Ministerio pri industrio (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ministerio pri produktado
Ministere du Redressement Productif
ministerio de Francio ? ministerio pri industrio
Geografia situo 48° 50′ 21″  N , 2° 22′ 33″  O (mapo) 48.839167 2.375833 Koordinatoj: 48° 50′ 21″  N , 2° 22′ 33″  O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo 139 strato de Bercy, Parizo 12-a arondismento
Ministère du Redressement Productif (Parizo)
Ministere du Redressement Productif (Parizo)
DEC
Ministère du Redressement Productif
Ministere du Redressement Productif
Map
Ministerio pri produktado
Tipo ministerio (Francio)
Estr(ar)o Arnaud Montebourg
Delegitaj ministroj Fleur Pellerin ( EME, inovado kaj cifereca ekonomio )
Dungitaro 1 253 (2013) [1]
Retejo http://www.redressement-productif.gouv.fr/
v ? d ? r

La ministerio pri industrio estas la ministeria servo de la franca registaro komisiita pri industria politiko.

De la 15-a de majo   2012 , la ministerio estas renomita ≪ du Redressement Productif ≫(esperantlingve "pri produkta reprogreso") [2]  ; la ministro estas Arnaud Montebourg . Li disponas de la 18-a de junio   2012 je delgita ministro : Fleur Pellerin , komisiita pri etaj kaj mezaj entreprenoj (EME), inovado kaj cifereca ekonomio.

?i sidas, kun la tri aliaj ekonomiaj kaj financaj ministerioj en la kvartalo de Bercy , en la 12-a arondismento de Parizo .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La ministerio pri industrio ekzistis en ?iuj registaroj, plej ofte asociita al alia ministreco : ≪ komerco kaj industrio ≫ (1886), ≪ nacia ekonomio, komerco kaj industrio ≫ (1930), ≪ industria kaj scienca evoluigo ≫, ≪ industrio kaj ser?ado ≫, ≪ industrio, komerco kaj manmetiaro ≫ (1974), ≪ industrio, ekstera komerco, teritoria aran?o ≫, ≪ industrio, po?toj kaj tekomunikado, ekstera komerco ≫.

En la registaroj de Georges Pompidou , Maurice Couve de Murville , Raymond Barre (3-a) , Pierre Mauroy (1-a) kaj (2-a) , la ministro estis komisiita ekskluzive pri industrio.

En 1997, la registaro de Lionel Jospin kreis la ministerion pri ekonomio, financoj kaj industrio, plu ekzistinta ?is en 2012.

En 2012, la unua registaro de Jean-Marc Ayrault dedi?is ministrecon al industrio : la ministerio pri produkta reprogreso.

Komisioj kaj atribuoj [ redakti | redakti fonton ]

La ministro pri produkta reprogreso preparas kaj efektivigas la politikon de la registaro pri industrio, etaj kaj mezaj entreprenoj, po?toj kaj elektronikaj komunikoj, servoj kaj inovado. Pro tio, ?i partoprenas en la defendo kaj promocio de la dungado en la industria sektoro kaj en la servoj. ?i kuratoras la organiza?ojn de la reto de la ?ambroj de la metioj kaj manmetiaro kaj de la ?ambroj pri komerco kaj industrio . ?i plenumas la atribuojn rilatajn al la kreado de entreprenoj kaj simpligo de ties proceduro [3] .

Organizado [ redakti | redakti fonton ]

Por efektivigi siajn komisiojn, la dungitoj de la ministerioj estas disigitaj en reto da direkcioj, da ?eneralaj direkcioj , da centraj teknikaj servoj, da servoj je nacia kompetenteco kaj da malcentralizitaj servoj.

En 2012, kune kun la ministro pri manmetiaro, komerco kaj turismo , la ministro pri produkta reprogreso a?toritatas super la ?enerala direkcio pri konkureco, industrio kaj servoj]] [4] , [5] .

Kun la aliaj ekonomiaj kaj financaj ministerioj ( ministro pri ekonomio kaj financoj , ministro pri komerco , ministro pri ?tatreformo, malcentralizado kaj ?tatoficistaro kaj ministro pri manmetiaro, komerco kaj turismo ), la ministro pri produkta reprogreso a?toritatas super :

  • la ?enerala sekretariejo de la ekonomiaj kaj financaj ministerioj.
  • la direkcio pri juraj aferoj de la ekonomiaj kaj financaj ministerioj ;
  • la alta ?tatoficisto pri defendo kaj sekureco ;
  • la mediacianto de la ekonomiaj kaj financaj ministerioj.
  • la ?enerala konsilio pri ekonomio, industrio, energio kaj teknologioj.

Notoj kaj referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. ( PDF ) Dungitaro en 2013 de la ministerio sur la retpa?oj de "www.performance-publique.gouv.fr"
  2. Aludo al la National Industrial Recovery Act de la New Deal de Franklin D. Roosevelt (cf . Laurent Mauduit , ≪ Arnaud Montebourg, demissionnez ! ≫ , Mediapart , la 2-an de decembro 2012).
  3. Dekreto n° 2012-773 de la 24-a de majo 2012, artikolo 1
  4. Dekreto n° 2012-773 de la 24-a de majo 2012, artikolo 2
  5. Dekreto n° 2012-854 de la 5-a julio 2012 pri atribuoj de la ministro pri manmetiaro, komerco kaj turismo, artikolo 2

Aneksa?oj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • JORF, n° PROX1223357D, dekreto n° 2012-773 de la 24-a de majo 2012 pri la atribuoj de la ministro pri produkta reprogreso
  • JORF, n° PMEX1224703D, dekreto n° 2012-806 de la 9-a de junio 2012 pri la atribuoj de la ministro delegita ?e la ministro pri produkta reprogreso, komisiita pri etaj kaj mezaj entreprenoj, inovado kaj cifereca ekonomio