Melissa Mars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melissa Mars
Melissa Mars en Deauville, 2012
Melissa Mars en Deauville, 2012
Bazaj informoj
Kromnomo Melissa Sefrani, Melissa Maylee
Naski?o 3-an de septembro 1979 ( 1979-09-03 ) (44-jara?a)
en Marsejlo
Deveno Marseille
?enroj Pop-muziko
Profesio Kantistino
Instrumentoj Vo?o
Aktivaj jaroj 2003 - nun
Retejo www.melissamars.com
v ? d ? r

Melissa MARS (pse?donimoj: Melissa Sefrani, Melissa Maylee) (naski?is la   3-an de septembro   1979 (nun 1979-09-03 ) en Marseille ) estas franca kantistino .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Melissa naski?as en Marseille, de forestanta patro, kiun ?i konos nur malfrue kaj malbone. En lernejo, ?ia soleca kaj revema temperamento, krom ?iaj bonaj rezultoj, apartigas ?in de la aliaj. Sen geamikoj, ?i kreas propran mondon, inventas al ?i imagitajn amikojn, kaj na?-jara decidas fari?i aktorino, malgra? la mokkrioj de siaj kunuloj.

?i ekpa?as sur scenejon jam dektri-jara kaj, ne neeltenante ?ian vo?on, ?ia patrino konsilas al ?i ?eesti kanto-kurson du jarojn poste.

Kiam ?i estas dekses-jara, ?i translo?i?as al Parizo kaj jaron poste finstudas sciencan bakala?ron kun mencio en gimnazio Louis-Le-Grand . Malgra? tio, ?i forlasas studadon ?iam sorbata en siaj revoj fari?i aktorino. Ne sukcesante atingi ion interesan, ?i da?re lernas, la hispanan, la anglan, pianoludon, bu?harmonikon, ?i verkas etajn scenarojn kaj legas pecojn de moderna teatro ( Jean Anouilh , Obaldia , Jean-Paul Sartre , Jean Cocteau , Arthur Miller ...).

?iam sola, da?re preferante sian imagitan mondon al amuzoj en noktokluboj kaj aliaj festoj, ?ia irado atingas turnopunkton iun vesperon de novembro 1998, kiam ?ia agento renkontigas ?in kun Andre Techine dum vesperman?o. Sed la vespero ne disvolvi?as kiel atendite: kiel ?i mem skribas, "vespero pasas sed ne pasas kurento"; ?is la alveno, ?irka? noktomezo, de Francois Bernheim . Muzik-komponanto... unuavide nenio interesa por estonta komediistino.

Tamen, ?armita per la virin-infana vo?o de Melissa, "miksa?o de insolento kaj malforto", Francois Bernheim volas a?di ?in kanti. Li ekinsistas kaj Melissa akceptas kelkajn provojn. Helpate de sia patrino, ?i verkas sian unuan kanzonon: "Papa m'aime pas" (Pa?jo ne amas min), rilate al sia infaneco. Sinsekvas kvin aliaj kanzonoj kaj ekde tiam Melissa ekkonsideras fari?i konata en tiu medio. ?i ekprenas la nomon de Melissa Mars, per referenco al planedo Marso pro ?ia revema temperamento, ekster la mondo, kaj la etoso de ?iaj elvenantaj kanzonoj.

Sed ?i ne tute forlasas la medion de komedio, kaj ekludas kelkajn rolojn en filmoj. ?ia unua albumo "Et Alors !" (Nu, Do!) aperinta la 31-an de marto   2003 signas la veran debuton de ?ia kariero. Tuj, oni komparas ?in kun Mylene Farmer pro la kvalito de ?iaj tekstoj, e? kun Alizee pro ?ia "Lolita" aspekto. Tiuj komparoj montri?as vanaj, kaj Melissa Mars mem refutas ilin. Tamen rimarkindas ke, kiel Mylene Farmer, Melissa scias trudi propran, apartan universon ekde sia unua albumo, tuj logante fidelan publikon. Tamen, nek la unua, nek la dua albumo "La Reine des Abeilles" (Abel-Re?ino) fari?as publikaj sukcesoj.

Per sia duopo kun Lara Fabian "Les Homericains" (la Usonhomoj) en 2005, kaj ?efe dank'al sia duopo kun Pascal Obispo " 1980 " en 2006, Melissa estas amase disa?digata en radio kaj televido, kaj pligrandigas sian a?dantaron.

Diskaro [ redakti | redakti fonton ]

Albumoj [ redakti | redakti fonton ]

  • 2003: Et Alors ! ( Nu do! )
  • 2005: La Reine des Abeilles ( Abel-Re?ino )
  • 2006: La Reine des Abeilles ( Abel-Re?ino ) (2-a, ampleksigita eldono)
  • 2007: A la recherche de l'amour perdu ( Priser?ante perditan amon )
  • 2009: Mozart, l'opera rock ( Mozart, rok-opero )

Unuopa?oj [ redakti | redakti fonton ]

  • 2003: Papa M'Aime Pas ( Pa?jo ne amas min )
  • 2006: 1980 (duope kun Pascal Obispo)
  • 2012: Tweet N' Roll

Filmaro [ redakti | redakti fonton ]

Muzikalo [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]