한국   대만   중국   일본 
Muzeo Brukenthal - Vikipedio Saltu al enhavo

Muzeo Brukenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Brukenthal
Muzeul Na?ional Brukenthal
nacia muzeo
Lando Rumanio vd
Situo Sibiu
Adreso Pia?a Mare 4-5
Esti?o 1817
Malfermo 1817
Koordinatoj 45° 47′ 47″  N , 24° 9′ 2″  O (mapo) 45.7965 24.15061111 Koordinatoj: 45° 47′ 47″  N , 24° 9′ 2″  O (mapo)
Muzeo Brukenthal (Rumanio)
Muzeo Brukenthal (Rumanio)
DEC
Situo de Muzeo Brukenthal
Map
Muzeo Brukenthal
Retpa?o https://www.brukenthalmuseum.ro/
v ? d ? r
Muzeo Brukenthal ?e ?efa placo de Sibio .
Enirejo al Muzeul Na?ional Brukenthal

La Muzeo Brukenthal (germane: Brukenthal-Museum , rumane: Muzeul Brukenthal ) estas sendube la plej grava tia instituto en Sibio kaj unu el la plej belaj muzeoj de Rumanio . ?ia ?efa sidejo estas la Palaco Brukenthal urbokerne ?e Granda Placo .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

?i estis donaco de la grafo Samuel von Brukenthal por la germanlingva Brukenthal-gimnazio . La guberniestro kaj amiko de Maria Tereza estis kolektinta dumvive amason da pentra?oj famekonataj. Kelkaj de la 462 bildoj de e?ropaj majstroj transmigris post la Dua mondmilito - spite al la testamento de Brukenthal - al Bukare?to. Sed intertempe 19 pentra?oj estis dankinde redonitaj, inter kiuj estas verkoj de Antonello da Messina , Hans Memling , Jacob van Eyck kaj Breughel .

Priskribo de la domo kaj de la bildaro [ redakti | redakti fonton ]

La palacon urban konstruis de 1778-85 nekonata arkitekto. En la supra eta?o estis iam la salonoj por akceptoj. Brukenthal mem aran?is la kolekton en la domo kaj faris ?in vizitebla de ?iuj en 1817, afero nekutime tiutempe. Post la resta?radoj la kolekto nove aran?itis. Trovi?as tie ?i krom pentra?oj de la flandra/holanda skoloj anka? pentra?oj de germanaj, francaj kaj hispanaj majstroj kiel anka? de gravaj rumanaj artistoj el la 19-a kaj 20-a jarcentoj: de Theodor Aman, Lucian Grigorescu, Stefan Luchian kaj Theodor Pallady. Anka? a?stria pentra arto de la 16-a ?is la 19-a jc estas abunde reprezentata. Ekster tio oni povas admiri plastikojn kaj riliefojn de Tullio Lombardo kaj verkoj el la skolo de Giovanni da Bologna . Artmetia?oj kiel fornoj, mebloj, kestegoj, kandelingoj kristalaj anka? videblas. Komenci?as rondirado je la supra eta?o. ?uste en la ?tuparo pendas granda bildo kun vido malnova de la urbo, pentrite de Franz Neuhauser . Oni invitatas kompari tiun ?i kun la aspekto de la moderna urbo, kiu konservis multon da malnova?oj.

Sekcioj de la muzeo (parte aliloke) [ redakti | redakti fonton ]

  • Artgalerioj
  • Biblioteko Brukenthal
  • Historia Muzeo (domo Altemberger)
  • Naturscienca Muzeo
  • Muzeo apoteka
  • Muzeo de ?asado
  • Salono kun freskoj
  • Laboratorioj por resta?rado scienca kaj deponejoj

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Fonto [ redakti | redakti fonton ]

  • Brigitta G.H. Hannover Moser: Siebenburgen, eldonejo Trescher, 2-a eldono, Berlino 2013, p. 115.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]