한국   대만   중국   일본 
Nacia Asembleo (Germanio 1848) - Vikipedio Saltu al enhavo

Nacia Asembleo (Germanio 1848)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Asembleo
Konstitucifara Asembleo
parlamento
unu?ambra parlamento Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 18-a de majo 1848 vd
Fino majo 1849 vd
Lando(j) Germana Imperio de 1848/1849 vd
Sidejo Pa?lo-pre?ejo en Frankfurto
?efestro(j) Eduard von Simson (en) Traduki (1848–1849)
Heinrich von Gagern (1848–1848) Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Library of the German Imperial Assembly (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
v ? d ? r
La parlamentejo en la frankfurta Pa?lo-pre?ejo
La frankfurta Pa?lo-pre?ejo de ekstere

La Germana Nacia Asembleo de 1848 (anka? nomata Frankfurta Nacia Asembleo ) estis la unua libere elektita parlamento por la germanaj ?tatoj renkonti?inta en la Pa?lo-pre?ejo en Frankfurt ?e Majno . ?i krei?is sekve de la komenci?o de la Revolucio de 1848 , en kiu la civitanoj de la diversaj germanaj landoj postulis unui?on al unuopa germana nacio-?tato , pli da civitaj rajtoj kaj demokration. Post la malpotencigo de la anta?e regintaj princoj kaj re?oj, la revolucio kreis la Nacian Asembleon por realigi siajn celojn.

Anta? ol la parlamento povis realigi siajn decidojn, la iamaj regintoj reestigis sian potencon kaj kapablis fiaskigi la revolucion de 1848. Pro tio anka? fini?is la renkonti?oj en la Pa?lo-pre?ejo kaj forfalis la ?anco krei unuan germanan demokration.

Anta?a historio [ redakti | redakti fonton ]

Napoleonaj tempoj [ redakti | redakti fonton ]

La pensoj pri civita liberalismo, egaleco kaj popola mem-determinismo , kiuj fondis la bazon por la ?efaj ideologioj de la 19-a jarcento, originis en la Franca Revolucio de 1789 . Tiu revolucio forigis la absolutismon en Francujo kaj enkondukis respublikan ?tatoformon, sed jam malmultajn jarojn poste generalo Napoleono Bonaparto sin mem deklaris imperiestro de la francoj kaj militis kontra? la aliaj e?ropaj grandpotencoj Anglujo , Prusujo , Rusia Imperio kaj A?stra Imperio . [1]

Napoleono ne sukcesis kaj estis superata, sed lia hereda?o al E?ropo restis: Per lia batalado en la nomo de la franca revolucio, per la estigo de Pollando kaj la detruo de la Sankta Romia Imperio ? la tiutempe tre loza federacio inter la germanaj ?tatoj ? li instigis la popolojn en E?ropo pensi konscie pri la civitaj kaj naciaj rajtoj. Tio precipe koncernis Germanujon kaj Italujon, kiuj ne jam estis krei?intaj kiel nacio-?tatoj. Post la forigo de Napoleono, oni rekonstruis la monar?iojn ? anka? en Francujo ? kaj provis haltigi la novajn naciajn pensojn por eviti perdon de potenco. Anka? la landlimojn oni provis reestigi tiel, kiel ili aspektis anta? la Napoleonaj militoj, kaj pro tio oni renkonti?is en la Viena Kongreso en 1814/15, en kiu oni pridebatis la postmilitan ordon de E?ropo.

1815 ?is 1848 [ redakti | redakti fonton ]

Per la fina akto de la Viena Kongreso krei?is denove loza federacio inter la germanaj ?tatoj, la tiel nomata Deutscher Bund (esperante " Germana Federacio "), en kiu la du germanlingvaj ?efpotencoj Prusujo kaj A?strujo estis inkluditaj. Krome krei?is la Zollverein , dogana unio inter la germanaj landoj. Amba? unioj pli kaj pli revekis la ideojn de naciismo kreitajn per la Napoleonaj promesoj pri la valoroj de la franca revolucio, kiuj estis libereco, frateco kaj egaleco.

Liberalismon kaj la rajtojn de la propraj civitanoj la princoj kaj re?oj provis malpligrandigi per pli severaj le?oj enkondukintaj interalie la cenzuron kaj la malaprobon de kontra?-registaraj paroloj. Tiu subpremo de la civitanoj finfine, en 1848, rezultis en denova Franca Revolucio, kiu balda? poste evoluis al tute?ropa revolucio anka? naskanta la germanan revolucion de 1848. La Nacia Asembleo en Frankfurt estis do produkto el popola nekontento kaj ne konsistis el oficialaj registaranoj de la germanaj ?tatoj, sed precipe el kutimaj bur?oj , kiuj estis elektitaj en ?iuj germanaj landoj de la pleja sudo al la pleja nordo, de l’ okcidento al la oriento, en ?iuj regionoj, kiuj estis tiutempe konsiderataj partoj de futura unui?inta Germanujo.

Pridiskutataj temoj en la Asembleo [ redakti | redakti fonton ]

Kreo de Germana Nacio-?tato [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demando pri Germanujo .

Por la parlamentanoj renkonti?intaj en la Pa?lo-pre?ejo ekzistis unu centra demando solvenda, kiun la monar?oj ne volis respondi pro ties timo je perdo de sia propra potenco. Temis pri la demando pri la germana unui?o. Dum la anta?aj jaroj klari?is du ?efaj ebloj respondi al la “ germana demando ” per la kreo de Germana Nacio-?tato:

  • Kleindeutsche Losung (esperante Malgrandgermana solvo ): Germanujo estus estrata de la Prusa re?o kaj ne inkludus A?strujon.
  • Großdeutsche Losung (esperante Grandgermana solvo ): Germanujo inkludus ?iujn germanajn ?tatojn, anka? A?strujon, kies registaro estrus Germanujon.

La Malgrandgermana solvo estis konsiderata kiel eblo, ?ar A?strujo kaj Prusujo estis rivaloj kaj amba? volis estri Germanujon, dum ili certe ne povus amba? pace kunekzisti en unui?inta nacio. Se A?strujo estus ekskludita, oni ne plu havus ka?zon batali unu kontra? la alia. La grandgermana solvo inkludus A?strujon, ?ar anka? A?strujo estis konsiderata kiel parto de Germanujo, ?ar oni tie parolis anka? la germanan ? kaj la lingvo kaj kulturo estis fakte la ununuraj indikiloj por la germaneco de e?ropa ?tato.

Sed la teritorio de unui?enda lando ne estis la nura pridiskutita?o. Oni anka? debatis pri la ?tata formo, ?u Germanujo estu demokratia respubliko, parlamenta a? e? konstitucia monar?io.

Finfine oni decidis resti ?e la malgrandgermana solvo por eviti denovan tro lozan multpopolan federacion, kian reprezentis la Sankta Romia Imperio kaj la Germana Federacio, sed pro la longda?reco de la debatoj la Nacia Asembleo tre malrapidi?is, kio estas unu el la ka?zoj de ?ia fiasko.

Civitaj rajtoj [ redakti | redakti fonton ]

Alia grava celo de la Nacia Asembleo estis la enkonduko de pli da rajtoj por la civitanoj. Unuafoje oni estigis homajn kaj civitajn rajtojn en Germanujo. ?efe oni enkondukis la egalecon de ?iuj anta? la le?o, la liberecajn rajtojn de la individuo, same kiel la nesuferigeblon de la persono, la opinian kaj gazetaran liberecojn, demonstran rajton kaj la rajtigon libere renkonti?i. [2]

Anka? la fratoj Grimm , la bone konataj skribistoj de fabeloj, ?eestis en la frankfurta Asembleo kaj kontribuis al la enkonduko de la homrajtoj en la venonta Germanujo.

Debato pri Pollando [ redakti | redakti fonton ]

Unu el la debataj temoj koncernis Pollandon, kiu estis trifoje ?istute dividita anta? la Napoleonaj militoj kaj dispartigita inter A?strujo, Rusujo kaj Prusujo ?is 1795. Kiam Napoleono militis kontra? tiuj ?tatoj kaj gajnis partojn de la iama pola teritorio, li reestigis polan ?taton tie sub lia kontrolo. Post la venko super Napoleono, la Viena Kongreso decidis ne forigi Pollandon denove redonante ?iajn teritoriojn al la tri grandpotencoj, sed doni al la Napoleona Pollando la novan nomon “ Kongresa Pollando ”.

Malgra? la fakto, ke rezulte de tio jam denove ekzistis pola ?tato en la jaro 1848, la tiu-tempa Kongresa Pollando havis multe pli malmultajn teritoriojn ol la Pollando ekzistinta anta? la distiro per A?strujo, Rusujo kaj Prusujo ?is 1795. Multaj regionoj de tiu iama anta?napoleona Pollando ? la tiel-nomata “ Respubliko de Amba? Nacioj ”, kiu estis unui?o el Pollando kaj la Grandprinclando Litovio ? estis ankora? en la posedo de Prusujo, Rusujo kaj A?strujo. Krome Kongresa Pollando estis pli-malpli dependa de Rusujo. Amba? faktoj ? la perdo de teritorioj kaj la manko de sendependeco ? kondukis al ?enerala nekontento en Pollando. Aldoni?is al ?i-?io la napoleonaj pensoj pri nacia suvereneco.

Anka? en la frankfurta Nacia Asembleo, en kiu interalie partoprenis prusaj civitanoj, kelkaj opiniis, ke oni redonu la iame polan kaj nun prusan teritorion al Kongresa Pollando, por ke ?i alproksimi?u al la grandeco, kiun ?i havis kiel Respubliko de Amba? Nacioj, sed kelkaj aliaj opiniis, ke oni ne faru tion, sed ke oni inkludu anka? tiujn regionojn al la unui?onta Germanujo. Fine la plejmulto estis kontra? la redono de la regionoj al Pollando kaj oni kontra?e e? decidis igi Pollandon membro de la Germana Federacio por pliintensivigi la tiean influon de Germanujo. [3]

Membroj de la Asembleo [ redakti | redakti fonton ]

Robert Blum parolas anta? la Asembleo

Personoj [ redakti | redakti fonton ]

Partoprenis en la Nacia Asembleo de Frankfurt entute 809 delegitoj. Kelkaj bone konataj personoj anka? partoprenis, inter alie:

Frakcioj [ redakti | redakti fonton ]

En la unuaj sesioj de la Nacia Asembleo la parlamentanoj sidis ne la? iu ajn ordo, sed post kelkaj sesioj ili ordi?is kaj sidi?is apud samideanoj. Tiel esti?is la frakcioj. Ili estis relative nestabilaj, sed ili povis esti grupigataj en tri ?eneralaj direktoj: La demokratia maldekstro , la liberala centro kaj la konservativa maldekstro . La diversaj grupoj renkonti?is en tiel-nomataj kluboj por tie diskuti unuj kun la aliaj la problemojn kaj taksojn de la Nacia Asembleo.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Die Deutschen ? Napoleon und die Deutschen, 1804-1821. ZDF, Guido Knopp, 2008.
  2. Bildungsserver Hessen ? Frankfurter Nationalversammlung verabschiedet Burgerrechte [ rompita ligilo ] , 4-a de Decembro 2008. Vidita la 23-an de Septembro 2012.
  3. Ereignis 1848: Die Polendebatte in der Paulskirche . Rbb, vidita la 23-an de septembro 2012.