El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia liberalismo
a? pli akcentite
naciisma liberalismo
estas varia?o de
liberalismo
, kombinante
naciismon
kun kelkaj
liberalaj
valoroj kaj politikaj konceptoj, precipe rilate al instruado, la rilato inter ?tato kaj religiaj institucioj kaj moderna, efika, burokratia publika administrado.
La radikoj de nacia liberalismo troveblas en la 19-a jarcento, kiam
konservativa liberalismo
estis la ideologio de la politikaj klasoj en plej multaj e?ropaj landoj kaj precipe tiuj de meza E?ropo, tiam regitaj de
monarkioj
. Origine naciaj liberaluloj, kvankam favoraj al libera komercado, tamen ne estis liberalismaj komercistoj la? la skolo de
Man?estro
, kiuj estas rekomendantoj de
ekonomia liberalismo
, kiel la tradiciaj liberaluloj de la 19-a jarcento ?ie alie en la mondo. Anstata?e la naciaj liberaluloj de tiu epoko favoris kunlaboron inter la registaro kaj la nacia industrio je moderaj niveloj de protektismo, la starigon de moderaj sindikatoj, subvenciojn por naski?antaj industriaj entreprenoj a? por kompanioj konsiderataj havi strategian gravecon por lanacia evoluo, kaj diversajn formojn de komenci?anta industria planado. En
Germanlingvio
, naciaj liberaluloj estis anka? en favoro de pli a?toritata a? konservativa politika re?imo pro la pluretna karaktero a? heterogena naturo de landoj kiel la
A?stra Imperio
(poste oficiale renomata
A?strio-Hungario
) a? la en 1871 nove kreita
Germana Regno
.
Naciaj liberalaj partioj hodia? ankora? ekzistas ekzemple en
A?strio
, kie la ideologio estas unu el la tri tradiciaj ideologiaj grupi?oj en la nacia politiko, kaj en
Rumanio
, kie ?in reprezentas plej malnova kaj nuntempe dua plej granda politika partio de la lando, nomata
Partidul Na?ional Liberal
, PNL.