El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montri?o
a?
Memmontro
estas formo de
animala konduto
, ligata al survivado de la specio en varia vojo. Unu ekzemplo de memmontro uzata de kelkaj specioj povas trovi?i en la formo de pari?ado, dum la masklo kutima havas rimarkindan karakteron kiu elstaras pro koloro, formo a? grando, uzata por allogi inon. En aliaj instancoj, kelkaj specioj povas montri teritoriajn memmontrajn kondutojn, por pluhavi teritorion por
man?o
a?
?asado
por ties familio a? grupo. Tria formo estas montrata de turniraj specioj kies maskloj luktas por akiri 'rajton' reprodukti?i.
Animaloj uzas memmontrajn kutimaron kaj markojn kiel signaloj al aliaj animaloj, kutime de la sama specio. Kvankam estas granda vario en la maniero memmontri ?e animaloj, ili ofte funkcias kiel avertoj pri sano, forto a? toksieio de la posedanto. Ene de specio, estas tipe vidataj en konkurenco por partneroj. Tio povas esti per timigo de samseksaj rivaloj, a? allogo de inoj a? amba?. Ekzemplo de logostila memmontrado estas la nesto kiun masklo de
ptilonorinko
konstruas por allogi inojn. Aliaj animaloj, kiaj
violonkraboj
, avertas pri la grando de grandega ungo por timigi siajn rivalojn. Kiel menciite, animaloj povas uzi anka? memmontran kutimaron dum rekta konkurenco inter ili por alia resurso krom partneroj. ?e animaloj kiuj estas bone armigitaj de la naturo de ties
ekologia ni?o
, fizika lukto povas signifi morton por unu a? ?iu el la implikitoj. Tiukaze, uzi memmontran kutimaron kiu permesas la animalon ?irka?kalkuli la forton de la rivalo, povas spari la kostojn kaj riskojn lukti per nenecesa batalo. Ekzemploj de tiu kutimaro povas trovi?i en la mondo de skaraboj, birdoj, mamuloj kaj pliaj.
Homoj tipe avertas pri sia ta?geco kiel partnero akirante ri?on a? famon. Papuaj
grandaj viroj
prilaboras
festojn
por montri la etendon de sia
influo
kaj
povo
. La
potla?oj
de Nordorienta
Pacifiko
estis farataj por multe de la sama efiko.