한국   대만   중국   일본 
Mizogineco - Vikipedio Saltu al enhavo

Mizogineco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mizogineco estas malsaneca malinklino al la seksaj rilatoj kun virino , a? e? al la nura ?eesto de virino. La responda vorto mizogino estas homo, kiu malamas kaj evitadas la virinojn.

La termino devenas el la helena antikva epoko kaj konsistas el la antikvaj grekaj vortoj μισε?ν, misein , "malami" kaj γυν?, gine "virino". La forta malamo de virinoj povas esti kaj individua fenomeno kaj anka? esprimo de socia seksismo .

La parenca vorto mizandreco ( neologismo el la feminisma movado de la 20-a jarcento ) signas la respondan fortan malamon de ?iuj viroj, la en PIV menciata kaj ekde la helena antikva epoko konata fenomeno de mizantropeco la ?eneralan malamon de homo al ?iuj aliaj homoj, sendepende de sekso. La parenca vorto filogineco signifas inklinon, amon a? admiron al virinoj.

Historio de la termino [ redakti | redakti fonton ]

Cicerono (Marcus Tullius Cicero) notas, ke la helenaj filozofoj komprenis mizoginecon kiel esprimon de timo. [1]

En la teorio de feminismo esprimi?is la opinio, ke la mizogineco estus rekonebla kaj kiel ka?zo kaj kiel konsekvenco de persistaj patriarkecaj strukturoj en multaj homaj societoj. [2] Pluraj elstaraj feministoj havas la tezon, ke la diskriminacio de virinoj bazi?u je socie flegata mizogineco. En la prifeminisma literaturo ja oni kutime distingas inter mizogineco, kontra?ina socia seksismo kaj ideologia kontra?feminismo [3] sed foje la tri terminoj anka? uzi?as sinonime. [4]

Aliaj sociologoj kiel ekzemple la germano Rolf Pohl substrekas, ke multaj viroj komprenus kiel minaco iujn virinojn, kiuj reprezentus alternativan socian rolon de ineco. ?e iuj aparte psike malsekuraj viroj tio esprimi?us en perforto kaj diskriminacio kontra? virinoj. Plej ofte la kondutomekanismoj tamen estus pli subtilaj, kaj subkonsciaj. [5]

Mizogineco en la kulturo kaj religio kaj ... [ redakti | redakti fonton ]

Foje oni akuzas kristanismon pri tia anta?ju?o. Tamen, la Biblio (1,16 de la Genezo , viro kaj virino estas kreitaj samtempe kaj kune la? la bildo de Dio , kaj tial ili estas egalaj en digno.

Foje anka? homoj de scienco sin forlasis al tiu anta?ju?oj kiel evidentigas la jenaj votoj: ≪La virinoj estas malpli inteligentaj ol la viroj, ?ar malpli evolui?intaj, Necesas allasi ke la pli feblaj mortu por plibonigi la specion. Kaj anka? malpermesi geedzi?on al tiuj kiuj havas heredajn malsanojn ≫. Temas pri vortoj de Charles Darwin skribitaj en sia precipa verko ≪La origino de la specio≫ (The descent of Man, and selection in Relation to Sex) (1871). [1] Arkivigite je 2009-06-29 per la retarkivo Wayback Machine [2] Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine [3] .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Marcus Tullius Cicero , Tusculanae Quaestiones , libro 3, ?apitro 11.
  2. Kate Millett: Sexual Politics
  3. Ute Planert: Antifeminismus im Kaiserreich. Diskurs, soziale Formation und politische Mentalitat [germane, en pli-malpli-traduko: "Kontra?feminismo en la Germana Regno. Priskribo, socia formi?o kaj politika etoso"]. Gottingen 1998, p. 12.
  4. pri la tri korespondaj germanaj terminoj vidu: Bernd Maelicke (eldoninto): Lexikon der Sozialwirtschaft ["leksikono de socia ekonomiko"]. Baden-Baden 2007, ISBN 3-8329-2511-2 ; Heinz Schreckenberg: Erziehung, Lebenswelt und Kriegseinsatz der deutschen Jugend unter Hitler. ["eduko, vivstilo kaj milita utiligo de la germania junularo sub Hitlero"]. Monastero / Hamburgo / Londono 2001, p. 197, ISBN 3-8258-4433-1
  5. Rolf Pohl: Feindbild Frau: Mannliche Sexualitat, Gewalt und die Abwehr des Weiblichen ["malamikoimago virino: vira sekseco, perforto kaj la defendo kontra? ineco"]. Hanovro 2004, ISBN 3-930345-36-6

Vidi anka? [ redakti | redakti fonton ]