Nicolas Maduro Moros
(naski?is la
23-an de novembro
1962
), estas venezuela politikisto kaj Prezidento de
Venezuelo
ekde aprilo 2013, de oktobro 2012 ?is lia elekto kiel Prezidento li estis Vicprezidento de Venezuelo, plejparte sub Prezidento
Hugo Chavez
. Li estis ministro pri eksterlandaj rilatoj de a?gusto 2006 ?is januaro 2013. Li estas priskribita kiel "agrabla eksa bus?oforo kiu fari?is sindikatestro, parlamentano, ministro", kaj la "plej kapabla administranto kaj politikisto en la interna rondo de Chavez."
Je la 8-a de novembro 2012, dum televida alparolo anoncanta ke li veturos ree al Kubo por ur?a operacio pro la reokazo de
kancero
, Chavez nomis Maduron kiel lia posteulo "se io ajn okazus al mi."
Diosdado Cabello
deklaris sian subtenon de la decido. Chavez estis mortonta la 5-an de marto 2013.
Naski?is li en
Karakaso
, kaj eduki?is en la Liceo Avalos, publika mezlernejo okcidenta de la urbo. Bus?oforo, li komencis sian karieron politikan kiel neoficiala sindikatisto dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam la sindikatoj estis ankora? malpermesataj. Li edzi?is kun
Cilia Flores
, simile aktivulino.
En 1992 Hugo Chavez enkarceri?is pro fiaska pu?o, sed en 1994 Maduro kaj lia edzino,
Cilia Flores
, sukcesis liberigi lin. Maduro i?is parlamentano en 1998. Je la 9-a de a?gusto 2006, li estis nomita ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj je la 13-a de oktobro 2012, vicprezidento.
De la 5-a de marto 2013 li plenumis la devojn de prezidento de Venezuelo, kaj de la 19-a de aprilo oficiale ekoficis, kaj de la 10-a de januaro 2019 oficiale ekoficis kiel prezidento de Venezuelo en la dua oficperiodo.
Meze de
januaro 2019
komenci?is akraj surstrataj protestoj por forigi lin de la posteno de prezidento pro la terura falo de la ekonomio de la lando.
La
26-an de marto
2020
la
Usona Departmento de Justico
anoncis akuzojn
kontra? Nicolas Maduro kaj altrangaj oficaluloj pri droga terorismo pro ties kunlaboro kun gerilanoj strebantaj venigi kokainon al Usono.