El Vikipedio, la libera enciklopedio
La termino
Napola Skolo
markas grupon de komponistoj, kies bazo trovi?is en la
itala
urbo de
Napolo
, kiu ekde
1650
dum pli ol ?. 100 jaroj grandparte difinis la historion de la
serioza opero
. La influo de tiu ?i skolo da?ris parte ?is la fino de la
20-a jarcento
.
La historio de tiu ?i skolo estas ligita al la sinsekva kreado de kvar konservatorioj, kiuj nuntempe estas kunigitaj al ununura
Conservatorio di musica San Pietro a Maiella
(de kiu i?is direktoro anka?
Francesco Cilea
) kaj kiuj devenis el orfanejoj:
- Conservatorio dei Poveri di Gesu Cristo
- Conservatorio di Sant'Onofrio a Porta Capuana
- Conservatorio di Santa Maria di Loreto
- Conservatorio della Pieta dei Turchini
Kiel fondinton oni rigardas
Francesco Provenzale
, kaj kiel unuan gvidan majstron
Alessandro Scarlatti
. Decida ?enro unue estis la
opero serioza
kun siaj ege idealigitaj herooj kaj re?oj ktp. samkiel kompakta muzika sinsekvo de
recitativo
(por la agado) kaj
triparta ario
(statopriskribo). Kiel
uverturo
sekvis triparta
simfonio
. La komponskolo anka? estis nomdona por la
napola sestakordo
.
Inter la reprezentantoj de la Napola Skolo elstaras
Giovanni Battista Pergolesi
,
Leonardo Vinci
,
Pasquale Anfossi
,
Antonio Sacchini
,
Nicola Vaccai
,
Francesco Antonio Feo
kaj
Leonardo Leo
. Unu el la plej elstaraj reprezentantoj estis
Domenico Cimarosa
. Pluaj konataj komponistoj de la Napola Skolo estas
Nicola Porpora
, kaj
Johann Adolph Hasse
.
Poste sekvis
Niccolo Jommelli
kaj
Tommaso Traetta
kaj pliampleksigis la rigidan formon per dramecaj
recitativoj
akompanataj per orkestro kaj kunigadoj de la numeroj al pli grandaj scenoj.
Konataj tekstopoetoj, kies libretojn muzikigis la komponistoj de la Napola Skolo, estis
Pietro Metastasio
kaj
Apostolo Zeno
.
Dum la
18-a jarcento
la Napola Skolo havis la gvidan pozicion ?e la nasko de la
komika opero
. Tiu ?i evoluis el
intermezoj
en?ovitaj en la seriozajn operojn
La Napola Skolo influis i.a. postajn muzikistojn kiel
Christoph Willibald Gluck
kaj
Wolfgang Amadeus Mozart
, sed anka?
Gioacchino Rossini
.