한국   대만   중국   일본 
Muzika analizo - Vikipedio Saltu al enhavo

Muzika analizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muzik analizo analizas muzikverkon la? diversaj aspektoj per diversaj metodoj. Muziko estas ekzemple analizebla interalie la? formaj, harmoniaj , ritmaj kaj motivaj-temaj aspektoj. La forma analizo de kompona?o estas la provo, postplenumi la kompozician strukturon de muzikverko. Per tio oni eventuale povas malka?i la arta intenco de la komponisto. Formaj vidpunktoj estas anka? rigardeblaj kiel kvalitokriterioj de kompona?o. Dum la paso de la jarcentoj evoluis kaj firmi?is en kanta kaj instrumenta muziko formaj skemoj. La studo de la tradiciaj formoj estas rekomendinda anka? por la kompreno de pli novaj formadoj.

Je la analizo de muzikpeco oni ser?as komence distingilojn de la maldetala subdivido (entran?ojn, kadencojn ktp.), por poste anta?enpenetri al pli malgrandaj formeroj (temoj, taktaroj, motivoj). Tiamaniere oni kontra?agas al la dan?ero, perdi?i en detaloj kaj negrava?oj, kiuj kondukas al neniu esenca eldiro pri la verko. Nur ekzakta formanalizo ebligas multkaze logikan kaj dramaturgie ?ustan interpretadon. Ne laste ?i anka? povas esti grava rimedo por la parkerigo de kompona?o.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]