한국   대만   중국   일본 
Michał Tokarzewski-Karaszewicz - Vikipedio Saltu al enhavo

Michał Tokarzewski-Karaszewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Michał Tokarzewski-Karaszewicz
Persona informo
Naskonomo Michał Tadeusz Karaszewicz-Tokarzewski
Aliaj nomoj Doktor ? Stawski ? Stolarski ? Torwid
Naski?o 5-an de januaro 1893 ( 1893-01-05 )
en Lvivo , Re?lando Galicio kaj Lodomerio ,   A?strio-Hungario
Morto 22-an de majo 1964 ( 1964-05-22 ) (71-jara?a)
en Kazablanko
Tombo Tombejo Pow?zki en Varsovio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj pola
?tataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro
rezistobatalanto
pastro Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

Michał Tadeusz Karaszewicz-Tokarzewski (naski?is la 5-an de januaro 1893 Lvovo , mortis la 22-an de majo 1964 en Kazablanko ) ? armea generalo de Pola Soldataro, framasonisto , teozofo , kleriko de Liberala Katolika Eklezio .

Deveno kaj juneco [ redakti | redakti fonton ]

Filo de Bolesław Tokarzewski kaj Helena Lerch de Lerchensfeld. Edukita de la patrino kaj onklinoj. Li finis gimnazion en Drohobi? . Dum manifestacio en la balot-tago al a?stro-hungara parlamento la 19-an de junio 1911 serioze vundita, kiam unu el soldatoj subpremantaj la tumulton trapikis lian bruston per bajoneto . En 1913 komencis studojn ?e la Fakultato de Juro kaj Politikaj Sciopovoj en Franciskana Universitato de Lvovo , da?rigataj poste ?e la Medicina Fakultato de Jagelona Universitato en Krakovo . Dum studado ligi?is kun socialisma movado. Li aktivis en por-sendependaj organiza?oj de Jozef Piłsudski . Membris al Pola Partio Socialista - Revolucia Frakcio kaj apartenis al la Asocio de Aktiva Batalado kaj Pafista Asocio. Komandanto de la ta?mentoj de ?Strzelec” (Pafisto) en Drohobi? kaj Sambor kaj inspektisto de Krakova Areo kadre de kiu somere 1913 finis elitan oficiran kurson en Stro?a ( distrikto Limanowski ) pro kio ricevis rajton porti la distingon Parasol . Anta? la unua mondmilito kiel civitano de A?strio-Hungario , estis enkorpigita en la armeo, en kiu finis kurson de la oficiroj de rezervo.

Unua mondmilito [ redakti | redakti fonton ]

A?guste 1914 eniris al Polaj Legioj , komandante la?vice la 5-an, kaj poste la 2-an batalionon de la 5-a Infanteria Regimento de Polaj Legioj, la 3-an batalionon de la 6-a Infanteria Regimento de Legioj, poste ekkomandis la 5-an Infanterian Regimenton de la Legioj. La 24-an de oktobro 1914 estis serioze vundita dum batalo de Laski-Anielin, apud Łask . En 1915 Jozef Piłsudski avancis lin ?is rango de majoro . Dum la ?uria krizo estis portempe arestita, poste (restante an konspiro ) agis kadre de strukturoj de la Pola Militista Organizo (POW), interalie en Lublin , kaj poste sur teritorio de Ukrainio kaj Belorusio , kie pro sia agado interalie en Moskvo estis 3-foje arestita de bol?evikaj regopovoj . Liberigon ?uldis al kontaktoj de Kazimierz Pu?ak , gvidanta laborojn de Pola Partio Socialista sur la tereno de Rusio .

Dua Pola Respubliko [ redakti | redakti fonton ]

En 1918 Tokarzewski denove komandis 5-an infanterian regimenton de Legioj kaj en la operaca grupo de kolonelo Julian Stachiewicz apogis polajn ta?mentojn batalantaj kontra? ukrainoj pri Przemy?l , kaj la 19-an de novembro 1918 organizis militan helpon por batalanta Lvovo , per kio kontribuis al sukcesa defendo de la urbo. Li alvenis al Lvovo la 20-an de novembro 1918. Post la konkero de Lvovo ?is komenco de 1919 gvidis polajn ta?mentojn batalantaj sude de la urbo. Junie 1919 estis avancita al rango de kolonelo. Dum la pola-bol?evika milito aprile 1919 partoprenis tiel nomatan Vilnan ekspedicion, en kiu komandis brigadon ene de la 1-a Infanteria Divizio de Legioj; sekve i?is anstata?anto de inspektisto kaj ?efo de 1-a Departamento de Infanterio ?e Ministerio pri Militaraj Aferoj, kaj en 1924 estis nomumita al komandanto de 19-a Divizio de Infanterio en Vilno . La 1-an de decembro 1924 Prezidento de Pollando Stanisław Wojciechowski la? propono de ministro pri militaraj aferoj divizia generalo Władysław Sikorski estis avancita al brigada generalo .

Dua Mondmilito [ redakti | redakti fonton ]

Dum agreso de Germanio de la 11-a de septembro komandis operacian grupon de sia nomo en la Armeo "Pomorze" ( Pomerio ) kaj kun ?i partoprenis la batalon de Bzura . Post la soveta invado en Pollandon kaj kapitulaco de Varsovio la 27-an de septembro 1939 ekgvidis militistan organiza?on ? Servo al Venko de Pollando , kiu estis la unua konspira organiza?o en okupata Pollando . Post kreo de la Asocio de Armita Batalado (Zwi?zek Walki Zbrojnej ? ZWZ) i?is komandanto de la Areo n-ro 3 "Lvovo". Marte 1940 estis arestita de funkciuloj de NKVD dum provo transpa?i german-sovetunian limon. Post liberigo a?guste 1941 ekservis en Pola Armeo en Sovetunio kiel komandanto de la 6-a Divizio de Infanterio "Lvovo". Poste i?is anstata?anto de generalo Władysław Anders . Post evakuo el Sovetunio plenumis funkcion de anstata?anto de komandanto de la Pola Armeo en Sovetunio .

Post la Dua Mondmilito [ redakti | redakti fonton ]

?is la 31-a de decembro 1946 restis en Komandantaro de la Dua Pola Korpuso , kaj poste Pola Korpuso pri Pretigo kaj Dislokigo. Post fino de la Dua Mondmilito restis inter elmigrantaro en Britio , aktive partoprenante en ties vivo per pluraj lekcioj , i.a. pri la komencoj de Pola Enlanda Armeo . Profesie laboris kiel laboristo en fabriko de radioaparatoj . De 1954 estis ?enerala Inspektisto de Armitaj fortoj kaj ministro pi nacia defendo en la Pola ekzila registaro .

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Daniel Bargiełowski, Po trzykro? pierwszy. Michał Tokarzewski-Karaszewicz. Generał broni, teozof, wolnomularz, kapłan Ko?cioła liberalnokatolickiego (Trifoje la unua. Michał Tokarzewski-Karaszewicz. Armea generlo, teozofo, framasono, sacerdoto de Liberala Katolika Eklezio), 1-a volumo, Warszawa 2000. ISBN 83-87893-76-5 , 2-a volumo 2001. ISBN 83-88794-76-0 , 3-a volumo 2002. ISBN 83-7399-007-0
  • Daniel Bargiełowski, Pierwszy (La Unua) (munto de dokumentoj kaj rilatoj pri generalo Tokarzewski-Karaszewicz), ?Karta” n-ro 9/1992
  • Tadeusz Kryska-Karski, Stanisław ?urakowski, Generałowie Polski Niepodległej (Generaloj de Sendependa Pollando), Editions Spotkania, Warszawa 1991, 2-a eldono kompletigita kaj korektita
  • Marcin Sporna, Słownik najsłynniejszych wodzow i dowodcow polskich (Vortaro de la plej famaj polaj militestroj kaj komandantoj), Krakow 2006, ISBN 83-7435-094-6