한국   대만   중국   일본 
Mortezo kaj tenono - Vikipedio Saltu al enhavo

Mortezo kaj tenono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunmeto per mortezo kaj tenono.
Principo de tabulkunmetado en ?ipoj de Antikva Grekio .

La kunmetado per mortezo kaj tenono estas te?niko , kiu estis uzata ekde jarmiloj tutmonde por ligi lignopecojn kune, kutime kiam la lignaj pecoj estas paralelaj rando-al-rande a? faras angulon je proksimume 90 ° inter si. Ekzistas multaj manieroj por plenumi tion, sed la baza ideo estas, ke la staranta fino de ligna peco adapti?as al la truo farita en la alia peco [1] .

La elstara ekstrema?o de la unua peco nomi?as tenono , kaj estas ofte prilaborita en iomete pli malgranda grandeco ol la kavo kien ?i estas enmetota, dum la truo nomi?as mortezo . La kupla?o povas esti gluata, najlata a? ?ra?bata por firme teni la du pecojn inter ili.

Tiuj ligiloj estas uzataj anka? kun aliaj materialoj kiel ?tono .

Antikva Grekio [ redakti | redakti fonton ]

La kunmetado per mortezo kaj tenono estis uzata por ligi la tabulojn de malnovgrekaj ?ipoj kun duobla mortezo kaj unu eni?a tenono. Tiu aro estis fiksata per du lignonajloj.

Alternativo [ redakti | redakti fonton ]

Francisko Azorin registras la terminon mortizo , ?u erare ?u alternative, kiel Entajlo, en?iza?o, truo, farita en ligno, metalo, ?tono, ofte por alkupli adekvatan, al?ustigotan pecon. [2] Li indikas etimologion el la latina mordere (mordi). Kaj li aldonas la terminojn mortizi (respektive mortezi), por fari mortizon (respektive mortezon), kaj (korektite) mortezma?ino, duobla mortezo, segilforma mortezo, vestoforma mortezo, tenoninga mortezo, simpla mortezo. [3]

La? Francisko Azorin tenono estas Prismeto, cilindreto je la ekstremo a? flanko de ligna, metala, ?tona peco, adaptita por eni?i en mortezon de alia peco. [4] Li indikas etimologion el la greka tenon (kolo, musklo). Kaj li aldonas la terminojn tenoningo , por al?ustigita mortezo por enmeti tenonon; oblikva tenono , krucoforma tenono . [5]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. John Kelsey. (2011-03-06) Woodworker's Guide to Joinery: Straight Talk for Today's Woodworker (Gvidlibro por hodia?a lignolaboristo)  ( angle ), p. 40 ? . ISBN 9781565234628 .
  2. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?o 144.
  3. Azorin, samloke.
  4. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?o 199.
  5. Azorin, samloke.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]