Dresdeno ekde 1731 kiel re?a-Pola kaj elektoprinca Saksona kapelestro balda? eki?is grava rivaleco. Per la nomumi?o kiel kantinstruisto de la princino Maria Antonia Walpurgis von Sachsen (dekreto de la 1-a de februaro 1748 ) kaj la nomumi?o kiel kapelestro (la 13-an de aprilo 1748 ) Porpora fakte estis samranga al Hasse. Al la kompetencdisputoj krome ali?is, ke la lernantino de Porpora Regina Mingotti avancis al serioza konkurantino en la favoro de la publiko al la ofica primadono Faustina Bordoni (la edzino de Hasse). La pli kaj pli ?anceli?a pozicio de Hasse refirmi?is, kiam li akiris la oficialan titolon de ?efkapelestro la 7-an de januaro, kion Porpora ver?ajne perceptis kiel persona neglektado.

Lastaj jaroj [ redakti | redakti fonton ]

Komence de la jaro 1752 Porpora forlasis Dresdenon, kiu por li pli kaj pli i?is ?ojiga, kaj setlis kiel kantinstruisto den Vieno, kie li lo?is en la Michaeler-domo apud la Michaeler-pre?ejo, en kiu anka? Metastasio havis lo?ejon. Meze de la 1750-aj jaroj li dungis la junan Joseph Haydn kiel sia ?ambroservisto. Page de instruo, senkosta man?o kaj lo?o Haydn interalie devis akompani la kantolernantoj de Porpora per piano. ?ar en Vieno li ne ricevis operomendojn, Porpora provis rememorigi sin kiel komponisto per la presita publikado de 12 sonatoj por violono kaj baso ( 1754 ). La kompare kun la tiama stato de instrumentkomponado jam ekstermodaj verkoj tamen ricevis nur malmulte da komprenemo.

En 1760 Porpora revenis al Napolo, kie li ekfunkciis la 10-an de aprilo kiel kapelestro ?e la Conservatorio di Santa Maria di Loreto . Samtempe li ricevis la komision, novmuzikigi la ?atatan libreton Il trionfo di Camilla de Silvio Stampiglia por la Teatro San Carlo, teksto, kiun li 20 jarojn anta?e jam komponis por la sama scenejo. La< unua prezentado de tiu ?i noveldono la 30-an de majo 1760 estis klara malsukceso, kiu igis lin ?esi komponi operojn. La 1-an de majo li abdikis pro nekonataj ka?zoj de sia posteno ?e la konservatorio. Pri liaj restaj vivojaroj apena? ekzistas fidindaj informoj. Metastasio raportas en letero al Farinelli, ke Porpora mortis malri?e kaj solece en Napolo.

Signifo [ redakti | redakti fonton ]

Dum sia vivotempo Nicola Porpora estis rigardata kiel la plej bona kantinstruisto de Italio (kaj per tio de E?ropo) kaj kiel senkomparebla eksperto pri la homa vo?o. Liaj instrumetodoj celis en tiam novstila maniero la evoluon dela individuaj kapabloj de ?iu lernanto xis la perfekta regado de la vo?instrumento. La formado de senmakule pura sono kaj la kapablo majstri ?iun teorie eblan teknikan malfacila?on, estis rigardataj kiel kondi?oj por la muzika interpretado. Anka? postaj muzikhistoriistoj atribuis la florepokon de la Itala kantkulturo en la 18-a jarcento unuarange je la agado de Porpora.

Kiel komponisto Porpora estas rigardata kiel ?efa reprezentanto de la Opera seria , la tiam domina operformo (escepte de Francio, kiu konservis sian propran tradicion fonditan de Jean-Baptiste Lully ). Tipa por tiu ?i operspeco estas la separado de recitativoj, en kiuj avancas la agado, kaj fermitaj muziknumeroj, preska? nur arioj, en kiuj la rolouloj de la dramo esprimas siajn sentojn per la rimedoj de la virtuoza kantado. La muzika fenotipo tiel estas dominata de la solista kantado. La prikantataj sentoj (?afektoj“) estis simile normigitaj kiel iliaj muzika prezentado. La speciala?o de Porpora je tio estis la Aria di bravura , kiun li kondukis al sian kulminon. La kantpartio en tiaspecaj pecoj i?as virtuoza obstaklovego por la vo?o, kiu ankora? estas akcentata per ofte ri?a orkestra ekipo kun forta partopreno de blovinstrumentoj (Porpora favore uzas trumpetojn kaj ?askornojn). En Aria cantabile rezervita al teneraj sentimentoj tamen li kutime uzis gracian melodikon kun popularaj sonoj, kiu estas tipa por la frua Itala rokoko. Ke Porpora limigis la muzikigon de la fakta agado je la recitativoj, kiujn li ege ekzakte muzikigis je ekzakta priatento de la vortakcentoj kaj koncentri?is je la arioj ofte sur nur muzikajn efektojn, oni ofte ripro?is al li, tamen tio plejparte kongruas kun la estetiko de la Opera seria.

Verkoj (elekto) [ redakti | redakti fonton ]

Vo?kanta muziko [ redakti | redakti fonton ]

Operoj [ redakti | redakti fonton ]

(interkrampe libretisto, urbo kaj jaro de la unua prezentado)

  • Agrippina (N. Giuvo; Napolo 1708)
  • Arianna e Teseo ( Pietro Pariati ; Vieno 1714)
  • Eumene ( Apostolo Zeno ; Romo 1721)
  • Adelaide ( Antonio Salvi ; Romo 1723)
  • Siface ( Pietro Metastasio ; Mailand 1725)
  • Semiramide riconosciuta ( Metastasio ; Venecio 1729, nova versio Napolo 1739)
  • Mitridate (Filippo Vanstryp; Romo 1730)
  • Germanico in Germania (N. Coluzzi; Romo 1732)
  • Arianna in Nasso (Paolo Antonio Rolli; Londono 1733)
  • Polifemo (Rolli; Londono 1735)
  • Carlo il Calvo (anonima; Romo 1738)
  • Il trionfo di Camilla (Silvio Stampiglia; Napolo 1740, nova versio Napolo 1760)
  • Statira ( Francesco Silvani ; Venecio 1742)
  • Filandro ( Vincenzo Cassani ; Dresdeno 1747)

Serenadoj [ redakti | redakti fonton ]

Oratorioj [ redakti | redakti fonton ]

  • Davide e Bersabea (Rolli; London0 1734)
  • Gedeone (anonima; Wien 1737)

Instrumentmuziko [ redakti | redakti fonton ]

  • 12 sonatoj por 2 Violonoj kaj baso, presita en Vieno 1754
  • Kon?erto por violon?elo kaj ar?instrumentoj