El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieczysław SYGNARSKI
(naski?is la
30-an de novembro
1889
, mortis la 26-an de majo
1979
en
Krakovo
,
Pollando
) estis pola instruisto, esperantisto,
honora membro de UEA
. Li ricevis ?tatan distingon "Polonia Restituta" pro la laboro por Esperanto.
Unu el la plej fervoraj propagandistoj de Esperanto inter instruistoj kaj en lernejoj. 117 prelegoj ekde
1920
?is
1933
. Gvidis kursojn; de
1931
pli ol 800 lernantoj. Verkis lernolibron por gimnazianoj, de la ministerio aprobitan, tradukis romanon
Kiu kulpas
de Reytan.
Dum preska? duona jarcento li aktivis en la Pola Esperanto-movado kiel gimnazia instruisto kaj poste universitata lektoro de la Internacia Lingvo kaj kiel a?toro de pluraj lernolibroj. Jagiellona Universitato en Krakovo, kiu dungis lin kiel lektoron de Esperanto, anka? eldonis lian plej popularan polan lernolibron "Pełny Kurs Mi?dzynarodowego J?zyka Esperanto". La anta?parolon por tiu verko skribis alia eminenta pola esperantisto, lingvisto Zenon Klemensiewicz.
Prof. Sygnarski vekis intereson kaj simpation por Esperanto inter multaj polaj eminentuloj kaj institucioj, ekzemple en
1948
verkante memorandon por
Unesko
pri Esperanto, kiun subskribis i. a. la vicministro pri klerigo de Pollando. En
1978
aperis lia traduko de
Tra dezerto kaj praarbaro
, porjunula romano de la klasika pola verkisto
Henryk Sienkiewicz
.
- Kurs elementarny Esperanto: pomocniczego j?zyka mi?dzynarodowego w 15 lekcjach
(1947)
- Lecionoj de mondlingvo "Esperanto": la unua lernolibro por lerneja gejunularo
- Pełny kurs Esperanto pomocniczego j?zyka mi?dzynarodowego w 25 lekcjach
- Pełny kurs mi?dzynarodowego j?zyka Esperanto
(1958)
- Podr?cznik do nauki mi?dzynarodowego j?zyka Esperanto: metoda konwersacyjna w 34 lekcjach
(1961)
- Podr?cznik j?zyka Esperanto
(1963)