한국   대만   중국   일본 
Muzikgrupo - Vikipedio Saltu al enhavo

Muzikgrupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muzikgrupo , anka? muzika grupo a? muzikistaro estas grupo konsistanta el instrumentistoj kaj/a? kantistoj , kiu plejparte muzikas por distri a?skultantaron.

Bando [ redakti | redakti fonton ]

Hispana urba muzikbando

Bando (en la itala kaj hispana banda , en la franca bande ) estas en muzika senco muzika ensemblo , kiu povas pro sia forta sono anka? prezenti liberaere. En latinidaj landoj bando estas blovmuzikistaro , kaj ?i estas la origino de la moderna bando : Tiu ?i estas precipe en la popularmuziko , ?azo , popmuziko kaj rokmuziko la nomo por grupo de muzikistoj , kiuj sub unueca nomo kuni?is por ne determinita tempospaco, por kune muziki.

Bandoj en Italujo kaj Hispanujo [ redakti | redakti fonton ]

Blovorkestroj en Italujo kaj Hispanujo konsistas precipe el klarnetoj , flutoj , trumpeto , trombonoj , tubjoj kaj frapinstrumentoj ; saksofonoj kaj pluaj lignblovinstrumentoj ali?as nur la?okaze (aparte se temas pri simfoniaj blovorkestroj). La ensembloj kutime rekruti?as el unu loko kaj ludas en ties muzika kaj festa vivo gravan rolon. Tie ili estas respondecaj por la muzika kadrigo de la ekleziaj procesioj same kiel por la publika prezentado de koncerta muziko. Anka? la edukado de nova generacio de muzikantoj okazas esence per la bandoj.

La ?modernaj“ bandoj [ redakti | redakti fonton ]

La Algiers Brass Band dum ?aza funebromar?o en Novorleano
La bando Beatles kiel vakspupa aran?o en Hongkongo

La pliofti?inta uzo de la vorto bando devenas de la mar?bando , malgrand- ?is mezgrandformata ?azbando kun (plejofte) unuope okupitaj blovinstrumentaj vo?oj. [1] Proksimume 1750 en angla Nordameriko unuafoje aperis la termino ?muzikbando“ por blovmuzikistaroj, kiuj paradis je publikaj kaj militaj okazoj. [2] Unu el la unuaj fruaj ekzemploj por civile organizitaj bandoj estas tiu de Josiah Flagg el 1767, kiu ?is 1773 prezentis dum kvin koncertoj en Bostono . [3] La unuaj ?azbandoj estis idoj de latunblovaj bandoj el Novorleano, kiuj mar?is je strataj paradoj a? je sociaj okazoj, ekzemple funebroj. [4] Komence oni nomis spontane formi?antajn kunvenojn de pluraj ?azmuzikistoj bandoj, pli malfrue necesis tempe ne limigita kaj organizita kunlaborado. Je tio oni distingis inter bandoj el nigruloj kaj kreoloj , la bandoj tute ne havis blankulajn membrojn. [5] La Eagle Band de Buddy Bolden jam ekde 1907 apartenis al la fruaj muzikaj ensembloj, kiuj oficiale titoli?is ?bando“.

Muzika ensemblo [ redakti | redakti fonton ]

Muzika ensemblo estas la termino por ensemblo a? grupo de du a? pli da muzikistoj, kiuj kune ludas muzikon. Orkestro estas ekzemplo de muzika ensemblo.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Wieland Ziegenrucker/Peter Wicke, Sachlexikon Popularmusik , 1987, p. 33
  2. Richard K. Hansen, a.a.O., p. 14
  3. William Carter White, A History of Military Music in America , 1944, p. 14
  4. Dirk Sutro, Jazz for Dummies , 2011, p. 73
  5. Daniel Hardy, Exploring Early Jazz , 2002, p. 199 sj