Munkena interkonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotografio el la paso de munkenaj traktatoj ? de maldekstre: Neville Chamberlain por Granda Britio, Edouard Daladier , reprezentanto de Francio, Adolf Hitler por nazia Germanio kaj Benito Mussolini por la fa?isma Italio
Konstrua?o (hodia?a Musik Hochschule), en kiu okazis la subskribo de Munkena interkonsento

Munkena interkonsento estis interkonsento pri rezigno de limregionaj teritorioj de ?e?oslovakio , en kiu lo?is germana minoritato, al la nazia Germanio . ?i estis subskribita la 29-an de septembro de 1938 en konferenco en Munkeno de reprezentantoj de registaroj de Granda Britio ( Neville Chamberlain ), Francio ( Edouard Daladier ), Germanio ( Adolf Hitler ) kaj Italio ( Benito Mussolini ). La interkonsento fari?is rezulto de agresiva politiko de Germanio kaj brita-franca politiko helpe de cedoj . Per la fermo de la kontrakto anta?is kampanjo kontra? ?e?oslovakio, gvidita pro onidira subpremado de 3 milionoj da germanoj en la ?e?oslovaka teritorio. Tiu ?i kampanjo estis kunigita kun vulgara premo al la ?e?oslovaka registaro.

Postulojn de Germanio rilate al ?e?oslovakio Hitler formulis la 15-an de septembro de 1938 dum kunveno kun brita ?efministro en Berchtesgaden . Li ?efe postulis, por ke estu rezignita al Germanio la teritoriojn kun pli ol 50 % da germana lo?antaro. Tiuj ?i postuloj estis subtenataj per noto de la brita kaj la franca registaroj, do la ?e?oslovaka registaro fine la 21-an de septembro de 1938 akceptis. La decido ka?zis spontanean reziston de lo?antoj, kiu kulminis la 22-an de septembro per ?efstriko, kiu ka?zis falon de registaro de Hod?a . Nova kabineto de generalo Syrovy proklamis la 23-an de septembro mobilizon. Hitler dume gradigis siajn postulojn en la t.n. godesberga memorando. Aktivecojn, kiujn subtenis anka? Italio , fine gvidis al kunvoko de konferenco de ?efoj de registaroj, okazintaj la 29-an de septembro de 1938 en Munkeno kaj al la akceptita interkonsento.

La munkena interkonsento akceptita sen partopreno de ?e?oslovakio estis diktato, kiu postulis la rezignon de la ?e?oslovakaj limregionoj en la tempo ekde la 1-a ?is la 10-a de oktobro kaj solvon de la t.n. problemo de pola kaj hungara minoritato en ?e?oslovakio ?is tri monatoj (same per la rezigno de la teritorio). Novaj ?tatlimoj de ?e?oslovakio estis garantotaj de signintoj de la munkena interkonsento. La 30-an de septembro de 1938 la ?e?oslovaka registaro dum prezidanteco de Edvard Bene? akceptis la munkenan diktaton. ?e?oslovakio rezignis al Germanio ampleksajn teritoriojn signifaj ekonomie kaj precipe strategie, inkluzive de Petr?alka , danuba anta?pontejo ?e Bratislavo . Tuj post tio post la anta?a ultimato la 1-an de oktobro de 1938 Pollando aneksis teritoriojn de regionoj ?irka? T??in , Orava kaj Spi? kaj surbaze de viena arbitracio el la 2-a de oktobro Hungario ekokupis sudan kaj orientan Slovakion kaj grandan parton de Subkarpata Rusio . ?e?oslovakio tiel sume perdis 41 098 km 2 de sia teritorio kaj 4 879 000 lo?antojn, el tio 1 250 000 ?e?oj kaj slovakoj. ?i same perdis 33 % da industriaj uzinoj, plimulton de minejindustrio, vitroindustrio, teksindustrio kaj paperindustrio. ?i estis senigita de zono de limregionaj fortika?oj , interrompi?is la plej gravaj fervojlinioj. La munkena interkonsento preparis grundon por definitiva likvido de ?e?oslovakio la 15-an de marto de 1939 . En la jaro 1942 proklamis la munkenan interkonsenton kiel nevalida Granda Britio kaj Francio , en la jaro 1944 Italio kaj en la jaro 1973 Germanio .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]